Suso Moinhos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Suso Moinhos
Persona informo
Naskiĝo 25-a de februaro 1970
en Vigo, Galegio, Hispanio
Lingvoj Esperantogalegahispanaportugala
Etno galego
Ŝtataneco hispano
Alma mater Universitato de Santiago de Compostela
Okupo
Okupo esperantisto • filologo
TTT
Retejo https://suso-moinhos.webnode.pt/
Esperanto
Tradukis en Esperanton Memoraĵoj de kampara knabo
Verkis en Esperanto Laminarioj
Aliaj aktivaĵoj instruisto
Esperantistiĝis en 1986
vdr

Jesus MOINHOS PARDAVILA, karesnome Suso Moinhos [suso muinjos] (naskiĝis en 1970 en Vigo, Galegio), estas filologo kaj Esperanto-verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis galegan filologion en la Universitato de Santiago-de-Kompostelo, kie li krome instruis Esperanton,[1] kaj filologion en la Universidade Nova de Lisbono. Li poste studis Interlingvistikajn Studojn en la Universitato Adam Mickiewicz de Poznano, Pollando, kie li diplomiĝis en 2017.[2] Li lernis Esperanton en 1986[1] kaj instruis la lingvon ankaŭ en Vigo, Mazara del Vallo kaj Hercbergo.[1] Li aranĝas lernomaterialon, ekzemple per filmetoj en propra kanalo en Jutubo, aparte pri prononcado.[1]

En 2014 li ricevis la unuan premion en la branĉo Poezio de la Belartaj Konkursoj de UEA(2014) [3]. Li premiiĝis ankaŭ en aliaj E-konkursoj.

Liaj poemoj aperis en diversaj gazetoj[4], kiel Esperanto, Zagreba Esperantisto, Rio Esperantista, Caja de Resistencia (en hispana traduko)[5] Tlön (en portugala traduko)[6], kaj ankaŭ en la antologio Nova mondo en niaj koroj (2016).

En 2017 li partoprenis la Festival de la Poesia de la Mediterrània en Majorko kune kun aliaj 13 poetoj verkantaj en diversaj lingvoj[7].

Suso funkcias en la redakcio de Beletra Almanako, el BA21. En la revuo li publikigas tradukojn el la galega/portugala, rumana kaj franca lingvoj[8].

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Poemoj[redakti | redakti fonton]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • "Vozes do Esperanto. Antologia", en la brazila tradukrevuo (n.t.) Revista literária em tradução (2016)[9]. Traduko en la brazilan portugalan el 14 diverslandaj Esperanto-poetoj.
  • Memoraĵoj de kampara knabo (Mondial, 2017), romano de Xosé Neira Vilas, el la galega.
  • Begoña Paz: Tri rakontoj, nome "La pezo de mia deziro", "Bluo" kaj "La rubujo", ĉiuj pri amo kaj misamo, en Beletra Almanako 28.
  • La vundo (Mondial, 2019), novelaro de Begoña Paz, el la galega.
  • Vundita vento (Espero, 2019), novelaro de Carlos Casares, el la galega.

Kolektivaj verkoj kaj antologioj[redakti | redakti fonton]

  • Nova mondo en niaj koroj (Calumnia, 2016; tri poemoj en la apendico).
  • XIX Festival de Poesia de la Mediterrània (2017, dek poemoj en Esperanto kun apuda kataluna traduko)[10].
  • Baza literatura krestomatio (redaktis Aleksander Korĵenkov). Kaliningrad / Kaunas: Sezonoj / LEA, 2019 (4a eldono).
  • O Sol É Secreto: Poetas Celebram Eugénio de Andrade (redaktis Carlos d' Abreu k.a.). Fundão: Câmara Municipal do Fundão, Casa da Poesia Eugénio de Andrade, 2019.
  • Verda stelo kaj roza triangulo (redaktis Giorgio Silfer). La Chaux-de-Fonds: LF-koop, 2021.

Eseoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Filmeto en Jutubo "Studi en Poznano" [1] Alirita la 16an de Aŭgusto 2017.
  2. El profilo en Fejsbuko. [2] Alirita la 16an de Aŭgusto 2017.
  3. Belarta rikolto 2014. Novjorko: Mondial. ISBN: 9781595692863
  4. "Suso (Jesus) Moinhos", en OLE. Alirita la 16an de Aŭgusto 2017.
  5. Caja de resistencia, n-ro 1 Arkivigite je 2018-06-22 per la retarkivo Wayback Machine
  6. Tlön n-ro 2. Arkivita el la originalo je 2017-08-18. Alirita 2017-08-17.
  7. "Mallorca, de nou, punt de trobada internacional de la poesia". Arkivita el la originalo je 2017-08-22. Alirita 2017-08-22.
  8. Beletra Almanako
  9. (n.t.) Revista literária em tradução. Número 12°, 1º vol., jun. 2016. Brazilo. 307-342. ISSN: 2177-5141.
  10. Casa Museu Llorenç Villalonga, Pare Ginard i Blai Bonet, XIX Festival de Poesia de la Mediterrània (2017): XIX Festival de Poesia de la Mediterrània. Majorko: la aŭtoroj. 221-243.
  11. Ilona Koutny (red./ed.): Język. Komunikacja. Informacja Language. Communication. Information. Poznano: University Adam Mickiewicz, 140-154. ISBN: 978-83-63664-96-1.
  12. grkg / Humankybernetik 57. Heft 3 (2016). Berlino: Humboldt-Universität zu Berlin, 198-205.
  13. bjalistokaj kajeroj n-ro 6. Bjalistoko: Książnica Podlaska im. Łukasza Górnickiego, Białostockie Towarzystwo Esperantystów, 58-63.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]