Sudĉina maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Sudĉina Maro.
Reliefa mapo.

La Sudĉina Maro (ĉine 南中国海, Nán Zhōngguó Hǎi, "Suda Ĉina Maro") estas parto de la Ĉina Maro, la plej okcidenta parto de la Pacifika Oceano. Al ĝi apartenas la Golfo de Tajlando kaj la Golfo de Tonkin.

La maro situas inter Ĉina Popola Respubliko, la duoninsulo de Kamboĝo kaj Vjetnamio, la duoninsulo de Malajzio kaj la insuloj Tajvano, Luzono, Palavano kaj Borneo.

Marbordojn al la Sudĉina Maro havas la ŝtatoj Ĉina Popola Respubliko, Tajvano (Respubliko de Ĉinio), la Filipinoj, Malajzio, Brunejo, Indonezio, Singapuro, Tajlando, Kamboĝo kaj Vjetnamio.

Pluaj insuloj estas inter alie Hajnano, la Natuna-insuloj, la Anabas-insuloj, la Spratly-insuloj kaj la Paracel-insuloj. Pri la lastaj du insularoj konkurencas pluraj regionaj ŝtatoj. Kialo por tiu konkurenco estas la strategia signifo de la maro kiel trafika vojo de ŝipa komerco.

  • Areo: 2.975.000 km²
  • Plej granda profundo: 5016 m

Nomoj

La maro havas diversajn nomojn.

  • Ĉine: 南海 aŭ 南中国(國)海 Nán (Zhōngguó) Hǎi, "Suda (Ĉina) Maro".
  • Vjetname: Biển Đông, "Orienta Maro".
  • Tagaloge: Dagat Luzon, "Maro de Luzono", aŭ Dagat Kanlurang Pilipinas, "Okcidenta Filipina Maro".

Insularoj

Estas multaj senhomaj insuloj en la maro. Jenaj naciaj nomoj estas de landoj postulantaj la teritorian rajton

  • Insularo Spratly – ĉine 南沙群岛, Nánshā qúndǎo, “Insularo de Sudaj Sabloj”; vjetname Quần Đảo Trường Sa, “Insularo de Longaj Sabloj”; malaje Kepulauan Spratly, “Insularo Spratly”; tagaloge Kapuluan ng Kalayaan, “Insularo Kalayaan
  • Insularo Macclesfield - ĉine 中沙群岛, Zhōngshā qúndǎo, “Insularo de Centraj Sabloj”
  • Insularo Paracel - ĉine 西沙群岛, Xīshā qúndǎo, “Insularo de Oksidentaj Sabloj”; vjetname Quần đảo Hoàng Sa, “Insularo de Flavaj Sabloj”
  • Insularo Pratas - ĉine 东沙群岛, Dōngshā qúndǎo, “Insularo de Orientaj Sabloj”