Gerardo Sagredo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo estas pri la italdevena kristano GerardoGiorgio Sagredo (980-1046), kiu iĝis la unua episkopo de Hungario. Aparte de tio ekzistas dua Sankta Gerardo, nome la same italdevena GerardusGiorgio Majella (1726-1755).
Sankta Gerardo en hungara kodekso
Skulptaĵo pri Sankta Gerardo en Székesfehérvár

Sankta Gerardo, hungare Szent Gellért [gele:rt], origine Gerardo SagredoGiorgio Sagredo (naskiĝis en Venecio la 23-an de aprilo 980; mortis en Buda la 24-an de septembro 1046) estis la unua episkopo de Hungarujo, nun sanktulo. Lia memortago estas la mortotago.

Vivo

Kiam Giorgio Sagredo aĝis 25, li jam estis pastro. Post 5 jaroj li iĝis abato. Poste li ŝipveturis al Jerusalemo, sed dumvoje unue li atingis Kroation, poste iris al Hungario. Tie reĝo Stefano la 1-a donis al li edukajn kaj diplomatiajn taskojn, kiujn li plenumis. En 1023 li iĝis ermito en Bakonybél. En 1030 la hungara reĝo nomis lin episkopo de Csanád. Tiu regiono ĝis tiam apartenis al pagana ribelulo Aĥtumo. Post fino de la ribelo li baptis la paganojn kaj kreis diocezon. En 1038 reĝo Stefano mortis kaj sekvis malstabileco. Giorgio Sagredo komencis ankaŭ politikadi. En 1046 paganoj kaptis kaj murdis lin en la nuntempa Budapeŝto.

Memorigiloj