Sitŭe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sitŭe
urbo • urbego
Administrado
Lando  Birmo
subŝtato Raĥine
Demografio
Loĝantaro 100 748  (2014) [+]
Geografio
Geografia situo 20° 9′ N, 92° 54′ O (mapo)20.14444444444492.896944444444Koordinatoj: 20° 9′ N, 92° 54′ O (mapo) [+]
Alto 5 m [+]
Horzono UTC+06:30 [+]
Sitŭe (Birmo)
Sitŭe (Birmo)
DEC
Sitŭe
Sitŭe
Situo de Sitŭe

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sittwe [+]
vdr

Sitŭe (pli frue Akjab) estas la ĉefurbo de subŝtato Raĥine, ankaŭ universitata urbego kaj havenurbo en okcidenta Birmo. Ĝi estas ankaŭ distrikta ĉefurbo. La loknomo signifas: "la loko, kie la milito renkontas" (temas pri batalo en 1784.

Laŭ la stato de 2014 en la urbo vivis 100 748 loĝantoj.

Vigla trafiko en Sitŭe
Mapo pri Birmo, kie vi trovas Sitŭe maldekstre laŭ la maro kiel Akyab

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sitŭe situas laŭ la Bengala Golfo sur insulo kreita ĉe la kunfluejoj de 3 riveroj. Ĝi estas 390 km de Mandalajo kaj 507 km de Jangono [1].

Ĉefstrato de Sitŭe
Fora vojo en Sitŭe

Historio[redakti | redakti fonton]

Sitŭe origine estis fiŝkaptista vilaĝo. Depost alveno de britoj ĝi iĝis grava sidloko de la mara komerco. En 1825 dum la unua angla-birma milito la britaj trupoj alteriĝis ĉe Sitŭe kaj postenigis siajn fortojn ĉe la praa monaĥejo Ahkyaib. La britoj adoptis la nomon Akyab (Akjab) por la loko. En 1784 la birma reĝo rekonkeris la urbon post la pri frue manciita batalo. En 1826 la britoj nomumis Akjab regiona ĉefurbo. Dum koloniaj tempoj Sitŭe havis fifamon por oftaj malarioj kaj ĥoleroj. En 2007 kontraŭregistaraj protestoj okazis.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En 2007 Barato sciigis planon evoluigi la havenon por oceanaj ŝipoj. En la urbego pluraj rizaj muelejoj funkcias.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sitŭe havas ligon voje, sed pli gravas la haveno kaj flughaveno. Pramo trafikas al Ĉitagongo (Bangladeŝo).

Klimato[redakti | redakti fonton]

Sitŭe havas tropikan musonan klimaton. La temperaturoj estas varmaj tutjare. Ĝi varias averaĝe inter 21-30 °C. La suma pluvo estas jare 4555 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, inter majo-oktobro tre ofte pluvas.

Historia monaĥejo en Sitŭe

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Larĝa panoramo pri la haveno en Sitŭe