Sesame Street
Sesame Street (Sezamostrato) estas originale usona infanprogramo por publika televido. La ideo estis instrui infanojn inter du kaj ses jarojn per la televidilo. Nun, iu versio de Strato Sezamo estas mondvasta kaj videbla en pli ol 140 landoj.
Laŭ la ideo de la programo, en la "Sezama Strato" homoj kaj pupoj kunloĝas. La pupoj estas "mupetoj" (angle Muppets) - tiel la kreinto Jim Henson baptis siajn pupokreaĵojn - kaj diversas laŭ grandeco: la pli malgrandaj estas movitaj per aktora mano aŭ brako, la iom pli grandaj per du brakoj kaj la ankoraŭ pli grandaj estas kostumoj en kiuj moviĝas homoj tutkorpe. La programo gajnis 122 Emmy-premiojn.
"Nia originala celo estis simpla, — diris la kunfondinto Joan Ganz Cooney en 2009 en komunikaĵo sur PBS, — naski sukcesan televidprogramon kiu estigos pozitivan ŝanĝon en la vivo de infanoj, precipe, malriĉaj urbaj infanoj, kaj helpi prepari ilin por lernejo."[1]
La serio en la usona televido debutis la 10-an de novembro 1969, kaj multaj amaskomunikiloj tutmonde la 10-an de novembro 2009 celebre temigis la 40-an naskiĝtagon de la koncepto. En la jubilea ellaso de la programo aperis la prezidentedzino Michelle Obama, kiu klarigis al junaj spektantoj kiel kultivi hejmĝardenon, interalie donis konsiletojn pri kreskado de tomatoj, kukumoj kaj karotoj."[1]
(La usonaj) karakteroj
Mupetoj:
- Kermit la Rano
- Granda Birdo (angle Big Bird, germane Bibo)
- Oskar la Graŭĉ
- Elmo Monstro
- Grover Monstro
- Erni kaj Bert
- La Kalkulo
- Hari Monstro
- S-ro Snufelupagus
- Beba Urso
Homoj:
- Bob
- Susan
- Gordon
- Maria
- Luis
- Linda
- Mr. Hooper
- Alan
- Gina
Internaciaj sezamstrataj programoj
- Sesame Street ( Usono)
- 1 rue Sésame ( Francio)
- Barrio Sesamo ( Hispanio)
- Iftah Ya Simsim ( Kuvajto)
- Plaza Sesame ( Meksiko)
- Rechov Sumsum ( Israelo)
- Shara's Sumsum ( Palestino)
- Rua Sésamo ( Portugalio)
- Sesam Stasjon ( Norvegio)
- Sesame Park ( Kanado)
- Sesamstraat ( Nederlando kaj Belgio)
- Sesamstraße ( Germanio)
- Susam Sokağı ( Turkio)
- Ulica Sezamkowa ( Pollando)
- Ulitsa Sezam ( Rusio)
- Ĵima Jie ( Ĉinio)
- Taman Sesame ( Malajzio)
- Boneka Sesame ( Indonezio)
- Sesam Opnist Pu ( Islando)
- Sezame otevři se ( Ĉeĥio)
- Svenska Sesam ( Svedio)
- Seesamtie ( Finnlando)
- Vila Sésamo ( Brazilo)
Eksteraj ligiloj
- Hejmpaĝo
- Street en muppet.wikia.com
- Artikolo el theage.com.au: fruaj serieroj estas deklaritaj en Usono kiel maltaŭga por infanoj
- Artikolo pri sudafrika, HIV-pozitiva figuro