Raron
| Raron | |
|---|---|
| Kantono | Valezo |
| Distrikto | Okcidenta Raron |
| Koordinatoj | 46°17′00″N 7°47′00″O / 46.283333°N, 7.783333°OKoordinatoj: 46°17′00″N 7°47′00″O / 46.283333°N, 7.783333°O |
| Nombro de enloĝantoj | 1 805 (2007) |
| Areo | 30,26 km² |
| Alteco | 638 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 3942 |
| Komunumkodo | 6199 |
Raron (france: Rarogne) estas svisa komunumo, ĉefurbo de la duona distrikto de Okcidenta Raron.
Ĝi situas en la alta Valezo, tie estas la germanlingva parto de Kantono Valezo.
La komunumon trairas rivero Rodano, la ĉefa urbo estas sur ĝia deksta bordo, ĉirkaŭ 130 km (birdfluge) orienten de Ĝenevo kaj ĉirkaŭ 78 km (birdfluge) sude de Berno.
La urbo estas sur la fervoja linio Laŭzano - Brig-Glis, kaj la Baza tunelo de Lötschberg ligas Raron kun Frutigen.
La aviada kompanio de sekuristoj en montaro Air Zermatt havas sian bazon en Raron.
En Raron estas entombigita la aŭstria poeto Rainer Maria Rilke en la tombejo de la eksa preĝejo (konstruata 1500-aj jaroj. La diservon oni faras en moderna preĝejo elfosita en roko.
Estas ankaŭ vidinda kastelo kaj eksa armea flughaveno.
La najbaraj komunumoj estas :
- Okcidente: Niedergesten;
- Norde: Wiler (Lötschen), Blatten;
- Oriente: Aussenberg, Baltschieder, Visp, Zeneggen;
- Sude: Bürchen, Unterbäch.


