Uzanto-Diskuto:PaulP/2009

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kategorio[redakti fonton]

Salut'! En la diskutpaĝo aperinta mi demandas Vin, kiu estas la pli grava por eo VP?

  • verki novajn artikolojn
  • fari multajn ketegoriojn
  • fari listojn - tiu lasta similas al kategorio, ofte estas pri io kaj kategorio, kaj listo, sed la listo pligrandigas la nombrojn de la verkaĵoj

Kiom da kategorioj havu artikolo? Definita urbo facile havus 10 kategoriojn: urboj de ..., urboj ĉe rivero ..., episkopejoj, universitataj urboj, banlokoj, fortikaĵoj, batalejoj, flughavenoj, .......Amike --Crosstor 09:46, 19. Feb 2009 (UTC)

Salut'! Bedaŭrinde la urbonomoj ne estas unuecaj. Mi trovis ekz. Panamurbo, Meksik-Urbo ... Meksik-urbo. Ŝajnas, ne nur la landnomoj sed ankaŭ la urbonomoj estas solvendaj.--Crosstor 05:49, 28. Feb 2009 (UTC)

Ordigo de personaj nomoj en kategorioj[redakti fonton]

Saluton Paul, vi skribis al Steinthors ion pri la ordigo de islandaj nomoj. Mi devas iomete korekti vin, ĉar oni ordigas laŭ la familiaj nomoj, do unue la familia nomo kaj poste la pluaj nomoj. Do ne laŭ Árni, sed laŭ Mathiesen. La ŝablono poste devus esti skribita jene: {{DEFAULTSORT:Mathiesen, M. Árni}}. Bonvolu korekti vin en lia diskuta paĝo. Kerio 18:55, 1. Mar 2009 (UTC)

Nu bone, mi prenas reen mian mesaĝon, ĉar mi ne sciis tion. Eble tio estas simila kiel skribado de la hungaraj personaj nomoj. En titolo estas unue familia nomo kaj poste personaj nomoj. Sed ni ĉi tie ne sekvis la hungaran manieron de tia ĉi skribado. Eble iu povus skribi ian Liston de landoj, kie oni ordigas male aŭ alie. Kerio 19:25, 1. Mar 2009 (UTC)

Albano nun estas sanktulo[redakti fonton]

Paul, bonvolu rigardi, kiu estis Albano. Laŭ eo vikipedio li certe nun ne estis loĝanto de Albanio. Aŭ korektu tion en Enver Hoĝa aŭ korektu Albanon. Kerio 20:20, 6. Mar 2009 (UTC)

Saluton Paul, dankon pro via kandidatiĝo. Ĉu vi estus sufiĉe afabla anonci ĝin en la diskutejo ? Alikaze neniu rimarkos ĝin. Dankas Thomas Guibal 11:59, 10. Mar 2009 (UTC)

Saluton, kompreneble ankaŭ vi rajtas bonvenigi homojn. Tio estas afabla afero kaj montras bonajn intencojn de E-parolantoj (laŭ mi). Alikaze, se ili kreas propran paĝon, tio beligas niajn statistikojn. Lastfoje, bonvenigo atentigas pri tio, ke mi ankoraŭ aktivas kaj atentas la Vikipedion.Narvalo 12:29, 10. Mar 2009 (UTC)

Ĉeĥlingva literaturo[redakti fonton]

Saluton Paul, laŭ historio de redaktoj mi eksciis, kia ĝi estis paĝo. Vi povas rigardi. Kerio 19:35, 10. Mar 2009 (UTC)

La ŝablono Fontindiko[redakti fonton]

Laŭ via rimarko en Ŝablona diskuto:Fontindiko/titolo/dokumentado mi vidas, ke vi minimume iomete interesiĝas pri la ŝablono, pri citado. Tial mi volas peti vin: bonvolu skribi al mi, se viaopinie io en la ŝablono mankas (en la nura ĝis nun ekzistanta parto por monografioj kaj monografipartoj). Plej multaj funkcioj samloke eblas vidi en {{Fontindiko/kerno}}. Mi volas disvastigi la funkciojn ankaŭ por aliaj fontotipoj (serio, seriparto, kontribuaĵo, interreto, biblio ktp.), sed eventualaj aldonoj poste estos pli temprabaj, mi do volas solvi kiel eble plej multe jam en ĉi tiu fazo. --Petrus Adamus 11:55, 21. Mar 2009 (UTC)

