Tristan-akordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Komenco de la antaŭludo por Tristan und Isolde
Richard Wagner - Tristan und Isolde - Antaŭludo

La Tristan-akordo estas akordo, kiun Richard Wagner uzis „gvidmotive“ en sia muzikdramoTristan und Isolde“, unuafoje prezentata en 1865. Ĝi aperas je la komenco de la verko en la dua takto de la antaŭludo (kiun Wagner nomis „enkonduko“) en la violonĉeloj kaj lignobloviloj; la ludinstrukcio tekstas: „langsam und schmachtend“ [malrapide kaj sopirege].

La akordo sin evitas pro sia harmonia malklareco ĝis nun al simpla resp. ĝenerale akceptita interpretado. Ĉiam denove okazis tre malsamaj provoj, interpreti ĝin funkciharmonie. Ĝia plursignifo krome estas tipa por la eksterordinare kromata kaj tonale malkonstanta harmoniaro de la tonmetaĵo en Tristan kaj Isolde, en kiu la svisa muziksciencisto Ernst Kurth ekkonis "krizon" de la romantisma harmoniaro.[1]

Eblaj interpretoj[redakti | redakti fonton]

Aliigita fremdnota akordo[redakti | redakti fonton]

Oni rigardas „g♯1“ kiel fremdnoton, kiu dissolviĝas al „a1“, tiel ke la vera akordo tekstas „f-b-d♯1-a1“. Tiun ĉi aliigitan tritkvart-akordon siaflanke oni povas malsame interpreti:

La interpretado kiel fremdnota akordo havas la avantaĝon, ke la dissolvo-akordo sin senĝene enordigas en kadencan pason, estis tamen ankaŭ ofte kritikata, ĉar la dissolvo pro sia mallonga daŭro havas tro malmultan pezon por esti sentata ĉefakordo.

Aliigita akordo sen fremdnoto[redakti | redakti fonton]

Laŭ la tradicia harmoniscienco[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu interpreta variaĵo komprenas la tonon „d♯1“ kiel aliigo supren de „d1“, tiel ke la origina akordo havus la strukturon „f-b-d1-g♯1“. Reordigite sur la baza pozicion en malvasta tonaranĝo rezultas la diminuita septakordo „g♯-b-d1-f1“, kio laŭ la ŝtupoteorio estus la 7-a ŝtupo de a-minoro kaj laŭ la funkciteorio "senbazotona" dominanta naŭtakordo (mankas la bazotono „e“).

Laŭ ĵaza harmoniscienco[redakti | redakti fonton]

  • Pro la f en la baso kaj la d♯ (=e♭) en la aldo la Tristan-akordo estas interpretebla kiel tritona anstataŭaĵo, kvankam kun aliigo malalten de trito (g♯=a♭) kaj kvinto (b=c♭), do kiel F7♭3♭5.
  • Fm7(♭5) (duondiminuita) postulas kiel 2-a ŝtupo en progresio 2-a – 5-a la akordon B♭7 kiel kvina ŝtupo. Se B♭7 estas uzata kadre de diminuita gamo (duontono-plentono-gamo), validas la ebleco de ettritaj anstataŭadoj: tio signifas, ke el B♭7 ankaŭ povas fariĝi D♭7, E7 aŭ G7; en ĉi tiu kazo E7(♯11). Aŭ inverse (je ettrita resp. tritona anstataŭado de la unua akordo; vidu supren): Fm7(♭5) tiam estus deduktenda de Bm7(♭5) (kiel 2-a ŝtupo al E7 kiel 5-a). Krom tio la dominanto E7 estus konsidere la tritonan anstataŭadon (vidu supren) B♭7, per kio ekzistus harmonia turno 2-a – 5-a (Fm7♭5–B♭7).
  • La akordo ankaŭ estas interpretebla kiel senbazotona akordmetaĵo de G7♭9♭13 aŭ (kiel tritona anstataŭaĵo) kiel D♭9.

