Ursula Grattapaglia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ursula Grattapaglia
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1933 (1933-05-11) (91-jaraĝa)
en Berlino, Germanio
Lingvoj Esperantogermanaanglaitalalatinafranca
Ŝtataneco ItalioGermanioBrazilo
Familio
Patro Friedrich Sandkühler
Patrino Margarete Järke Sandkühler
Edz(in)o Giuseppe Grattapaglia
Infanoj Guido Grattapaglia • Dario Grattapaglia
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ursula GRATTAPAGLIA (naskiĝis en Berlino en 1933) estas german-devena brazila esperantistino, administrantino de fondaĵo Bona Espero en Brazilo kun ŝia edzo Giuseppe. Ŝi estas membro de Rotario kaj Rotaria Amikaro de Esperantistoj.

Grattapaglia travivis la duan mondmiliton en Berlino kaj la orientaj germanaj provincoj, aneksitaj post la perforta elpelo de la germanoj de Pollando. Tio influis al ŝia posta esperantisteco. Ŝi eklernis Esperanton 16-jara, apud aliaj lingvoj, kaj ekde tiam aktivas en la movado, i.a. en la 1950-aj jaroj en Berlino. Post sesjara korespondado ŝi renkontis Giuseppe Grattapaglia kaj en la posta jaro ili geedziĝis.

Ŝi ekloĝis en Italio, aktivis pri kongreskaravanoj kaj eldonado de la itala landa Esperanto-revuo. Grattapaglia estis komitatano (1971-1992) kaj estrarano (1977-1983) de UEA. En sia profesia laboro kiel samtempa interpretisto en eŭropaj kongresoj, ĉefe en Italio kaj Germanio, ŝi utiligis okazojn por informi pri Esperanto, precipe politikistojn kaj ĵurnalistojn. Ekde 1974 ŝi laboras volontule kun sia edzo en Brazilo en la bieno-lernejo Bona Espero, esperantista eduka institucio por protekti, eduki kaj instrui infanojn en socia risko. Apud tiu laboro ŝi dum la lastaj sep jaroj aktivas en la internacia Rotaria Movado favore al Esperanto.

En 2005, ŝi fariĝis honora membro de UEA, pro sia laboro por Bona Espero. Ŝi estas ankaŭ honora civitano de la urbo Alto Paraíso de Goiás.

Vidu ankaŭ

Giuseppe Grattapaglia


Eksteraj ligiloj

Mallonga filmraporto pri Bona Espero