Publio Fausto Andrelini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Publius Faustus Andrelinus
(1462-1518)
itala poeto
itala poeto
Persona informo
Naskiĝo 1462
en Forlì,  Italio
Morto 25-a de februaro 1518
en Parizo,  Francio
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Bolonjo, Universitato de Parizo, Universitato de Tuluzo, Universitato de Poitiers
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Publio Faŭsto Andrelini (1462-1518) estis itala poeto, humanisto kaj beletristo. Li estis protektito de la francaj reĝoj Ludoviko la 12-a (1462-1515) kaj Karlo la 8-a (1470-1498) kaj verkis sennombrajn librojn. En 1488, li studis en Parizo kaj en la venonta jaro jam estis profesoro pri homsciencoj en la universitato.

Li iĝis poeto en la kortego de Ana de Bretonio (1477-1514), la reĝino de du reĝoj. Li ankaŭ apartenis al la eta cirklo de humanistoj, kreita de Roberto Gagino (1433-1501), kun kiu Erasmo starigis amikrilatojn kiam li unue alvenis al Parizo.[1] Faŭsto Andrelini donis lecionojn pri "La Sfero" de Johano de Sakrobosko (1195-1256), en la Universitato de Parizo, en 1496.[2]

Vivo[redakti | redakti fonton]

En la Studio bolognese li diplomiĝis pri kanona juro kaj tie li enamikiĝis al la fratoj Bessarione kaj Nestore Malvezzi (m. 1488) kiu plej verŝajne rekomendis lin al Ludovico Gonzaga (1460-1511), episkopo de Mantovo, kiu loĝis en Romo. Tie li ekpartoprenis en la Roma Akademio, fondita de Pomponio Leto (1428-1498), adoptas la antaŭnomon Publion al tiu de Faŭsto kaj notindiĝis pro la alta kvaliteco de siaj latinaj versoj. En Romo li konatiĝis ankaŭ kun la humanisto Antono Urceo Kodro (1446-1500), kiu tiam instruadis en Forlì.

La amversoj skribitaj de Andrelini faris grandan sukceson en la Roma Akademio. Pomponio Leto sukcesis ĉe la imperiestro Frederiko la 3-a la privilegion pri atribuado de la poeziaj laŭroj. En 1483, inter tiuj kiuj recitis versojn en la kristnaska jarfesto de la Akademio en Romo estis Andrelini. Tamen li ricevis la premion nur en la sekvanta jaro post recitado de kristknaska odo. Tiuepoke li jam estis iĝinta unu el la familianoj de la episkopo el Mantovo. Tiam, junie de tiu jaro li kuniĝis al sia protektanto en Bracciano, kien li estis rifuĝinta pro la pestepidemio kiu ekaperis en Romo. Tamen, la servado al Gonzaga ne kontentigis la poeton kaj li decidis elmigri al Francio ĉirkaŭ la 5-a de septembro 1488, kun rekomendoletero de la episkopo al la grafo Gilbert de Montpensier (1443-1496) kaj lia edzino Chiara Gonzaga (1464-1502).

En Parizo li implikiĝis en kvereloj, pro kialoj de rivaleco kaj envio, kun aliaj italaj humanistoj, kiuj instruis en Parizo. Unue kun Cornelio Vitelli, kiu estis devigata interŝanĝi Parizon je Anglio, poste kun Ĝirolamo Balbi, kiu akuzis lin pri herezaĵo, devigante lin lasi la francan ĉefurbon al Poitiers kaj poste Tuluzo, kie li ankaŭ instruis. Andrelini decidis prepari sian reiron al Parizo apogante sin sur pli influaj altstaraj figuroj.

Al la kanceliero Guillaume de Rochefort (1433-1492) li dediĉis poezion "Livia" (tre aprezita nomo de la forlianoj, pro tio ke ĝi temas pri antikva nomo de la urbo "Forum Livii" latine), iu kolekto da latinaj ampoezioj komponitaj en Italio antaŭ dek jaroj, kiun li publikigis en Parizo, en 1490. En 1491, li komponis memorigan eklogon okaze de la geedzeco inter Karlo la 8-a (1470-1498) kaj Ana de Bretonio (1477-1514), krom tenadi bonajn interrilatojn kun la humanisto Roberto Gagino. En 1493, li tiam reiris al Parizo, dum Ĝirolamo Balbi malproksimiĝis, al kiu li dediĉis sian eklogon "De fuga Balbi".

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Livia sive amorum libri quattuor, 1490
  • Ad Guidonem Rupefortem
  • Elegiae, 1494
  • De fuga Balbi ex urbe Parisia, 1496[3]
  • De Neapolitana Fornoviensique victoria, 1496
  • De influentia siderum, 1496
  • Querela Parisiensis pavimenti, 1496
  • Carmen panegyricum ad Carolum Francorum regem, 1497
  • Bucolica Fau. Bucolica Fausti poetae laureati perdiligenter emendata, cum ..., 1497, 1551
  • De moralibus et intellectualibus virtutibus, 1497
  • De obitu Caroli octavi deploratio, 1500
  • De Cancellarii ingressu in urbe Parrhisia, 1500
  • De captivitate Ludovici Sphortiae, 1500
  • De secunda victoria Neapolitana, 1502
  • Ad sanctam Eucharistiam carmen, 1502
  • De Virgine Christum crucifixum in gremio suo deflente carmen, 1502
  • De gestis Legati, 1503
  • Publij Fausti Andrelini ... De obitu Caroli Octaui deploratio. Eiusdem de ... 1505
  • Deploratio de morte Petri Coardi, 1505
  • Epistolae proverbiales et morales, 1508
  • De regia in Genuenses victoria libri tres, 1509
  • Epistola in qua Anna gloriosissima Francorum regina exhortatur maritum regem Ludovicum duodecimum ut expectatum in Galliam adventum maturet posteaquam de prostratis a se Venetis triumphavit, 1510
  • Ecloga moralissima, 1512
  • Hecatodistichon, 1512
  • Pia et emuncta opuscula, 1513
  • Epithalamium Fausti de Claudia regia et Francisco Valesiorum duce, 1514
  • In Annam Francorum reginam panaegyricon, 1515
  • Praefactiones duae, altera de vivente altera de mortua Anna Francorum regina, 1517
  • De pacifica successione
  • Publii Fausti Andrelini, Foroliviensis, clarissimi poetae laureati ad litteratissimum Robertum Guaguinum, Divi Maturini Parisiensis ministrum bene merentem carmen[4]
  • Disticha Publii Fausti Andrelini Foroliuiensis poëtae laureati, cum Ioannis ..., 1539 Publio Fausto Andrelini, Johannes Raenerius, Johannes Maurus Constantianus

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]