Mia neintenca malfaro[redakti fonton]

Saluton, PaulIP. Mi ĵus akcidente malfaris vian lastan redakton sur via paĝo. Sed bonaŝance mi tuj rimarkis, kio okazis kaj riparis tion. Kelkfoje iom strange reagas la stulta tekniko, kiel ekz. iel ruliĝema musomontrilo en Vindozo. Kore --Tlustulimu 22:52, 21. Mar 2009 (UTC)

Administrantiĝo[redakti fonton]

Kara ! Bonvenon en la rondon de zorgemaj administrantoj. Via helpo estas bonvena AL @ 19:50, 22. Mar 2009 (UTC)

Gratulon! -- Yekrats 20:01, 22. Mar 2009 (UTC)
Ĉar mi ne sukcesas retmesaĝe respondi al vi mi denove mesaĝas en via diskutpaĝo :

PaulP skribis:

> Dankon pro la fido, Arno!
> Via freŝbakita administranto.
Ne dankinde. Via dinosaŭra burokrato nur plenumas siajn taskojn ! A.

Sabeliko[redakti fonton]

Saluton Paŭlo,

Laŭ miaj informoj sabeliko=krispa brasiko kaj ne savoja brasiko. Vidu PIV sub brasiko. Estas iomete konfuza ĉar la N-E vortaro donas la saman eraron (jam ekde v Straaten). Se ne ĝenas vin mi ŝanĝos la artikolon. Samideane --Verdulo 15:06, 27. Mar 2009 (UTC)Verdulo

Mi jam ŝanĝis la artikolon, sabeliko aŭ krispa brasiko do estas "boerenkool".
Se Petro de Smedt tamen revizios la vortaron li b.v. ankaŭ ŝanĝu la tradukon de la vorto :"bemanning" kiu ne devas esti ekipo sed (ŝip)/(aviadil)anaro aŭ istaro.
Samideane --Verdulo 18:15, 27. Mar 2009 (UTC)

Ludovica[redakti fonton]

--79.20.214.16 15:46, 28. Mar 2009 (UTC) Sinjoro PaulP, mi vidis viajn avertaĵojn, sed mi ne sciis kiel respondi al vi. Ĉu mi nun malkovris la ĝustan vojon por tion fari? Se jes, sciu ke mi restudos la normojn por vikipedii kaj iom post iom rekontrolos miajn kontribuojn. Iom da miro ekscitiĝis en mi vidante la vian tranĉadon en mia hipokriteco. La normoj por profite agadi en vikipedio, por mi, estas ankoraŭ eklerniĝantaj ĉar komplikaj,dum la aliajn, tiujn porredaktajn, nun revidos laŭ viaj sugestoj. Bonvolu siganali tiun mian respondon kiu celas ankaŭ danki. Ludovica (aŭ ĉu oni devas sinsigni per vera nomo, kio certe ne ĝenas)--79.20.214.16 15:46, 28. Mar 2009 (UTC)


Paŭlo, mi respondis al vi sur mia diskutpaĝo. – Umberto 20:51, 30. Jun 2009 (UTC)

Saluton! Mia PIV el 1987 ne notas, ke la esprimo estas evitinda: 3. Loĝveturilo, tirata de aŭto. (ruldomo, remorko) Narvalo 20:33, 24. Mar 2009 (UTC)

Saluton denove!

Mi petas vian helpon, opinion: la formon de wendoj mi trovas neakceptinda. Eble vi povas aldoni opinion sur la diskuta paĝo. Narvalo 20:53, 24. Mar 2009 (UTC)

Jean-Pierre Peray[redakti fonton]

Mi sugestas ke tiaj eternaj ĝermoj estu ŝanĝitaj al alidirektiloj al (tiukaze) TESPA. Mi tiam esperis ke la artikolo iam ampleksiĝos, sed tio ŝajne ne rapide okazos. Tamen mi renkontis denove la homon unuan fojon post preskaŭ 30 jaroj: mi eble povus peti de li iujn biografiajn informojn kaj ekverki pli ampleksan artikolon. AL @ 16:49, 28. Mar 2009 (UTC)

