Rikoltilo kaj martelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La rikoltilo kaj martelo

Rikoltilo kaj martelo (aŭ serpo kaj martelo) estas simbolo de komunismo (foje uzita ankaŭ de aliaj branĉoj de la socialismo). Ĝin (kun stelon) inventis s-ro Trocko por ruĝa armeo (sed anstataŭ rikoltilon li uzis alian vilaĝan ilon, plugilon). La du iloj aperas krucigitaj; en tiu formo, la simbolo antaŭ 1989 estis parto de multaj naciaj flagoj kaj blazonoj, el kiuj ĝi poste malaperis (ĉe flago de Ĉednestrio ĝi restas ankoraŭ).


La eŭropa debato pri la malpermeso

En 2005, sekve de la peto de la Germanio por puni tiujn, kiuj elmontras la svastikon en la tuta Eŭropa Unio, kelkaj eŭropuniaj politikistoj devenantaj el la iama Orienta Bloko petis pri la malpermeso de la rikoltilo kaj martelo en la Eŭropa Unio, honore al la viktimoj de la sovetia totalismo[1].

En la 9a de aprilo 2015 la Parlamento de Ukrainio aprobis leĝon per kiu oni malpermesis la komunismajn simbolojn kiaj la rikoltilo kaj martelo, figuroj de la Sovetunio, aŭ ties luktantoj kontraŭ la naziismo dum la Dua Mondmilito, dum oni egaligas propagandon por komunismo kaj propagandon por naziismo, sen konsidero al la plej amasmurdaj konsekvencoj de tiu lasta reĝimo kaj partikulare en la landoj de Orienta Eŭropo.[2]

Interese

Martelo kaj rikoltilo apartenas la nacian blazonon de la tute ne komunisma Aŭstrio, sed ne krucigitaj. La aŭstra aglo tenas rikoltilon per unu piedo kaj martelon per la alia. Ĉi tiu blazono aperis post la invento de s-ro Trocko.

Rusa firmao Aeroflot ne forigis rikoltilon kaj martelon, ĉi tiu signo restas ĉe emblemo de la firmao, kvankam la ŝtato estas jam ne komunisma.

Emblemo de Aeroflot

Klare signo sur flago de Angolo estas kopio de rikoltilo kaj martelo (sed pro tio, ke en la lando iloj uzatas aliaj ol apud Rusio, oni iom ŝanĝis ilojn). Krome la flagon stelo ankaŭ apartenas.

La signo apartenas eĉ Unikodon. Tie ĝia numero estas 262D: .

La signo apartenas tombon de Trocko kaj flagon de ĉinaj komunistoj, kvankam nek Trocko, nek ĉinoj amikis Sovetunion.

Ekzistis rusie politikistoj, kiuj uzis la signon svastikeske (la kruco estis nigra kaj intern blanka disko sur ruĝa flago). Nomo de estro estis Limonov kaj li nomis siajn anojn "naziaj komunistoj". La fama rokisto s-ro Letov nelonge amikis kun la ismo kaj kun Limonov.

Bildaro

Notoj

  1. itale "Falce e martello da bandire: Frattini "apre" ai paesi dell'Est", la Repubblica, 8-a de februaro 2005]
  2. Ucrania prohíbe la hoz y el martillo. El Parlamento de Kiev aprueba una ley que equipara el comunismo al nazismo, Pilar Bonet, El País, 9 APR 2015 [1] Konsultita la 10an de aprilo 2015

Vidu ankaŭ