Sulaiman Addonia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sulaiman Addonia
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1973 (1973-11-30) (50-jaraĝa)
en Omhajer
Lingvoj anglatigraja vd
Ŝtataneco EritreoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato-Kolegio de Londono vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sulaiman S.M.Y. Addonia (Tigraja: ሱላእማን ኣድዶንኣ) estas verkisto el Eritreo kiu naskiĝis al eritrea patrino kaj etiopia patro. Li pasigis sian fruan vivon en tendaro por rifuĝintoj en Sudano, sekve de la eritrea milito por sendependeco en 1975[1]. Kiam li estis 10-jaraĝa li kune kun sia frato migris al Ĝido (Sauda Arabio) kie ili danke al tiea intelektulo malkovris kiom liberiga povas esti literaturo[2]. Kiam li estis 15-jaraĝa (1990) li kune kun sia frato petis azilon en Londono kaj studis ekonomikon ĉe la University College London (universitato en Londono)[2][3]. Poste li edziĝis kun belgino kaj iris loĝi en Bruselo[4], kie li kreis akademion de krea verkado por rifuĝintoj kaj azilpetantoj[5].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

The Consequences of Love (La konsekvencoj de Amo) estis la unua romano de Addonia. Ĝi estis eldonita en 2009 (eldonejo Random House) kaj estis tradukita en 20 lingvojn[6]. Temas pri amrakonto kiu okazis en Ĝido, Sauda Arabio. Ĉar viroj en Sauda Arabio ne rajtas en publikaj lokoj renkonti virinojn al kiuj ili ne edziĝis aŭ estas parencaj, virinoj foje lasas fali folieton por komenci rilaton kun viroj al kiuj ili surstrate sentas sin allogataj. Iutage tio okazis al Naser, 20-jaraĝa rifuĝinto el Eritreo. Virino en plena burko ĵetas tian folieton dirantan al li ke ŝi sentas sin allogata al li. Ŝi identigas sin mem kun paro de rozkoloraj ŝuoj, kaj la du komencas leteran enamiĝon, esperante renkonti unu la alian persone. Ili vivas en timo ĉar la religia polico povus ekscii pri ilia kontraŭleĝa enamiĝo. La libro estas parte aŭtobiografia kaj donas fascinan enrigardon en la saudan kulturon kaj vivon kiun li priskribas kiel hipokritan[7].

Lia dua romano, Silence is my Mother Tongue (Silento estas mia denaska lingvo)[8] (eldonejo Indigo Press, 2018), estis en 2019 en la longa listo por la premio Orwell por politika fikcio.[9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cain, Sian (2018-11-21). "Murder, migration and mother love: the making of the novelist Sulaiman Addonia". The Guardian. ISSN 0261-3077.
  2. 2,0 2,1 (en) Sian Cain, Murder, migration and mother love: the making of the novelist Sulaiman Addonia, The Guardian, la 21-an de aŭgusto 2018, alirite la 11-an de septembro 2020
  3. The Bookseller
  4. (en) Sneha Vakharia, You never really stop being a refugee: Sulaiman Addonia, Catchnews, la 14-an de februaro 2017
  5. (en) Sulaiman Addonia, IndigoPress
  6. (en) Isobel Dixon, Sulaiman Addonia[rompita ligilo]
  7. (en) Sulaiman Addonia: The Consequences of Love, The Modern Novel
  8. La lingvo de nia tempo, Literatura Foiro, n-ro 307, paĝoj 278-279
  9. "2019 Political Fiction Book Prize Long List: Silence is My Mother Tongue", The Orwell Prize.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]