Kirko de la Plej Sankta Triunuo (Fulnek)[redakti fonton]

Bonvolu forigi la paĝon, anstataŭ ade forigi mian peton kaj anstataŭigi ĝin per la alidirektilo. Mi volas la artikolon "Preĝejo de la Plej Sankta Triunuo (Fulnek)" transŝovi al la paĝo "Kirko de la Plej Sankta Triunuo (Fulnek)" sed por povi tion fari, necesas ke tiunoma artikolo ne ekzistu: tial la forigo necesas. "Preĝejo" estas ĝeneralega vorto, taŭga ne nur por kirkoj, sed ankaŭ por sinagogoj, moskeoj ks. Miaopinie do la specifa nomo estus multe pli konvena. --Petrus Adamus 21:33, 28. Mar 2009 (UTC)

Forigotaj rubaĵoj[redakti fonton]

Saluton Paul, ĉu vi povus forbalai per forigo la rubaĵojn, kiuj ĉi tie estis rubitaj kaj kiuj komencas per Elementbox? Vi trovos ilin en forigendaj artikoloj. Dankon. Kerio 10:42, 29. Mar 2009 (UTC)

Kiel vi pensas. Mi ne skribos ilin tien, tion skribu iu ajn. Interalie, mi nenie vidis, ke en la forigendaj artikoloj estus petitaj forigoj de Vikipediisto:KuartasEo kaj Vikipediisto:Kuartaseo, kiujn vi forigis hodiaŭ la 29-an de marto 2009. Eble vi devos informi vin, ke oni ne forigas la paĝojn de vikipediistoj! Kerio 10:53, 29. Mar 2009 (UTC)

Navigado[redakti fonton]

Saluton, PaulP. Mi ĵus vidis, ke vi havas kelkajn vikipediistajn subpaĝojn. Por tiaj aferoj mi kreis la paĝeton Vikipediisto:Tlustulimu/Navigejo. Se vi pensas, ke tio taŭgus eĉ por via paĝaro, mi povus aranĝi konvenan ŝablonon el tio. Kore --Tlustulimu 17:58, 29. Mar 2009 (UTC)

(+) Ĉu vi eble preferus variaĵon de ŝablono el la suprasoraba vikipedio? Se jes, mi tradukus ĝin. Kore --Tlustulimu 18:04, 29. Mar 2009 (UTC)
Mi ĵus tradukis la ŝablonon al Ŝablono:Vikipediista navigilo2. Kore --Tlustulimu 18:44, 29. Mar 2009 (UTC)

Gramatika demando[redakti fonton]

Mi demandas vin, ĉar vi eble pli bone regas regulojn, kutimojn, rilate al la lingvo. Mia demando estas: Ĉu estas ĝustaj la esprimoj kiel:

  • profitocela organizaĵo‎ (laŭ mia opinio estas tute superflua la o, ĝi estus pli bona kiel profitcela ...)
  • Nigrovizaĝa arbopigo: mi dirus - eble pro influo de mia gepatra lingvo - nigravizaĝa arbopigo (mi kelkfoje kreis artikolon, ĉe kiu la unua parto de la kunmetita vorto estis en adjektiva formo)
  • glaciovelado (mi alidirektis al glacivelado analoge al glacirompilo)

Kion vi pensas pri similaj kunmetaĵoj? Ĉu ekzistas iu regulo aŭ kutimo pri tiuj? Narvalo 19:36, 1. Apr 2009 (UTC)

Pri Belfagoro mi tute nenion scias. Krome pri robotoj mi tute eĉ malpli scias. Post via averto mi nur malfermis la historion kaj malfaris la fiagon de la roboto, kiu tre verŝajne estas la propra Belfagoro mem kiu konspiras. --kani 20:05, 3. Apr 2009 (UTC)

--79.31.225.15 17:09, 4. Apr 2009 (UTC) Sinjoro PaulP Rilate nocion Hipokriteco/n, ĉu ankaŭ mi, la inicianto de la nocio, senŝajndefie povas poluri kion mi opinias polurenda, esperante tamen ke poluraĵoj miaj koincidu kun la dezirataj viaj? Kore. Ludovica--79.31.225.15 17:09, 4. Apr 2009 (UTC)

Virinaj kategorioj[redakti fonton]