Memstara akordo[redakti | redakti fonton]

  • Kiel memstara sonformitaĵo la Tristan-akordo estas interpretebla funkciteorie, se oni rilatigas la kadencopason sur d♯-minoro kiel toniko, je kio tamen ĉiu „f“ estus enharmonie transinterpretenda kiel „e♯“. La Tristan-akordo do estus subdominanto „g♯, b, d♯“ kun aldona sesto „e♯“, la progresio de „g♯“ al „a“ rezultigus akre diminuitan duoblan dominanton (se oni transinterpretas „a“ enharmonie al „g♯♯“) „e♯, g♯♯, b, d♯“ kaj en la venonta takto la akre diminuitan dominanton „a♯, c♯♯ (enharmonie al ‚d‘), e, g♯“ kun la postsekva progresio de la bazotono „a♯“ al la naŭto „b“ („akre diminuita dominanto“ oni nomas dominantan septakordon kun malsupren aliigita kvinto). Ĉi tiu originala interpreto tamen devas toleri la riproĉon, ke ĝi plene malatentas la ortografion de la notacio de Wagner, kiu klare montras sur a-minoron.
  • Paul Hindemith eltrovas laŭ la reguloj de sia Unterweisung im Tonsatz [Instruo de tonmetado] „g♯“ kiel baztonon de la Tristan-akordo. Laŭ la senco de la akordinstruo novedisvolvita de li, laŭ kiu ĉiuj akordoj estas unusence difineblaj, li ordigas ĝin en la grupon „IIb2“ de sia akordodifina tabelo. Kiel tonikon („tonala centro“) de la tuta pasaĝo li difinas A (sen aldono de „maĵoro“ aŭ „minoro“). La analizo de la Tristan-akordo fare de Hindemith en ĉi tiu muzikteoria verko publikigita en 1937 ludis kadre de la diskuto pri la Tristan-akordo ekestinta ekde 1879 ĝis nun bagatelan rolon, ĉar la sistemo de Hindemith pro kelkaj malkorektaĵoj en la dedukto de liaj reguloj estis treege kritikata. Tamen rezultas el ĝi jam je la momento de gia publikiĝo komprenoj, kiujn aliaj muziksciencistoj nur jardekojn pli malfrue publikigis.[3]

Muzikhistoria graveco[redakti | redakti fonton]

Konsidere la historian pluevoluon de la harmoniaro estas aparte interesaj la originalaj kaj vojmontraj daŭrigoj de la Tristan-akordo dum la paso de la tuta verko same kiel la enigo en la alte streĉan kromatan aliigostilon de la opero. Ekzemple la akordo aperas ofte kun la samaj tonŝtupoj, sed enharmonie aliigite (ekz. „f, b, e♭, a♭” aŭ „f, c♭, e♭, a♭“) kaj en alia tonala kaj harmonia ĉirkaŭaĵo, kio ankaŭ aldone malfaciligas la analizon de la komenco. Per tio la Tristan-akordo estas iaspeca esenco de malfruromantisma harmoniaro, kiu ekde tiam pli kaj pli perdas firmecon kaj ligopovon al la toniko, ĝis kiam je la fino proksimume 1910 okazas kompleta turniĝo al la maltonaleco.

Muzikhistorie grave estas ankaŭ, ke la Tristan-akordo distingiĝas per sia fakte ne ekzistanta strebefiko. Kiel dominanto kun sestofremdnoto oni ne aŭdas ĝin, ĉar oni aŭdas la dissolvon de la fremdnoto en la septon nur kiel kromata trapaso (ĉar je tiu ĉi temas nur pri okona noto). Kiel subdominanto ĝi tamen ankaŭ ne povas konvinki. Ĝi staras komence sendirektiĝe, ĝis kiam la postsekva okazaĵo, kiu poste enbuŝiĝas en la dominanton „E“ , ekkonigas la tonalan interligon kun a-minoro.

