Takao Kobayashi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Takao KOBAYASHI (japane : 小林 隆男 Kobayashi Takao), naskiĝinta en 1960, estas japana amatora astronomo.
Oni ne konfuzu lin kun la astronomoj Toru Kobayashi kaj Juro Kobayashi.

Li observas elde la observatorio de Ooizumi en gubernio Gunma. Krom astronomo, li estas profesoro en la "Interdisĉipleca Lernejo de Altaj studoj pri Sciencoj kaj Inĝenierarto" de la Universitato pri teknologio de Tokio kaj estro de projekto pri kvantuma rendimento en la Mitsubishi Chemical Corporation. Li estis prezidento de la barata branĉo de la germana firmao Robert Bosch GmbH.

Li malkovris pli ol 2400 asteroidojn[1], uzante lumkaptilojn de teknologio "CCD". Interkiuj la amorajn asteroidojn 7358 Oze, (23714) 1998 EC3, (48603) 1995 BC2, kaj ĉirkaŭ 9 trojajn asteroidojn.

Li malkovris ankaŭ la periodan kometon P/1997 B1 (Kobayashi) la 30-an de januaro 1997, kiun li komence konfuzis kun asteroido, kaj kiu estis tiel raportita al IAU fare de Syuichi Nakano. Pluraj tagoj pli malfrue, estis observita, ke tiu objekto havas kometan orbiton. la usona astronomo Warren B. Offutt montris, ke ĝi estas kometo[2].

La asteroido 3500 Kobayashi[3] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj

  1. MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
  2. THE ASTRONOMER Electronic Circular No 1171" (angle)
  3. Asteroido (3500) Kobayashi , slipo de IAU Minor Planet Center (angle)

Eksteraj ligiloj