Prusia Silezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de prusia provinco Silezio
Blazono de prusia provinco Silezio

Prusia Silezio (oficiale Silezio, germane Schlesien) estis en la jaroj 1742 - 1945 unu el partoj de Prusio, en la jaroj 1815 - 1919 kaj poste en 1938 - 1941 unu el ties provincoj. Ties parto fariĝis ankaŭ Kłodzki, ĝis tiu tempo unu el eksteraj regionoj de Bohemio. Metropolo estis urbo Vroclavo.

Historio

Ĝis la jaro 1918

Ekde mezepoko ĝis la jaro 1742 kreis la tutan Silezion (escepte de la regiono Crossen an der Oder, kiun en 1482 akiris Brandenburgio, parton de Landoj de Krono Ĉeĥa. Post malvenkita La unua silezia milito Maria Teresia perdis per vroclava paco la 11-an de junio 1742 plimulton de Silezio inkluzive de Kladsko favore al Prusio. Post Viena kongreso parto de Prusia Silezio fariĝis ankaŭ nordorienta duono de Supra Luzacio (sed ĝis la jaro 1825 distrikto Hoyerswerda apartenis al provinco Brandenburgio akirita de saksa reĝlando, kaj Prusia Silezio fariĝis unu el dek provincoj de Prusio (kiel Provinco Silezio, germane Provinz Schlesien). En ties kadro en 1871 ĝi fariĝis parto de Germana imperiestra regno. Politika mapo de Prusia Silezio estas jen, nacieca mapo jen.

1918-1945

Post la fino de la unua mondmilito la 28-an de oktobro 1918 la renovigita Pollando okupis randajn teritoriojn de Prusia Silezio (teritorio sudokcidente de Bojanow kaj Kaczkowo kun la ĉirkaŭaĵo; kaj teritorion okcidente de urbo Kepno kun urboj Bralin, Domaslów, Sosnie, Rychtal) - vidu mapo 2 kaj enmembrigis ilin en Vojvodio Poznań. La 14-an de oktobro 1919 okazis divido de Prusia Silezio je provincoj Malsupra Silezio (ĉefurbo Vroclavo) kaj Supra Silezio (ĉefurbo Opole). Laŭ versajla packontrakto devis okazis en Supra Silezio referendumo pri aparteneco de tiu ĉi naciece miksita teritorio. La 10-an de januaro 1920 poste parto de Supra Silezio (Regiono Hlučín) fariĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Surbaze de rezulto de la referendumo la orienta parto de Supra Silezio fariĝis la 20-an de oktobro 1921 parto de Pollando, kiu enmembrigis ĝin en Silezian vojevodion. Mapo de Malsupra Silezio estas jen, mapo de Supra Silezio post la 20-a de oktobro 1921 jen.

La 1-an de aprilo 1938 Prusia Silezio estis denove unuigita en unu provincon. La 2-an de septembro 1938 estis al Prusia Silezio aligita malgranda suda parto de la nuligita provinco Lima Marko Poznań-Okcidenta Prusio. Post munkena interkonsento Regiono Hlučín fariĝis parto de nazia Germanio, kaj enkadre de Prusio ĝi estis enmembrigita reen en Prusian Silezion. Post la germana invado Pollandon en septembro de 1939 la nazia Germanio priregis la tutan polan parton de Silezio. La 26-an de oktobro 1939 estis al Prusia Silezio aligita la ĝisnuna pola Silezia vojevodio. Parto de Silezio, kiu en la jaroj 1918 - 1939 apartenis al la pola vojevodio Poznań la 1-an de novembro 1939 fariĝis parto de Regna distrikto Poznań, la 29-an de januaro 1940 alinomita je Regna distrikto Wartheland. Provinco Silezio poste estis la 29-an de januaro 1941 denove dividita je provincoj Malsupra kaj Supra Silezio kaj tiu ĉi stato poste daŭris ĝis fino de la dua mondmilito.

Ekde la jaro 1945

Fine de la dua mondmilito la tutan Prusian Silezion ekokupis soldatarojn de Sovetunio. Rilate al la limoj, okazis renovigo de la divido de Silezio el la tempo antaŭ la munkena interkonsento, dum kio la teritoriojn oriente de rivero Nisa (inkluzive de malgranda parto de ĝis nun saksa parto de Supra Luzacio ĉirkaŭ urbo Bogatynia) estis surbaze de decido de Konferenco de Potsdam donita la 2-an de aŭgusto 1945 en administradon de Pollando, eĉ kiam ĝi dum ne fariĝis ties parto. La 26-an de decembro 1945 poste Pollando aneksis tiun ĉi regionon (pri plua evoluo vidu Polan Silezion). Parto de Supra Luzacio, okcidente de rivero Nisa, kiu apartenis ĝis la jaro 1945 al Prusia Silezio, estis surbaze de la rezultoj de la referendumo aligita enkadre de Soveta okupacia zono de Germanio al Saksio.

Administra membrigo

Registaraj distriktoj

Reichenbach (Dzierżoniów).

  • 18201939 3 registaraj distriktoj. Reichenbach nuligita kaj ties teritorio dividita inter Breslau kaj Liegnitz.
  • 19391945 4 registaraj distriktoj. Kreita registara distrikto Kattowitz (Katowice).

Vidu ankaŭ