Surava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Surava
Blazono de Surava
Surava
former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Albulo
Komunumaro Belfort
Koordinatoj  46° 39′ 56″ N 9° 36′ 44″ O / 46.66556 °N, 9.61222 °O / 46.66556; 9.61222 (mapo)Koordinatoj: 46° 39′ 56″ N 9° 36′ 44″ O / 46.66556 °N, 9.61222 °O / 46.66556; 9.61222 (mapo)
Nombro de loĝantoj ??
Areo 6,68 km²
Alteco 904 m super marnivelo
Poŝtkodo 7472
Komunumkodo 3515
Mapo de Surava

Pri la komunumo

Surava estas komunumo kaj ĉefloko de la komunumaro Belfort en la distrikto Albulo de Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 208 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Surava situas ĉe la bordo de la rivero Albulo. La plej granda parto de la komunuma teritorio troviĝas sude de la rivero, sed la vilaĝocentro situas je ĝia norda bordo.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Surava limas en nordo al Brienz/Brinzauls, en oriento al Alvaneu, kaj en sudo kaj okcidento al Tiefencastel.

Lingvoj

Ankoraŭ en la jaro 1900 en Surava pli ol 80% de la loĝantaro parolis la romanĉan lingvon. Dum la 20-a jarcento la nombro de romanĉlingvanoj konstante malkreskis, dum almigris germanlingvanoj. Okaze de la popolnombrado en la jaro 2000 nur ankouraŭ 27 personoj respektvie 10,80% de la loĝantaro en Surava parolis la romanĉan, dum 78,40% parolis la germanan.

Trafiko

Tra Surava pasas la kantona ĉefvojo n-ro 417 de Tiefencastel al Davos kaj oriente de la vilaĝo komenciĝas la vojo n-ro 749 tra la Albulopasejo al La Punt en Engadino. La komunumo disponas pri stacidomo de la Retia Fervojo, kiu konektas ĝin al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Surava okzais relative malfrue en la jaro 1580 kiel Surraguas. Surava estis ekloĝita de romanĉoj ek de la 10-a jarcento. Dum mezepoko en Surava regis la Senjoroj de Vaz, kies Kastelo Belfort situis rekte norde de la hodiaŭa vilaĝo Surava sur teritorio de Brienz/Brinzaus. La Senjorujo Belfort, al kiu Surava apartenis fariĝis en la jaro 1436 membro de la Dektribunala Federacio kaj fariĝis en la jaro 1477 posedaĵo de Aŭstrio. En la jaro 1652 la civitanoj de la Senjorujo Belfort sin liberaĉetis de la aŭstria servuteco. En la jaro 1851 Surava fariĝis komunumo de la komunumaro Belfort en la distrikto Albulo. En la jaro 1869 Surava aliĝis al la komunumo Brienz/Brinzauls, sed jam 14 jarojn poste la du komunumoj de nove disiĝis, kaj tiel Surava en la jaro 1883 denove fariĝis aŭtonoma komunumo. [1]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Jürg Simonett: Surava en Historia Leksikono de Svislando (2005-02-02)

Eksteraj ligiloj