Preĝejo Sankta Ludoviko (Lajosmizse)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Ludoviko
Paroĥa preĝejo Sankta Ludoviko en Lajosmizse
Paroĥa preĝejo Sankta Ludoviko en Lajosmizse
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Lajosmizse
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Bács-Kiskun
diocezo Kalocsa-Kecskemét
dekanujo Kecskemét
paroĥo loke
Dato de konsekro 1896
Konsekrinto János Jung
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Károly Bachmann
Konstruado 18951896
Specifo
Enhaveco 7000 homoj
Longo 59 m
Alto 52 m (turo)
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Ludoviko estas sakrala historia monumento (ekde 2008) en urbo Lajosmizse (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum dominado de turkoj en tiu areo ekzistis 2 vilaĝoj, en ambaŭ kirkoj ekzistis. Tamen en la 18-a jarcento la vilaĝoj senhomiĝis kaj rehomiĝis ekde 1820. Precipe jasoj alvenis. Katolika grupo estis fondita en 1879, paroĥo en 1901. La nun videbla preĝejo estis konstruita en la jaroj 1895 kaj 1896. La orgeno estis kreita en 1898, trakonstruita en 1971, renovigita en 1996. La kirko mem estis renovigita depost la 2-a mondmilito pro militaj difektoj. Inter 1997-2000 la kirko estis plene renovigita kune kun la ĉirkaŭaĵo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en parko. La fasado estas simetria, meze la turo iomete reliefas. La enirejo meze funkcias, al kiu kelkaj ŝtupoj kuras. Super la pordo granda rozvitralo estas videbla, pli supre granda triparta fenestro, plej supre la plurlatera turo altiĝas kun plurlatera piramido. En la turo 4 sonoriloj sonoras, krome ekde 1996 sonorilmuziko per 24 sonoriloj estas aŭdebla. La navo havas ankaŭ krucnavon. La absido estas plurlatera.

La kirko estas gardejo de oficiala kopio de la Mortotuko de Torino, ankaŭ hungaraj kronadaj juvelaĵoj, fine ostoparto de Stefano la 1-a (Hungario).

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.