Aschersleben

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aschersleben
Blazono
Aschersleben (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Salzland
Urborajtoj
Koordinatoj 51°45′0″N 11°28′0″O  /  51.75°N, 11.46667°O / 51.75; 11.46667 (Aschersleben)
Alto super la marnivelo 114 m
Areo 156,31 km²
Loĝantaro 31717 (stato: 2007)
Loĝdenso 188/km²
Telefona antaŭkodo 03473
Poŝtkodo 06449
Aŭtomobila kodo SLK
Urbestro Andreas Michelmann
Komunuma retejo http://www.aschersleben.de
v  d  r
Information icon.svg

La urbo Aschersleben situas en meza Germanio en la federacia lando Saksio-Anhalto kaj ties distrikto Salzland, kies administra centro estas Bernburg. Ĝi estas la plej malnova urbo en Saksio-Anhalto kaj havas la plej longan ankoraŭ ekzistantan fortikaĵan ringon (urban muron) kiu nuntempe funkcias kiel promenejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Aschersleben situas inter la montaro Harco kaj Magdeburger Börde (regiono kun aparte fekunda tero), sudokcidente de Magdeburg. Najbara urbo estas Quedlinburg. Pro la geografia situo oni nomas la urbon ankaŭ "Pordego al Harco".. En Aschersleben kruciĝas tri federaciaj stratoj (B 6, B 180, B 185).

En marto 2004 la komunumo Winningen fariĝis urbo parto de Aschersleben, de 2005 ankaŭ la komunumo Klein Schierstedt kaj de 2006 la komunumo Wilsleben apartenas al Aschersleben.

Komunumopartoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • preĝejo Sankta Stefano
  • Heilig Kreuz Kirche (= Preĝejo de la Sankta Kruco) el la 13-a jarcento
  • Margarethen-preĝejo
  • Grauer Hof (= griza korto), unu el la plej aĝaj profanaj konstruaĵoj in Saksio-Anhalto el la jaro 1309 kaj kultura centro
  • Foirplaco Markt kun urbodomo, la plej aĝa parto el la jaro 1517
  • Urba fortikaĵo kun 15 ankoraŭ ekzistantaj defendaj turoj (Johannis-turo de 1380, Rondell de 1505)
  • Zoologia ĝardeno sur Alte Burg (= malnova burgo)
  • Westdorfer Warthe (Sorĉistina turo)
  • Krukmannsches Haus, renesanca konstruaĵo de 1572
  • Rondell
Rigardo al Aschersleben
La urbodomo

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Famaj gefiloj de la urbo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]