Silezia-germana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Silezia-germana lingvo
Schläsisch / Schläsch
lingvo • moderna lingvodialekto
orienta mezgermana dialektaro
Parolata en Pollando, Ĉeĥio, Germanio
Regiono Silezio, Ĉeĥa Silezio, Supra Luzacio
Parolantoj 22 900
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Hindeŭropa
Ĝermana
Okcidentĝermana
Silezia-germana lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 sli
  Glottolog lowe1388
Angla nomo Silesian German
Franca nomo silésien
vdr

La silezia-germana lingvo (silezie Schläsisch, Schläsch, kelkfoje ankaŭ Schläs'sch, germane Schlesisch) estas dialekto de la germana lingvo, kiu ĝis la jaroj 1946/1947 estis vaste parolata en la germanlingva provinco Silezio de Prusio respektive de la Germana Regno, la sudorienta parto de tiuj regnoj, kaj en proksimaj limaj regionoj de norda Bohemio kaj norda Moravio. Ĝis 1945, 96 procentaĵoj de la germanlingvanoj en la provinco Silezio parolis variaĵon de la dialekto, sume proksimume sep milionoj da homoj. Kadre de la teritoria "translokiĝo" de Pollando post la Dua Mondmilito praktike ĉiuj germanlingvanoj oriente de la Odro-Niso-limo estis forpelitaj okcidenten ĝis la vintro 1946/1947, kaj kontinua dialekta teritorio ne plu ekzistis. Multaj forpelitaj parolantoj de la silezia dialekto provis konservi sian lingvaĵon en siaj familioj kaj en kulturaj kunvenoj de la samdialektanoj. En la ne-komunisma Federacia Respubliko Germanio, la okcidenta parto de Germanio, la forpelitaj orientaj germanoj povis pli libere esprimiĝi ol en la komunisme kontrolita ŝtato GDR tuj okcidente de la Odro-Niso-limo. Sed tamen kompare malmultaj infanoj kaj nepoj de la denaskaj parolantoj de la dialekto, naskiĝintaj jam ekster Silezio, ekregis la dialekton je denaska nivelo. Tial nun nur malgranda malplimulto precipe en Germanio, duavice ankaŭ en Pollando kaj la Ĉeĥa Respubliko, plu praktike parolas la dialekton, kaj ĉar iom post iom la denaskaj parolantoj de ĝi, naskiĝintaj ankoraŭ antaŭ 1945 en "germania Silezio", formortas, la dialekto same konsideratas laŭgrade formortanta.

En la dialekta kontinuo de la germana lingvo, la silezia-germana lingvo cetere konsideratas aparte proksima al la frankonia dialekto, ĉar en la mezepoko aparte multaj frankonoj kiel setlistoj venis al Silezio kaj per sia dialekto aparte influis la regionan lingvaĵon.

Vidu ankaŭ

Aliaj projektoj