San Bernardino (Kalifornio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

San Bernardino estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono San Bernardino. Ĝi estas administra centro de la samnoma kantono kaj ĝi famas pri Kalifornia Ŝtata Universitato.

Situo de San Bernardino en Kalifornio
Vido en San Bernardino

Bazaj informoj

Geografio

San Bernardino situas sur montetaro en la sudokcidenta landparto de Usono, en la suda parto de la subŝtato. Los-Anĝeleso troviĝas 105 km. La urbego troviĝas en danĝera zono de skismo.

Historio

Indianoj vivis en tiu areo la plej frue. Tiu loko nomiĝis en 1810 pri la sanktulo. Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj trovis tie konvenan lokon en 1857. Frue oni profitis la varmajn fontojn, kiujn jam la indianoj konis. En 1867 la unuaj ĉinaj enmigrintoj alvenis al San Bernardino. En 1883 alvenis la unua trajno. En 1980 kaj 2003 incendioj okazis.

Klimato

San Bernardino situas en mediteranea klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 10-25 °C. La varmo kulminas inter junio-septembro kun rekordo 47 °C, inter oktobro-aprilo foje frostas. Jare pluvas po 417 mm. La pluvo kulminas en januaro, en julio praktike ne pluvas.

Trafiko

El San Bernardino aŭtoŝoseoj kuras al Los-Anĝeleso kaj Nevado. La urbego havas internacian flughavenon (pli frue ĝi estis armea bazo) kaj stacidomon por trajnoj.

Vidindaĵoj

Aerfoto pri San Bernardino

Famuloj

En San Bernardino naskiĝis Gene Hackman.

Ĝemelurboj

Fontoj

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio
Mapo pri Kalifornio, kie estas trovebla San Bernardino en la suda parto de Kalifornio