Saluton Paŭlo, bonvolu legi en la kategoriaj paĝoj Kategorio:Reĝinoj kaj Kategorio:Monarĥinoj por kiuj artikoloj tiuj artikoloj estas intencitaj. En Kategorio:Reĝinoj estu, laŭ mia kompreno, virinoj kun la titolo "reĝino", do ambaŭ specoj - kaj (1) virinoj kiuj reĝas kaj (2) edzinoj de reĝoj. Kategorio:Monarĥinoj estas, laŭ mi, grava kolekto de aparte potencohavaj virinoj tra la historio. Pro ilia malofteco la situacio estas tute malsimetria al iu eventuala kategorio "viraj monarĥoj". Tia kategorio estus teorie ebla, sed praktike sufiĉe neutila. Tial mi ankaŭ opinias ke tio ne estas kazo de kategorio kiu "dividas iun profesion laŭsekse". Mi esperas ke vi povos trovi komprenon por mia starpunkto kaj lasi la kategorion "monarĥinoj" sendifekta. Sincere, Moldur 20:29, 5. Apr 2009 (UTC)

Vikipedia diskuto:Administrantoj[redakti fonton]

Saluton, PaulP. Mi metis antaŭ kvar tagoj informon pri nova avertaj ŝablonoj sur la paĝon Vikipedia diskuto:Administrantoj. Kore --Tlustulimu 09:19, 10. Apr 2009 (UTC)

Nuligo de pli belaj versioj estas kontraŭvikipedia[redakti fonton]

Mi ne komprenas al via konduto rilate al la nuligado de pli belaj versioj en belgaj urboj. Kerio 15:40, 12. Apr 2009 (UTC)

Nu, laŭ via respondo mi eksciis, ke tio estas granda problemo por vi. Kerio 15:45, 12. Apr 2009 (UTC)
En miloj da informkestaj ŝablonoj la dosiero estas interne, ne ekstere. Kerio 15:48, 12. Apr 2009 (UTC)
Vi skribis: Pri gustoj oni ne disputu, diris jam la malnovaj romianoj. En centoj da belgaj urboj la foto estas maldekstre kaj la ŝablono dekstre. Ĉu vi intencas ĉiujn movi, ĉar vi trovas tion pli bela? --PaulP - Disk. 15:42, 12. Apr 2009 (UTC)
Ĉu vi povus montri do al mi en Oudenaarde, kie estas bildo maldekstre? Mi estas certa, ke vi ne skribis veron pri centoj da belgaj urboj, kie foto estas maldekstre. Vi aldonas informkestajn ŝablonojn en la paĝojn kaj en tiaj ŝablonoj estas ĈIAM foto dekstre, do en la ŝablono. Kerio 12:42, 13. Apr 2009 (UTC)

Ŝablono:Antaŭrigardo[redakti fonton]

Saluton, Paŭlo. Mi ĵus vidis vian teksteron pri antaŭrigarda propono sur Vikipediisto:PaulP/admin. Alternative vi povas uzi la ŝablonon {{Antaŭrigardo}}, kiu uzeblas kun la jena sintakso.

{{subst:Antaŭrigardo}}~~~~

Se vi pensas, ke via tektso estus eĉ pli bona por la ŝablono anstataŭ la nuna, mi volonte rearanĝas la ŝablonon tiel, ke oni iel eĉ povas parametre elekti tekstojn. Kore --Tlustulimu 16:08, 15. Apr 2009 (UTC)

Vikipedia diskuto:Informkestoj[redakti fonton]

Saluton, Paŭlo. Ĉu vi eble havus proponojn por Vikipedia diskuto:Informkestoj? Mi jam skribis miajn tien. Uzeblaj bildetoj troviĝas en la komuneja kategorio commons:Category:Infobox pictograms. Sed vi ja povas krei proprajn bildetojn laŭ la tie menciitaj reguletoj. Kore --Tlustulimu 12:47, 19. Apr 2009 (UTC)

Ne forgesu forigi paĝojn Kerio kaj diskuton de Kerio. Same kiel Kuartaseon. Kerio 18:03, 21. Apr 2009 (UTC)

Fakte mi estis skribanta, dum vi skribis al mi... ;-) Mi nepre provos partopreni la kunlaboron por pretigi la novan ŝablonon! Ĝis, --WinstonSmith 20:17, 24. Apr 2009 (UTC)

