Steinerberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Steinerberg
Blazono de Steinerberg
Panoramo de la Lago de Laŭerco, Steinerberg videblas sur la bildo maldekstre sur la montodekvlivo super la lago
komunumo en Svislando
Kantono Ŝvico
Distrikto Ŝvico
Koordinatoj  47° 3′ 8″ N 8° 35′ 7″ O / 47.05222 °N, 8.58528 °O / 47.05222; 8.58528 (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ 8″ N 8° 35′ 7″ O / 47.05222 °N, 8.58528 °O / 47.05222; 8.58528 (mapo)
Areo 6,9 km²
Alteco 625 m super marnivelo
Poŝtkodo 6416
Komunumkodo 1374
Mapo de Steinerberg
vdr

Pri la komunumo

Steinerberg (prononcu ŝtajnrberk) estas komunumo en la distrikto Ŝvico en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 863 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Steinerberg situas sura la suda deklivo de la monto Rossberg proksimume 150 metrojn super la Lago de Laŭerco. De la vilaĝo oni havas belan vidon al la Lago de Laŭerco, la urbo Ŝvico kaj al la montoj Rigi en sudo kaj Mythen en oriento.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Steinerberg limas en nordo al Unterägeri (ZG), , en nordoriento al Sattel, en sudoriento al Steinen, en sudo al Laŭerco, en okcidento al Arth, kaj en nordokcidento al la eksklavo Alpli (ZG) de la urbo Zugo.

Trafiko

Tra Steinerberg pasas la kantona ĉefvojo n-ro 371, kiu konektas la kantonan ĉefvojon 2 en Arth kun la kantona ĉefvojo n-ro 8 en Sattel. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trainlinio de la Svisa Sudorienta Fervojo de Sankt-Galo tra Rapperswil kaj Pfäffikon al Arth-Goldau kaj Lucerno.

Historio

La unua dokumenta mencio de Steinerberg datiĝas el la jaro 1404 kiel an steiner berg. Steinerberg estiĝis kiel ripozejo apud la pilgrima vojo al Einsiedeln. En la jaro 1478 estis menciita Heiligenhüsli (en Esperanto sanktula dometo). Por la gracobildo de Sankta Anna en kapelo konsekrita en la jaro 1501 Steinerberg fariĝis mem pilgrima loko. En la jaro 1570 ĝis 1572 estis konstruiita la hodiaŭa preĝejo de Steinenberg, kiu estis grandigita en la jaroj 1785 ĝis 1786. En la jaro 1632 Steinenberg ricevis la rajton por babto kaj entombigo. En la jaro 1646 Steinerberg fariĝis memstara paroĥo. En la jaroj 1870 ĝis 1876 estis konstruita la konektovojo inter Oberarth kaj la Sattel-Passejvojo en Sattel, per kiu Steierberg fariĝis transirloko. En la jaro 1891 estis malfermita la stacidomo ĉe la Svisa Sudorienta Fervojo. [1]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Andreas Meyerhans: Steinerberg en Historia Leksikono de Svislando (2010-11-23)

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto