Ramforinkoideoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ramforinkoideoj
Troveblo de fosilioj: Malfrua triaso – malfrua ĵurasio
Ramforinko Rhamphorhynchus gemmingi
Ramforinko Rhamphorhynchus gemmingi
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
(senranga klaso) Arkosaŭroj Archosauria
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Ordo: Flugsaŭroj Pterosauria
Subordo: Ramforinkoideoj Rhamphorhynchoidea*
Plieninger, 1901
Konserva statuso
fossil
Familioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ramforinkoideoj (Rhamphorhynchoidea) formas unu el la du flugsaŭraj subordoj kaj reprezentas la primitivajn membrojn de ĉi tiu ordo de flugantaj reptilioj. Ĉi tiu subordo estas parafilia rilate la pterodaktiloideoj, kiu estiĝis de en la ramforinkoideoj kaj ne de komuna praulo. Pro tio ke ĝi ne estas plene natura grupiĝo, oni ne uzas ĝin en la plimulto de la scienca literaturo, kvankam iuj sciencistoj okupiĝantaj sin kun flugsaŭroj daŭre uzas ĝin neformale en sciencpopularigaj verkoj, kiel The Pterosaurs: From Deep Time de David Unwin (2006). La ramforinkoideoj estis la unuaj flugsaŭroj, aperintaj en la malfrua triaso. Malkiel iliaj posteuloj, la pterodaktiloideoj, la ramforinkoideoj plejparte havis dentojn kaj longajn vostoj, kaj al la plimulto de la specioj mankis osteca kresto, kvankam ni scias ke iuj havis kreston de keratino. Ĝenerale ili estis malgrandaj, kaj iliaj fingroj ankaŭ estis taŭgaj por grimpado. Ili malaperis fine de la ĵurasio.

Klasado[redakti | redakti fonton]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Listo de familioj kaj superfamilioj en la subordo de Ramforinkoideoj, laŭ Unwin 2006.

Filogenezo[redakti | redakti fonton]

Kladogramo laŭ Unwin (2003).

 Flugsaŭroj
 |-?Komodaktilo Comodactylus 
 |-?Laopterigo Laopteryx 
 |-?Odontorinko Odontorhynchus 
 |-?Rhamphinion 
 |-?Preondaktilo Preondactylus 
 `--Macronychoptera
    |--Dimorfodontedoj Dimorphodontidae
    `--Caelidracones
       |--Anurognatedoj Anurognathidae
       `--Lonchognatha
          |--Kampilognatoidedoj Campylognathoididae
          `--Breviquartossa
             |--Ramforinkedoj Rhamphorhynchidae
             |  |--Skafognatenoj Scaphognathinae
             |  `--Ramforinkenoj Rhamphorhynchinae
             `--Pterodaktiloideoj Pterodactyloidea

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Unwin, D. M. (2003) "On the phylogeny and evolutionary history of pterosaurs." En Buffetaut, E. k Mazin, J.-M., red. Evolution and Palaeobiology of Pterosaurs. London: Geological Society of London, Special Publications 217, 2003, pp. 139-190.