Forviŝo de bildo[redakti fonton]

Saluton, Paul! Ĉu Vi povus forviŝi la bildon Dosiero:Fischer-kotowski.jpg? Anticipe mi dankas, --Fiskot (diskuto) 12:20, 3. Maj 2009 (UTC)

Rapidege! Dankon. --Fiskot (diskuto) 12:43, 3. Maj 2009 (UTC)

Mi bedaŭras por la proproinventa aldono al Vikipedio. Vi pravas ke Vikipedio ne estas loko por lingvaj eksperimentoj. Nuntempe, 'gepatro' estas fakte lingva eksperimento. Estonte, kiam plejmultaj esperantistoj (aŭ la Akademio de Esperanto) interkonsentas ke 'ge-' signifas 'iu ajn el la du seksoj'-n, tiam Vikipedio havu 'gepatro'-n. Sed nuntempe, tio ne estas vera. Ĉu mi bonvole rajtas ŝanĝi 'gepatro'-n, kiam ĝi okazas en Vikipedio, al 'patro aŭ patrino' aŭ iu(j) alia(j) pli taŭga(j) vorto(j) (neniom da propraj inventoj) ol 'gepatro'? 71.34.137.195 17:24, 3. Maj 2009 (UTC)

Grandaj dankoj pro Via korekto de la artikolo Greenwich Village, kiun mi hodiaŭ aldonis al esperanta Vikipedio. Paul, ĉu Vi povus kontroli ankaŭ la artikolon GLAT, kiun mi plivastigis? Ekz. mi ne scias kiel skribi: ĉu mi skribu "kie F (el angla friends) signifas amikoj", ĉu "kie F (el angla friends) signifas amikojn"? Amike, --Fiskot (diskuto) 17:41, 3. Maj 2009 (UTC)

Dankon. Kaj mi havas ankoraŭ unu malgrandan peton: ĉu Vi povus ekskuzi al mi kial foje estas "signifi io" kaj foje "signifi ion"? Ekz. "queer (esperante kviro) - kio signifas la tuton de ne-aliseksemaj persono" kaj "kie F (el angla friends) signifas amikoj". Amike, --Fiskot (diskuto) 19:35, 3. Maj 2009 (UTC)

Libro de Amo[redakti fonton]

Jes, estos ĉio en ordo!--Crosstor 08:41, 5. Maj 2009 (UTC)

Dankon pro vian konsilion![redakti fonton]

Mi nepre sekvos ĝin.--RG72 15:53, 5. Maj 2009 (UTC)

Nordafriko[redakti fonton]

Kara PaulP, Unu el miaj projektetoj estas Mediteranea Nord-Afrika arbaro. Mi nun min demandas se ne devus esti :"Mediteranea nordafrika arbaro". Bonvolu ŝangi la titolon se necese. (Mi supozas ke ordinara uzanto ne ŝanĝu titolojn.). Mi vin dankas.--Forstbirdo 10:27, 9. Maj 2009 (UTC) Eble pli bone : "Mediteraneaj nordafrikaj arbaroj", ĉar fakte ne koncernas unu sola arbaro. --Forstbirdo 15:35, 9. Maj 2009 (UTC)Kara PaulP, dankon pro adaptiĝo. Mi rimarkigas ke la N-E-N vortaro de FEL parolas pri Nordafriko (p.377).--Forstbirdo 19:28, 10. Maj 2009 (UTC)

Alzaca konsilrespubliko[redakti fonton]

Saluton. Vi iom poluris la artikolon "Alzaca konsilrespubliko", kiu ja bezonis iom da, sed mi ne tute konsentas kun:

  • ĵus unu tago antaŭ la armistico kiun vi ŝanĝis al ĝuste unu tagon antaŭ la armistico

Via modifo estas tute korekta, sed ĝi signifas "precize unu tagon antaŭ la armistico", substrkante la tempodaŭron, dum la originala formo celas priskribi la koincidon. Mi konsentas ke la uzata formo lamas, sed ke pli taŭga modifo estu : unu tagon ĵus antaŭ la armistico. Ĉu konsentite ?

