Floriano de Lorch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Floriano
S-ta Floriano kiel fajroestingisto
S-ta Floriano kiel fajroestingisto
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 249 (0249-11-30)
en Cannabiaca, nun Zeiselmauer ĉe Tulln
Morto 4-an de majo 304
en Lauriacum, nun Lorch en Supra Aŭstrio
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per drono • ekzekuto per dronigo vd
Lingvoj latina vd
Profesio
Okupo militisto vd
Sanktulo
Festotago 4-a de majo
Atributoj vestita kiel romia legiano, kun akvujo, foje kun muelŝtono ĉirkaŭ la kolo
Patroneco Floriano estas patrono de:

kaj kontraŭ incendioj kaj senakveco.

vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Floriano (naskita en Cannabiaca, nun Zeiselmauer ĉe Tulln, mortinta la 4-an de majo 304 en Lauriacum, nun Lorch en Supra Aŭstrio) estis romia oficisto. Li konvertiĝis al kristanismo kaj mortis kiel martiro.

Floriano post sia kristaniĝo rifuzis oferi al romaj dioj; tial oni malhonore eksoficigis lin kaj ekzilis lin al nuna Sankt Pölten. Kiam oni procesis kontraŭ kristanoj en Lauriacum, li malgraŭ sia ekzilo venis por helpi ilin. La romia guberniestro igis aresti lin, kaj li kaj la aliaj kristanoj estis kondamnitaj al morto. La ekzekuto okazis je la 4-a de majo 304. Laŭdire oni disbatis la skapolojn de Floriano, ligis ŝtonon al lia kolo kaj ĵetis lin en riveron Enns.

Ok jarojn poste imperiestro Konstantino la 1-a permesis al la kristanoj liberan religian praktikadon.