Stanetinec

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stanetinec, hungare Határörs [hatArorŝ] estas ne memstara, malgranda vilaĝo en Kroatio, en distrikto Međimurje (provinco), en municipo de Štrigova.

Bazaj informoj

Loknomo

La historia hungara loknomo estis simila, kiel la kroata: Sztanetinecz [stanetinec]. Fine de la 19-a jarcento pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungaran nomon.

Situo

Stanetinec situas laŭ la slovena landlimo. Štrigova troviĝas je 6, Čakovec je 15 km-oj.

Historio

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1478 en formo "Scanocinecz". La kampoj longe apartenis al estroj de Csáktornya. En 1910 vivis tie 259 homoj, (plejparte kroatoj). Ĝis Traktato de Trianon Határörs apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Csáktornya, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, poste de Jugoslavio kaj ekde 1991 de Kroatio.

Vidindaĵoj