Plua aspekto ofte neglektata en la diskuto pri la Tristan-akordo estas la fakto, ke ne nur la Tristan-akordo por si mem ne havas tendencon de la dissolviĝo (ĝuste tio ja konsistigas ĝian plursensecon), sed ke male la dominanto, en kiun ĝi enbuŝiĝas, ne plu estas sentata kiel disonanco kun nepre postulata dissolviĝo. Aŭskultanto sentas ĉi tiun dominanton pli kiel dissolviĝon ol kiel dissolvendan akordon.

Jen do okazas tio, kion pli malfrue Arnold Schönberg nomis „emancipado de la disonanco“, kio poste en la frua 20-a jarcento sekvigis komponstilojn, je kiu disonancoj tute ne havas strebotendencojn laŭ la tradicia senco.

La Tristan-akordo ĉe aliaj komponistoj[redakti | redakti fonton]

La Tristan-akordo estas en la muzikteorio tiel konata, ke aliaj komponistoj ĝin pli malfrue citis.

Pli malfruaj citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Antonín Dvořák uzis ĝin en sia meso D-minora op. 86 (kredo t. 219).
  • Alban Berg ĉitis ĝin en la lasta movimento de sia Lyrische Suite [pozia suito] samkiel plurfoje je decida loko en sia opero Lulu.
  • Claude Debussy parodiis ĝin en „Golliwog’s Cakewalk“ el lia pianociklo Children’s Corner.
  • Benjamin Britten citis ĝin en sia opero Albert Herring (singulto-sceno en la 2-a akto). Jen la Tristan-akordo ektenas krom la funkcio de nura citaĵo ankaŭ simbolan signifon (plena senĝeniĝo).

Pli frua apero[redakti | redakti fonton]

  • Frédéric Chopin uzis la akordon (tamen kun e♯ anstataŭ f) en ekzakte la lokado de sia unua apero ĉe Wagner jam en 1831 en sia balado n-ro1 g-minora.
  • En la koncerto por violonĉelo op. 129 el 1850 de Robert Schumann la identa akordo aperas kun postsekva identa dissolviĝo en takto 11, distribuita sur la solo-violonĉelon kaj la orkestraj voĉoj.
  • Jam en 1802 ĝi aperas je Beethoven (kvankam en enharmonia formo) en lia pianosonato E♭-maĵoro op. 31 n-ro 3 en la taktoj 35-42:

Beethoven op 31 3 Tristan Akkord.jpg

Diference al Wagner la funkcia enordigo en kadencan pason ne metas problemojn. Temas fakte pri inversa formo de la subdominanta a♭-minora akordo kun aldona sesto rilatigenda sur e♭-minoro kiel toniko, kiu je la komenco de la notekzemplo eĉ aperas en sia originala formo. Beethoven traktas la „e♭“ de la akordo kiel disonanco kaj dissolvas ĝin al „d“. Ĉar la dissolvo-akordo tamen mem estas disonanca akordo (diminuita septakordo kun dominanta funkcio), oni ne povas diri "dissolvo" laŭ vera senco, des pli multe ĉar forrestas la toniko atendata kiel fino de la kadenco. Entute kvar fojojn Beethoven lasas ĉi tiun disonancakordon sen dissolvo, du fojojn en e♭-minoro kaj du fojojn transpoziciite al f-minoro. Tiu ĉi ekzemplo dokumentas, ke la „emancipado de la disonanco“ ne nur komencas je Wagner, kvankam tiu ĉi ĝin treege progresigis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ernst Kurth: Romantische Harmonik und ihre Krise in Wagners „Tristan“, Bern 1920.
  2. Riemann Musiklexikon, Sachteil, Majenco 1967, p. 987
  3. Constantin Houy, Hindemiths Analyse des Tristanvorspiels. Eine Apologie. en: Hindemith-Jahrbuch 37 (2008), pj. 152–191.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]