Kecalkoatlo (flugsaŭro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kecalkoatlo
Troveblo de fosilioj: Malfrua Kretaceo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Ordo: Flugsaŭroj Pterosauria
Subordo: Pterodaktiloideoj Pterodactyloidea
Familio: Azhdarchidae
Genro: Quetzalcoatlus
Lawson, 1975
Konserva statuso
Specioj
  • Quetzalcoatlus northropi (tipa)
  • Quetzalcoatlus sp.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La flugsaŭro Kecalkoatlo, nomita laŭ la aztekta serpentodio Kecalkoatlo, estis pterodaktiloideo kiu vivis en la malfrua kretaceo de Nordameriko (la etapoj kampania ĝis mastriĥta, antaŭ 84–65 milionoj da jaroj), kaj unu el la plej grandaj flugkapablaj bestoj iam ajn. Ĝi estis unu el la Azhdarchidae, grupo de progresintaj sendentaj flugsaŭroj.

Oni trovis skeletajn restaĵojn de de specioj en la regiono de Big Bend (Teksaso); la pli granda el ili (Q. northropi) verŝajne havis enverguron de ĝis 12 m. Ankoraŭ estas multa malkonsento pri la maksimuma grandeco de la kecalkoatla enverguro. La plej grandaj restaĵoj, montritaj ĉe la Scienca Muzeo de Minesoto, estas iom fragmentecaj, kaj eble indikas unuopulon kun enverguro de 18 m. Tiel granda enverguro tamen kontraŭus fundamentajn limojn je biologiaj flugantoj'; pro ĉi tio iuj sciencistoj preferas enverguron pli proksima al 12 m. Antaŭ la malkovro de kecalkoatlo multaj tamen pensis ke pteranodontoj kun enverguroj de 6 m atingis la limon de envergura grandeco en biologiaj flugantoj, do la afero klare estas ankoraŭ ne findecidita.

La fosilion de la unua kecalkoatla fosilio trovis Douglas A. Lawson. Dum la kretaceo, la klimato de Teksaso estis simila al tiu de modernaj tropikaj marbordaj marĉoj kaj lagunoj, kiuj etendiĝis laŭ la Kretacea markanalo kiu plenigis la centron de Nordameriko. La ostojn de parencaj bestoj oni ankaŭ trovis en Dinosaŭra Provinca Parko en Alberto (Kanado).

Oni proponis diversajn hipotezojn pri la vivstilo de kecalkoatlo. Kun longa kolo kaj longaj sendentaj makzeloj ĝi eble manĝis fiŝojn kiel ardeo, aŭ eble ĝi estis postpredanto kiel marabuo; aliaj asertas ke ĝi manĝis kiel hodiaŭaj tondilbekuloj. Oni supozas ke kecalkoatlo povis ekflugi proprapove, sed kiam ĝi estis en la aero ĝi plejparte soris. Surtere kecalkoatlo verŝajne promenis kvarpiede.

Kecalkoatlo formortis kune kun la dinosaŭroj je la fino de la kretaceo.