Rezső Seress

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rezső Seress
Persona informo
Naskonomo Spitzer Rezső
Naskiĝo 3-an de novembro 1889 (1889-11-03)
en Budapeŝto
Morto 12-an de januaro 1968 (1968-01-12) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponistopianisto
Verkoj Gloomy Sunday
vdr

Rezső SERESS [reĵO ŝereŝ], hungare Seress Rezső estis hungara komponisto kaj pianisto. Li komponis la unusolan hungaran mondoŝlagron Szomorú vasárnap (Trista dimanĉo), angle Gloomy Sunday, kiu estis prezentita en pli, ol 100 lingvoj.

Rezső Seress naskiĝis, kiel Spitzer Rezső la 3-an de novembro 1889 en Budapeŝto. Li mortis la 11-an de januaro 1968 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Rezső Seress devenis el juda familio. Li forlasis la lernadon kaj li anoncis en cirko por esti akrobato. Baldaŭe li suferis akcidenton, tial li iĝis aktoro. Li komencis pianoludi kaj komponi, kiu komence faris lin sukcesa en la ĉirkaŭaĵo. La unua vasta sukceso okazis en 1925. Tial li forlasis la teatron kaj en restoracio li muzikadis, dume komponis ŝlagrojn, precipe tristajn. En 1833 li edziĝis kaj tiam komponis la "Tristan dimanĉon" kaj opereton, kiu neniam estis prezentita. Pro la Trista dimanĉo okazis multe da sinmortigoj kaj la ĵurnaloj disvastigis la famon. Spite tion, la verko iĝis ŝlagro tutmonde. Dum la 2-a mondmilito li estis trudlaboristo, poste liaj verkoj estis malpermesitaj. Li vivis mizere. Dum la revolucio en 1956 li ne forlasis la landon. Fine ankaŭ li estis sinmortiganto.

La plej konataj ŝlagroj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio