Supervivo Internacia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Supervivo Internacia
homrajtprotekta organizaĵoneprofitcela organizaĵo
Komenco 1969 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Londono
Agareo

Nekontaktitaj popoloj
Indiĝenaj rajtoj

Fondinto(j) Robin Hanbury-Tenison • Conrad Gorinsky vd
Ĉefestro(j) Robin Hanbury-Tenison vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
la komandejo en Londono

Supervivo Internacia (angle Survival International) estas mondskale engaĝiĝanta ne-registara organizaĵo kiu subtenas indiĝenajn popolojn kaj kunlaboras kun tribaj komunumoj kaj samideanaroj protekti la koncernitajn terojn kaj garantii la observadon de homaj rajtoj.

Defendante la homajn rajtojn la menciita societo ricevis i.a. la renoman Premion de ĝusta vivmaniero (en 1989).[1]

Historio kaj sidejoj[redakti | redakti fonton]

La klubo fonditis en Londono en 1969. Impulso venis de artikolo de Norman Lewis en la brita gazeto The Sunday Times pri masakroj, terkonfiskoj kaj eĉ genocido de indiĝenaj grupoj en la brazila Amazonio.

Hodiaŭ oni asertas havi subtenantojn en pli ol 100 landoj kaj pritrakti ĉirkaŭ 90 kazojn en 35 malsamaj ŝtatoj.

La internacia ĉefsidejo estas en Londono. Estas aliaj agentejoj en Berlino, Madrido, Milano, Parizo kaj San Francisko. La oficejo germana troviĝas en Prenzlauer Berg en la Domo de demokratio kaj homaj rajtoj. La ĉefa afergvida oficisto estas la brito Stephen Corry.

Strategio kaj sukcesoj[redakti | redakti fonton]

Nenia evoluhelpo en la klasika signifo estas provizita, sed indiĝenaj popoloj estas subtenataj per edukado, lobiado kaj kampanjoj en la batalo por siaj laŭleĝaj rajtoj pri propra tero kaj memdeterminita estonteco. La organizaĵo ankaŭ ofertas al indiĝenaj popoloj platformon sur kiu ili povas porti siajn zorgojn rekte kaj efikege al la ekstera mondo. Sekve oni ne de si ekaktivas sed kuraĝigas la tuŝitojn mem fari la unuan paŝon de diskonigo de la minacoj.[2] Helpatas ĝenerale pligrandigi scion pri la situacio de indiĝenaj popoloj en la tuta mondo.

La organizaĵo sukcese persvadis plurajn registarojn rekoni la tero-rajtojn de tribaj popoloj, ekz. de la Janomamoj en Brazilo, la Nukak en Kolombio kaj la Ĝarvoj en Hindio. La aktivistoj konvikis firmaojn retiriĝi el detruantaj projektoj en endanĝerigitaj regionoj, kiel ekzemple la ne plua laso de arbodehakado sur grundoj de la Udegoj en Siberio.

Apogantaj elstaruloj[redakti | redakti fonton]

Inter la konataj subentantoj de S.I. menciindas Gillian Anderson, Colin Firth, Damien Hirst, Richard Gere, Sebastião Salgado, Vandana Shiva kaj Davi Kopenawa Yanomami.[3] La rolon de ambasadoroj plenumis jam Quentin Blake, Julie Christie, Kurt Jackson, Mark Rylance[4] kaj Pippa Small.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. klarigo de la kialoj por premialjuĝo
  2. Tio memkompreneble ne estas la kazo ĉe nekontaktitaj popoloj. Tiam la S.I.-burooj prenas sur si la iniciaton.
  3. "Über uns"
  4. reklamfilmeto de Rylance kun la peto aliĝi