  • La alzacanoj estis dividitaj en kvar civitanklasoj, indikitaj per A-B-C-D sur iliaj/siaj identigaj kartoj.

sur X-iaj identitaj kartoj estas komplemento en la subpropozicio kies verbo estas "indikitaj" (subkomprennite "kio estas indikitaj"). La subjekto de ĉi frazero estas "kio" (subkomprenita, uzata por "civitanklasoj") kaj tute ne "la alzacanoj". Ĉar la "identigaj kartoj" estas tiuj de la alzacanoj, ne de la civitanklasoj, "iliaj" estas la ĝusta vorto. Ĉu konsentite ?

Plej kore, Serge Sire por --La Sago 18:36, 12. Maj 2009 (UTC)

Malgaja mesaĝo[redakti fonton]

Saluton, Paŭlo. Ĉu vi jam legis ĉi tiun mesaĝon? Ĉu vi havas ideon, kiel ni povas reagi je tio? Mi ja ĵus iom legetis la menciitan eksteran paĝon, kvankam mia scipovo pri la slovaka lingvo ankoraŭ estas tre malgranda. Kore --Tlustulimu 18:42, 12. Maj 2009 (UTC)

Mi pensas, ke ni ja povas meti la ŝablonon {{Forpasinta vikipediisto}} sur la paĝon de Erinaceto. Antaŭ kelkaj tagoj mi vidis hazarde, ke la germana vikipedio por tiaj vikipediistoj havas apartan memorpaĝon. Sed mi nun ne retrovis ĝin. Kore --Tlustulimu 19:46, 12. Maj 2009 (UTC)

Titoloj de artikoloj[redakti fonton]

Saluton PaulP. Dankon por via mesaĝo. Fakte, la artikolo estas ĉe La ringo de la Nibelungo. La paĝo La Ringo de la Nibelungo estas nur alidirektilo. Sed, je por aliaj kazo, mi eble faris la malon. Mi partoprenas la Vikipedio:Vikiprojekto:Korektado de ruĝaj ligiloj, kaj ofte mi vidas kazojn similajn al :

Por esti pli rapida, en tiuj kazoj, mi kreas alidirektilojn. Mi pensis, ke alidirektoj estas utilaj por eviti kreado de novaj ruĝaj ligiloj sed dank' al la projekto ni povas malkovri kaj korekti ilin poste.

Mi memoris pri debato pri la alidirektoj ĉe la franclingva vikipedio. Nun, oni plej ofte vidas kazojn similajn al École Nationale d'Administration, kiu direktas al École nationale d'administration. Laŭ mi, tiu evitas, ke iu kreas duoblajn artikolojn.

Sed mi provos redakti laŭregule. NicoRay 07:51, 14. Maj 2009 (UTC)

Strekoj – tiaj kaj aliaj[redakti fonton]

Saluton, Paŭlo, mi vidis, ke en la artikolo pri Brian Mulroney vi anstataŭigis la interjarajn haltostrekojn (–) per dividstrekoj. Se iu alia farus, mi simple malfarus; sed vi kiel spertulo pri ĵurnalismo certe scias pri tipografio, do eble estas bona kialo, ke vi faris tion. Miaopinie dividstreko (tiu mallonga, kiun produktas la minus-klavo de la komputila klavaro; "-") estas nur (kiel diras PIV) por apartigi partojn de de longa kunmetita vorto aŭ por transporti parton de vorto al la sekva linio. Se temas pri dividi partojn de frazo, oni uzas la (pli longan) haltostrekon, "–". Kaj por diri "ĝis" (inter du nombroj aŭ mezuroj) … kiun strekon uzi? Mi ĉiam uzas la longan haltostrekon, kiel faras pluraj aliaj lingvoj, sed mi konfesas, ke PIV nenion diras pri tio. Mi trovas la reprezentadon de tuta vorto ("ĝis") per la mallonga streko estetike malbela, sed tio estas argumento disputebla. Kion vi opinias? – Umberto 20:39, 14. Maj 2009 (UTC)

