Svedlingva Vikipedio
Svedlingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | sv.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | sveda |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 10-a de majo 2024 | |
Artikolnombro | 2 584 604 |
Profundeco | 17.5 |
Paĝoj | 6 237 956 |
Redaktoj | 54 606 301 |
Uzantoj | 908 871 |
Aktivaj uzantoj | 2 052 |
Administrantoj | 64 |
Dosieroj | 0 |
La svedlingva Vikipedio (svede Svenskspråkiga Wikipedia aŭ Svenska Wikipedia) estas la eldono de Vikipedio en la sveda lingvo.
Ĝi estis la tria eldono de Vikipedio: ĝi aperis en majo 2001, samtempe kiel la germanlingva Vikipedio kaj tuj post la anglalingva kaj la katalunlingva Vikipedio.
Komence, la projekto suferis la konkurencon de susning.nu, svedlingva vikio kiu estiĝis en 2001 kaj rapide iĝis la dua plej granda vikio en la mondo. Tamen, en la jaroj 2003-2004 multaj susning-istoj transiris al Vikipedio, kaj en aprilo 2004 oni malpermesis pluan modifadon de la artikoloj en susning.nu al la publiko. La 14-an de januaro 2005 la svedlingva Vikipedio superis susning.nu laŭ kvanto de artikoloj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|