Kristnaska Viro

El Vikipedio
(Alidirektita el Santa Claus)
Saltu al: navigado, serĉo
La Kristnaska Viro. Ilustraĵo de Thomas Nast el la usona revuo, Harper's Weekly, 1881.
Granda pupo kio havas aspekton de la Kristnaska Viro.

Kristnaska Viro, aŭ Santa Claus [san'ta klaz], estas fikciulo, la nordamerika versio de Patro Kristnasko, Avo FrostoSankta Nikolao de aliaj landoj. "Santa Claus" estas angligo de la nederlanda "Sinterklaas", kiu laŭvice estas formo de "Sankta Nikolao".

Laŭ fikciaj kristnaskaj libroj, kantoj kaj filmoj, La Kristnaska Viro estas maljuna dikulo kun longa, blanka barbo, kiu portas ruĝan kaj blankan kostumon, stiras flugantan sledon kiu estas tirata de boacoj kaj liveras donacojn dum Kristnaska antaŭnokto. Li loĝas en la Norda Poluso kun sia edzino, Sinjorino Claus. Tie li havas grandan fabrikon de ludiloj, kie laboras multaj elfoj tra la jaro. En la antaŭnokto de Kristnasko li liveras la donacojn per sia fluganta sledo. Li eniras domojn ne tra la pordego, sed tra la kamentubo. Li ne nur liveras la donacojn, sed ankaŭ enmetis dolĉaĵojn kaj ludiletojn en la ŝtrumpojn pendigitajn apud la kameno. (Tiu lasta kutimo devenas de la historia Sankta Nikolao). Li ofte ridas. La Kristnaska Viro estas ĉioscia: li scias ĉu vi estas bona aŭ malbona dum la jaro kaj havas grandan liston de infanoj kaj ilia boneco. Li ofte revizias kaj kontrolas la liston. Se vi estas malbona dum la jaro, li donacos al vi bulon de karbo, ne ludilon.

La nomoj de la flugantaj boacoj de Santa Claus estas: Dasher, Dancer, Prancer, Vixen, Comet, Cupid, Donder kaj Blitzen. Je 1964, li akiris novan boacon, Rudolph, kies nazo estas ruĝa kaj lumas (por gvidi la sledon tra la nebulo).

En la menso de multaj infanoj en Usono, Kristnasko ne estas festo de Kristo, sed la festo de Santa Claus. En la menso de multaj plenaĝuloj. Santa Claus estas simbolo de la bedaŭrinda komercigado de la sankta tago de Kristnasko.

Kvankam Santa Claus devenas de Sinterklaas de la nederlandanoj de Novjorko de la 17-a jarcento, kiu laŭvice devenas de Sankta Nikolao. Nur en 20-a jarcento iĝis populara per propagando de The Coca-Cola Company, kiu produktas Kokakolaon. Tiu firmao faris propagandan kampanjon kun figuro de la Kristnaska Viro, kiu uzis la kolorojn de la kompanio, kaj tio forti popularigis la figuron, ne nur en Usono sed ankaŭ en aliaj partoj de la mondo influitaj de usona kulturo.

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]