Dankon pro via respondo, en kiu vi mencias rekomendon ne uzi "–". Ankaŭ mi vidis tian rekomendon (en projekto Check Wikipedia), sed ĝi malrekomendas uzi la kaj-signan reprezentaĵon de – anstataŭ la rekte unikoda. Fakte la redaktohelpa signolisto ("Specialaj signoj") de nia kaj de multaj aliaj vikipedioj ja enhavas la haltostrekon, eĉ du, la normalan kaj la longegan anglan, uzatan ĉar en la angla oni ne metas spacetojn ĉirkaŭ haltostreko. Ĉu do povas esti, ke oni uzu ja la haltostrekon, sed laŭeble ne la &-notacion? Se vi volas, reagu tie ĉi, mi foje preterpasos vian diskutpaĝon. – Umberto 21:03, 14. Maj 2009 (UTC)
Vere bona demando, kiun strekon oni uzu anstataŭ "ĝis". Ĉar ĝi reprezentas tutan vorton, la (mez)longa ŝajnis al mi pli taŭga, sed mi nun provis trovi referencon. La itala vikipedio ne ŝajnas havi informon pri la temo; la franca diras, ke oni uzu la "nedisigeblan ligostreketon" (Exemple : 1998 ‑ 2000), la germana male diras, ke oni uzu la mezlongan (37–39), ankaŭ la angla diras, ke estu la mezlonga (6–10 years), same la pola (w latach 1900–2000). Je tiu punkto mi kuraĝis rigardi en mian Plenan Analizan Gramatikon – kaj sur paĝo 31/32 ĝi diras tute klare: "La haltostreko estu uzata ... 7. por signi ĝis inter du datoj: en la jaroj 1885–1900.
Do mi plu uzos haltostrekon inter datoj. Kion vi opinias? – Umberto 15:29, 16. Maj 2009 (UTC)
Ankaŭ mi nur nun eksciis, kion PAG diras pri la afero; mi neniel parkeras ĝin. Kaj certe ne gravas "korekti" la streketojn; tamen ja indas ekde nun unuece uzi ilin. Kaj mi plu elsarkos ig-iĝ-problemojn; jam estis du novaj "situit"-artikoloj. Amike, Umberto 11:17, 21. Maj 2009 (UTC)

Kovrilpaĝo[redakti fonton]

Bedaŭrinde mi ne povas fari pli bonajn. Ĉu estas iu, kiu povas ilin plibonigi? Ĉu mi haltu aŭ mi daŭrigu? Fakte la nunaj libroj iom grizaj, ĉar ne estis sunbrilo. --Crosstor 12:06, 16. Maj 2009 (UTC)

Interpunkciaj signoj en enalfabetigaj nomoj[redakti fonton]

Saluton, Paŭlo, je mi denove kun temo el Check Wikipedia. Mi rimarkis, ke en la artikolo pri Sébastien Érard vi metis komon en la enalfabetigan nomon (DEFAULTSORT). Regulo Vikipedio:WikiProjekt_Check_Wikipedia#DEFAULTSORT_with_special_letters tamen diras, ke tie oni uzu nur literojn, kaj la difino de "litero" dependas de la lingvo. Mi proponas, ke ni forlasu ĉiujn supersignojn kaj uzu nur la literojn de la angla alfabeto, ĉar la esperantaj supersignaj literoj aperas en kategoriaj listoj post "Z", do ne laŭ niaj reguloj. Ĉiuokaze la vikipedia ordiga sistemo ŝajnas malŝati interpunkciojn. Se iu scias, kiel instrui al Vikipedio la esperantan alfabetan ordigon, pli bone; sed mi ne scias. – Umberto 21:09, 22. Maj 2009 (UTC)

Muĝada ...[redakti fonton]

Kun surprizo mi konstatis, ke vere mia nomo staras tie kiel unua redaktoro. Tio okazis, ĉar mi alidirektis la artikolon (http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Mugxada-Skadrono_Buk_Gardistoj&action=history) kaj la programo ne notis tion en la historio. Foriginda aĉo. Narvalo 10:13, 24. Maj 2009 (UTC)

Mi respondis sur mia diskutpaĝo. – Umberto 19:02, 26. Maj 2009 (UTC)

Sal!

