Thomas Müntzer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tomaso Muncero)
Saltu al: navigado, serĉo
Portreto de la teologo kaj reformanto/ribelulo sur gravuraĵo de C. Van Ŝeĥem (18a jc.)

Thomas MÜNTZER (ankaŭ Münzer, Monczer; latine: Thomas Monetarius), naskiĝinta ĉ. 1489 en Stolberg, mortinta la 27-an de majo 1525 en Mühlhausen, estis germana teologo, reformanto kaj revoluciulo.

Vivo kun unuaj planoj animzorgadaj[redakti | redakti fonton]

De 1506 ĝis 1512 li studis teologion en Lepsiko kaj Frankfurto ĉe Odro. Post 1514 li estis pastro ĉe diveraj komunumoj de Braunschweig, en Frose apud Aschersleben kaj en 1520 en Zwickau. Tie ĉi li konatiĝis kun Nikolaus Storch, kiu kune kun aliaj profetoj de Zwickau unuiĝis por protesti pri nejusta riĉeco de multaj nobeloj kaj kelkaj religiuloj. Müntzer ege simpatiis kun tiuj ĉi movadanoj, kiuj firme kredis je justigo de la socio en baldaŭa estonteco (la t.n. Jarmilismo).

Pro kvereloj kun la superuloj li forlasis en 1512 la urbon kaj faris misiajn vojaĝojn en Bohemion kaj al Prago. Samloke li verkis sian Manifeston de Prago, skizante la fundamentojn de sia teologio. En 1523 li ricevis la mandaton pri pastora servo en Allstedt, kie li verkis la unuan germanlingvan diservo-ordon. Lia celo estis integrigi pli multe la fidelulojn en la diserva celebro.

Unuaj seriozaj malkonsentoj[redakti | redakti fonton]

Grafo Ernst la 1-a de Mansfeld malpermesis al la subuloj la partoprenon en la Müntzer-diservoj. La kverelo estis decidita de la plej supra eklezia sovrano en la lando, la princo-elektisto, antaŭ kiu Müntzer en la 13-a de julio 1524 estis predikinta per imponaj vortoj (la t.n. Fürstenpredigt). Denove li propagandis por la tezo, ke antaŭ la fino de la mondo farotas justeco por ĉiuj individuoj.

De granda graveco estis por li krome la strebado al mistika ekkono de Dio fare de la unuopuloj kaj - kiel ĉe Lutero - la rolo de la Biblio: ĝi pli gravu ol ĉiu ajn eklezia dokumento (= principo de sola scriptura).

Alvoko uzi forton[redakti | redakti fonton]

Pro la totala izoliĝo volita de la urba konsilantaro li devis rifuĝi al Mühlhausen kaj poste al Nürnberg. Per sia pamfleto Hochverursachte Schutzrede und Antwort wider das geistlose und sanftlebende Fleisch zu Wittenberg (1524) li atakis Martin Luther kaj postulis la aplikon de forto por realigi la venkon fina pri pli justa socio.

En 1525 li revenis al Mühlhausen kaj subtenis la Kamparanajn ribelojn, formante taĉmenton rapidan. Danke al unuiĝo de pluraj princoj (protestantaj kaj katolikaj) la ribelo de ĉ. 8.000 kamparanoj frakasitis. Müntzer, kiu gvidis unu trupon, estis arestita, turmentita kaj ekzekutita publike.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ernst Bloch: Thomas Münzer als Theologe der Revolution., Reclam, Leipzig 1989, ISBN 3-379-00436-7.
  • Gerhard Brendler: Thomas Müntzer – Geist und Faust. Deutscher Verlag der Wissenschaften, Berlin 1989, ISBN 3-326-00475-3.
  • Jan Cattepoel: Thomas Müntzer. Ein Mystiker als Terrorist. Lang, Frankfurt am Main 2007, ISBN 978-3-631-56476-9.
  • Klaus Ebert (eld.): Thomas Müntzer im Urteil der Geschichte. Von Martin Luther bis Ernst Bloch. Hammer, Wuppertal 1990, ISBN 3-87294-417-7.
  • Walter Elliger: Thomas Müntzer. Leben und Werk. 3. Auflage. Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 1976, ISBN 3-525-55318-8.
  • Hans-Jürgen Goertz: Thomas Müntzer. Mystiker – Apokalyptiker – Revolutionär. Beck, München 1989, ISBN 3-406-33612-4.
  • Horst Herrmann: Thomas Müntzer heute. Versuch über einen Verdrängten. Klemm & Oelschläger, Ulm 1995, ISBN 3-9802739-7-0.
  • Thomas Nipperdey: Theologie und Revolution bei Thomas Müntzer.EIn: ARG. 54, 1963, p. 145–181.
  • Hans Pfeiffer: Thomas Müntzer. Ein biographischer Roman. Neues Leben, Berlin 1981.
  • Tobias Quilisch: Das Widerstandsrecht und die Idee des religiösen Bundes bei Thomas Müntzer – ein Beitrag zur Politischen Theologie. Berlin 1999, ISBN 3-428-09717-3.
  • Wolfgang Ullmann: Ordo rerum. Die Thomas Müntzer-Studien. Kontext, Berlin 2006, ISBN 3-931337-43-X.
  • Günter Vogler: Thomas Müntzer. Dietz, Berlin 1989, ISBN 3-320-01337-8.
  • Eike Wolgast: Thomas Müntzer. Ein Verstörer der Ungläubigen. Evangelische Verlagsanstalt, Berlin 1988, ISBN 3-374-00467-9.
  • Arnulf Zitelmann: Ich will donnern über sie. Die Lebensgeschichte des Thomas Müntzer. Beltz & Gelberg, Weinheim 1999, ISBN 3-407-78794-4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]