Suzanne Romaine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suzanne Romaine
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1951 (1951-01-01) (73-jaraĝa)
en Masaĉusetso
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato de EdinburgoUniversitato de BirminghamKolegio Bryn Mawr
Okupo
Okupo lingvisto
TTT
Retejo https://users.ox.ac.uk/~romaine/
vdr

Suzanne ROMAINE (naskiĝinta en 1951) estas usona lingvisto konata pro ŝia laboro pri historia lingvistiko kaj socilingvistiko.

Ekde 1984 ĝis 2014 ŝi estis Merton Profesoro de angla Lingvo ĉe la Universitato de Oxford [1] [2][3]. En 1998 ŝi ricevis honoran doktoriĝon de la Universitato de Tromsø en Norvegio kaj en 1999 ŝi ricevis alian doktoriĝon de Uppsala Universitato en Svedio [4].

Esploro[redakti | redakti fonton]

La esploro de Romaine koncentriĝis unuavice pri la historia lingvistiko kaj socilingvistiko kaj precipe rilatas al problemoj de socia plurlingvismo, lingva diverseco, lingvoŝanĝiĝo, akirado de lingvaĵo kaj lingvokontakto. Aliaj areoj de intereso inkluzivas tekstaran lingvistikon, lingvon kaj sekson, legokapablon kaj dulingvan edukadon. Ŝi faris terenlaboron pri la lingvo de lernejanoj el laboristaj medioj en Skotlando, pri skemoj de dulingvismo kaj lingva perdo inter panĝabaj parolantoj en Anglio, pri la lingvo de kamparaj kaj urbaj lernejanoj en Papua Nova Gvineo kaj ankaŭ en Havajo[5].

UN-simpozioj[redakti | redakti fonton]

Suzanne Romaine ĉefprelegis en 2016 dum simpozio pri 'Lingvo kaj la Celoj por Daŭripova Evoluigo' organizita de la Studgrupo pri Lingvoj kaj la Unuiĝintaj Nacioj ĉe UN-oficejo de UEA en Novjorko. En tiu simpozio en kiu oni emfazis la gravecon de lingvoj kaj dudirekta lingva komunikado en plenumo de la 17 Celoj, Suzanne Romaine rimarkigis ke "Malgraŭ siaj imponaj celoj, la Celoj por Daŭrebla Evoluigo (CDE), tamen ne agnoskas la centran rolon de lingvo en la tutmonda debato pri malriĉeco, daŭripovo, kaj justeco” [6].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo de Suzanne Romaine ĉe la Universitato de Oxford

Hejmpaĝo de Suzanne Romaine ĉe la Universitato de Havajo

Esperanto ĉe Linguapax

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Socio-historical Linguistics; Its Status and Methodology (Socio-historia Lingvistiko; Ĝia Statuso kaj Metodaro); Cambridge: Cambridge University Press, 1982
  • The Language of Children and Adolescents; The acquisition of communicative competence (La Lingvo de Infanoj kaj Adoleskantoj; La akiro de komunikema kompetenteco), Oxford: Blackwell, 1984
  • Pidgin and Creole Languages, Londono: Longman, 1988
  • Bilingualism (Dulingvismo), Oxford: Blackwell, 1989. Dua reviziita eldono 1995. Nomita por la Libro de la Jaro, Brita Asocio por Aplikata Lingvistiko. 
  • Language, Education and Development; Urban and Rural Tok Pisin in Papua New Guinea (Lingvo, Edukado kaj Evoluado; Urba kaj Kampara Tok Pisin en Papua Nova Gvineo), Oxford: Oxford University Press, 1992
  • Language in Society. An Introduction to Sociolinguistics (Lingvo en Socio. Enkonduko al Socilingvistiko), Oxford: Oxford University Press, 1994. Dua reviziita eldono 2000.
  • Communicating Gender (Komunikante Ĝenron), Mahwah, NJ: Lawrence Erlbaum, 1999
  • (Kun Daniel Nettle) Vanishing Voices; The Extinction of the Worlds's Languages (Malaperantaj Voĉoj; La Malapero de la Lingvoj de la Mondo), Nov-Jorko: Oxford University Press, 2000. (Gajninto de la Brita Asocio por Aplikata Lingvistiko - Libro de la Jara Premio 2001.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) "ROMAINE, Prof. Suzanne". Who's Who 2013. A & C Black, an imprint of Bloomsbury Publishing plc. 2013; reta eld., Oxford University Press, decembro 2012 
  2. (angla) "University news"The Times, la 8-an februaro 1984. p. 14. 
  3. (angla) Suzanne Romaine, ed. (1998). The Cambridge History of the English Language, Volumo 4. Cambridge: Cambridge University Press. p. 799. ISBN 978-0-521-26477-8.
  4. (angla) Li Wei, Vivian Cook, ed. (2009). Contemporary Applied Linguistics Volume 2. London & New York: Continuum International Publishing Group. p. ix. ISBN 978-1-4411-6960-0.
  5. (angla) Brief biodata for suzanne romaine oficiala retejo de S. Romaine ĉe la universitato de Havajo.
  6. Por lingva justeco en multkultura mondo. UN-simpozioj, ESF, 2016.
  7. BAAL Book Prize 2001. Arkivita el la originalo je 2011-09-05. Alirita 2017-07-04.