Tinizong-Rona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tinizong-Rona
Blazono de Tinizong-Rona
Tinizong
Kantono Grizono
Distrikto Albulo
Komunumaro Surses
Koordinatoj  46°35′0″N 9°37′0″O  /  46.58333°N, 9.61667°O / 46.58333; 9.61667 (Tinizong-Rona)Koordinatoj: 46°35′0″N 9°37′0″O  /  46.58333°N, 9.61667°O / 46.58333; 9.61667 (Tinizong-Rona)
Nombro de enloĝantoj 342
Areo 54,30 km²
Alteco 1232 m super marnivelo
Poŝtkodo 7453 Tinizong
7454 Rona
Komunumkodo 3541
Mapo de Tinizong-Rona

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Tinizong-Rona estas komunumo de la komunumaro Surses kaj la distrikto Albulo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 342 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009. La sidejo de la komunuma administracio troviĝas en Tinizong.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Tinizong-Rona situas en la mezo de la Valo de Surses ĉe bordo de la rivero Julio. La du ĉefaj vilaĝoj de la komunumo estas Tinizong kaj Rona. La vilaĝo Rona siavice konsistas el la du partoj Rieven kaj Ruegna (germane ankaŭ Oberrona). Ruegna fakte antaŭ la kunigo de Tinizong kaj Rona apartenis al Tinizong, tiel ke la vilaĝo Rona antaŭ la kunigo estis politike dividita. Al la komunumo ankaŭ apartenas krome la setlejoj Gravas kaj Vardaval ĉe la bordo de la rivero Julio, kaj en la Valo de Err Proschen, Plaz Beischen, Castelas, Demat, Pensa kaj diversaj alpopaŝtejoj. La plej alta punkto de la komunumo estas kun alteco de 3378 m s.m. la monto Piz d'Err. Aliaj rimarkindaj montoj estas kun alteco de 3172 m s.m. la monto Corn da Tinizong kaj kun 3339 m s.m. la monto Piz Ela.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 54,30 km², de kiuj (laŭ statistiko el la jaro 1997) 25,8% estas kovritaj de arbaro, 32,5% servas por agrikulturo kaj 1,1% por Setlado. 40,6% de la komunuma teritorio estas dezertaj precipe en la alta montaro.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Tinizong-Rona limas en nordo al Filisur, en okcidento al Bergün/Bravuogn, en sudoriento al Bever, en sudo al Sur, en sudokcidento al Mulegns, kaj en okcidento al Savognin.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Tinizong kaj Rona pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 3, kiu kondukas de Koiro tra Lenzerheide, Tiefencastel kaj la Juliopasejo al Engadino. Kurboriĉa flanka vojo kondukas al la Valo de Err ĝis Pensa. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Tiefencastel al Bivio kaj pluen tra la Juliopasejo al Sankt-Maŭrico.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La plimulto de la loĝantaro parolas la romanĉan lingvon, nome ties surmiranan dialekton. Tamen ankaŭ en Tinizong-Rona la elcentaĵo de germanlingvanoj dum la lastaj jardekoj draste kreskis. En la jaro 1980 ankoraŭ 79,52% de la loĝantaro parolis la romanĉan. Okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 ankoraŭ 50,14% parolis kiel ĉeflingvo la romanĉan, dum 38,75% parolis la germanan kaj 3,25 % la italan.

Historio[redakti | redakti fonton]

Blazono de Tinizong
Blazono de Rona

La komunumo Tinizong-Rona estis fondita kun efiko de la 1-a de julio 1998 per la kunigo de la ĝis tiam memstaraj komunumoj Tinizong (kies malnova germana kaj ĝis 1943 oficiala nomo estis Tinzen; kaj de 1943 ĝis 1944 Tinizong dum unu jaro nomiĝis oficiale Tinizun) kaj Rona (kies malnova germana kaj ĝis 1943 oficiala nomo estis Roffna).

La unua dokumenta mencio de Tinizong datiĝas el la jaro 281 el la Itinerarium Antonini kiel Tinetione. Tinizong en tiu tempo estis stacio ĉe la vojo al Septimer-Pasejo. Dum la 9-a jarcento Tinizong estis reĝa bieno. En mezepoko en Tinizong ekzists tri intertempe ne plu videblaj tefendoturoj, kiuj estis sidejo de la Senjoroj de Tinizong kaj de Marmels. En la jaro 1180 la unuan fojon menciiĝis la preĝejo Sankt-Blazio, kiu post modifo en la jaro 1512 ricevis flugilaltaron. En la jaro 1610 inscendio detruis la vilaĝon. En la jaro 1663 la kapucenoj rekonstruis la preĝejojn. De la bronzoepoko ĝis la 2-a Mondmilito oni en la Valo de Err ekspluatis manganercon. [1]

La unua dokumenta mencio de Rona datiĝas el la jaro 1330 kiel Rouenam. Ĝis 1907 Rona estis laŭ eklezia juro parto de la paroĥo Tinizong. Ek de tiam ĝi formas memstaran paroĥon. Unua preĝejo en Rona estis menciita en la jaro 1444. La hodiaŭa preĝejo Sankt-Antonio kaj Leonardo estis konstruita en la jaro 1663 de la kapucenoj. Ĝi ricevis en la jaro 1675 orgenon, kiu ankoraŭ hodiaŭ ekzistas. Komence de la 12-a jarcento ekzistis planoj, konstrui baraĵlagon en la ebenaĵo, tiuj planoj tamen fiaskis en la jaro 1910. Ĝis 1851 Rona formis parton de la tribunalkomunumo Oberhalbstein. Tiam la vilaĝoparto Rieven fariĝis propra komunumo sub la nomo Rona, dum Ruegnas fariĝis parto de la komunumo Tinizong. En la jaro 1910 en unua baloto la popolo de Tinizong malakceptis kunigon de la du komunumoj, malgraŭ la fakto, ke ĝi en Ruegnas dividis preĝejon kaj lernejon kun Rona. [2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Gion Peder Thöni: Tinizong en Historia Leksikono de Svislando (2005-02-03)
  2. Fonto: Gion Peder Thöni: Rona en Historia Leksikono de Svislando (2010-08-31)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]