Stanisław Janusz Sosabowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanisław Janusz Sosabowski
Persona informo
Aliaj nomoj Stasinek • Staszek
Naskiĝo 6-an de januaro 1917 (1917-01-06)
en Brno
Morto 6-an de novembro 2000 (2000-11-06) (83-jaraĝa)
en Wimborne Minster
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Dua Pola RespublikoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Kuracista fakultato de Varsovia Universitato
Familio
Patro Stanisław Sosabowski
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Stanisław Janusz Sosabowski, pseŭdonomo Stasinek (naskiĝis la 6-an de januaro 1917 en Brno, (Aŭstrio-Hungario), mortis la 6-an de novembro 2000 en Wimborne Dorset en Britio) – filo de generalo Stanisław Sosabowski, kuracisto, membro de Kedyw (Gvidantaro de Flankatakoj) en Pola Enlanda Armeo en la rango de leŭtenanto. Dum bataloj en la ribelo de Varsovio pro vundoj perdis vidkapablon.

Ribela taĉmento de Kedyw, komandata de Stasinek la 1-an de aŭgusto 1944 liberigis gardatan de SS en magazenoj de Umschlagplatz (fervoja perono al ekstermejo Treblina) 50-personan grupon de judoj el Hungario kaj Grekio – malliberuloj de proksima koncentrejo Gęsiówka (parto de KL Warschau).

Distingita per Arĝenta Kruco de la Milita Ordeno Virtuti Militari, dufoje per Batal-Kruco, per medalo "Za udział w wojnie obronnej 1939" (Pro partopreno en la defenda milito 1939), per Ora Medalo memoriga de la Unua Aŭtonomeca Paraŝutista Brigado kaj per la medalo Justulo inter la popoloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]