Socio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri sociologia koncepto. Por informoj pri biologia koncepto, vidu la artikolon bonsociemo.

Socio laŭ NPIV estas "reto de dependecoj kaj reciprokaj kondiĉoj inter homoj loĝantaj sur iu teritorio kaj iliaj interrilatoj…". Ĉi tiu difino estas simila al tiu de Karl Marx. En malpli strikta senco la vorto estas uzata por tuto da homoj tiel kunloĝantaj.

Grava karaktero de la homa socio estas ĝia organizo laŭ teritoria (landoj, urboj), etno-kultura (etno, religio, lingvo, raso) aŭ socio-ekonomika (socia grupo, ekonomiko) vidpunktoj. El tiuj faktoroj tamen nur la loka (teritoria) kunvivado kreas sociojn, ĉar nur ĝi devigas homojn interrilati transe de komunaj interesoj. Do ekzemple la Interreto ja eble havas sian kulturon, sed ne difinas socion.

Socio en vasta senco estas iu ajn el la historie fariĝintaj formoj de la moderna agado de homoj, kunvivantaj pro komunaj interesoj kaj havantaj komunajn kutimojn kaj komunajn leĝojn. En alia, pli malvasta senco ĝi estas historia konkreta tipo de socia sistemo, difinita formo de sociaj rilatoj (ekz. feŭda socio, kapitalisma socio, ktp.).

Scienca uzo

La termino devenas de la latinaj esprimoj socius (= kunulo) kaj societas (= bona rilato inter pluraj).

Gravajn kontribuojn pri la temo faris ekzemple Émile Durkheim, Ferdinand Tönnies, Max Weber, Pierre Bourdieu kaj Karl Marx. Tönnies en sia verko Gemeinschaft und Gesellschaft (germane, = kunularo kaj socio) diras, ke kunularo estas ligita per reciproka fido, emocia ligilo kaj simileco. Kontraŭe la anoj de socio havas individuajn celojn kaj do estas malpli forte ligitaj al la socio.

Prisociaj sciencoj

Pri la studo de la fenomenoj kaj leĝoj de socia vivo okupiĝas sociaj kaj kulturaj sciencoj – sociologio, psikologio, soci-ekonomia geografio, antropologio, etnografio kaj multaj aliaj.

En la biologiaj sciencoj kiaj ekologiobiogeografio, oni distingas la fitosociologion, aŭ sciencon pri la vegetaĵaj kunaĵoj, pli speciale asocioj (PIV2).

Vidu ankaŭ