Ja, sed "listo" 'stas mezuro. Laŭ la PV k ReVo, "listo" utiligas la prep-n "da". Kwamikagami 06:22, 27. Maj 2009 (UTC)

Saluton. Mi ne kredas, ke "listo" estus mezuro. Kaj tial "da" ĉifoje maltaŭgas kiel prepozicio. Kore --Tlusta 06:24, 27. Maj 2009 (UTC)
Ĝi estas mezuro same kiel serio da k sinsekvo da estas mezuroj. Glaso da vino ne koncernas la glason, sed la vinon. Glaso de vino koncernas la glason. Same ĉi tie, Listo da familimembroj ne koncernas la liston, sed la familimembrojn. Listo de familimembroj koncernus la listo mem, ekzemple, la familimembroj donis liston da varoj al la polico. Kwamikagami 07:37, 27. Maj 2009 (UTC)

Saluton. Tiu komputilo estas de uzanto Seminario, kiu perdis sian pasvorton, ĉar la propra komputilo memoris ĝin, sed ne jam, ĉu oni povas remeti ĝin aŭ sendi ĝin al saliko69 ĉe hotmail.com?--80.37.214.159 08:22, 27. Maj 2009 (UTC)

Mi petas vin pripensi forbaron de Kerio. Ĉu li amase vandalis?Narvalo 15:37, 28. Maj 2009 (UTC)

Mi ankaŭ petus rekonsideri la forbaron de Kerio. (Ankaŭ, bonvole vidu diskuton kun Kerio en mia paĝo ĉe la Komunejo.) -- Yekrats 19:19, 28. Maj 2009 (UTC)

Mi subtenas la peton de Yekrats. Mi konstatas, ke vi, Paul, argumentas pri "urĝeco", dum evidente estis sufiĉa tempo a) por Narvalo por skribi sur vian diskutopaĝon (sed ne tiun de Kerio) kaj b) por vi por kontakti Arno (AL) pri la temo. Estas kontraŭ la spirito de vikipedio, ke kelkaj homoj malantaŭ la dorso de la koncernito preparas forbaron de longtempa uzanto - rakontante ion pri "urĝeco". Oni krome ne povas kredi, ke laŭ vi temas pri "tute klara okazo de urĝeco", se vi antaŭe sentis la bezonon konsultiĝi kun Arno, ĉu vere estas "tute klara okazo de urĝeco". --Lu 05:59, 29. Maj 2009 (UTC)
Ĉar denove mi vidas, ke la vero estas tordita tie ĉi, mi ripetas, ke neniu malantaŭ la dorso de iu ajn preparis forbaradon. Mi forbaris Kerion dum li estis viŝanta kategoriojn. Nur poste mi informis la aliajn administrantojn pri mia decido. --PaulP@diskkont 15:33, 31. Maj 2009 (UTC)
Mi bedaŭras, kaze ke mi miskomprenis. La noto de Narvalo sur via diskutpaĝo igis min kredi tion. Poste evidentiĝis, ke li skribis tion post via forbaro de Kerio, eble ne konsciante pri via forbaro. Do ŝajne vi, Paul, forbaris al Kerio sen interkonsenti kun iu ajn alia. Ĉu? (Mi simple deziras konstati la faktojn, ne pli.) Kontraste ŝajne Narvalo proponis al vi forbaron de Kerio sen informi al Kerio mem aŭ peti tiun pri fino de ties agado. Ĉu tiel? (Kaze ke, ne vere antaŭ la brusto de Kerio...) Se tiel, simple konfirmu, ne necesas diskuto. --Lu 09:54, 1. Jun 2009 (UTC)
La respondo al via unua demando estas "jes", Lu. Pri la dua demando mi ne scias. Kiel mi jam skribis aliloke, en la lastaj monatoj minimume 5 vikipediistoj diskutis kun Kerio pri lia agado en plej diversaj lokoj. Do eble ankaŭ Narvalo. Vi devus demandi lin rekte. --PaulP@diskkont 10:55, 1. Jun 2009 (UTC)
Dankon. --Lu 11:02, 1. Jun 2009 (UTC)
Saluton, Paŭlo. Kiel ni agu nun, se Kerio ne plu emas legi ion de ni? Krome vi ja vere ne admonis lin antaŭ la forbaro. Sed tio estas necesa, por ke la koncernatulo povu esprimi sin. Kore --Tlustulimu 13:28, 31. Maj 2009 (UTC)

Forigendaj artikoloj[redakti fonton]

Salut'! Nature ne forstreku miajn artikolojn. Se vi iros al Ajak, poste sube al "Kategorio: Komunumoj de departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg" kie vi trovos 213 artikolojn de

"Vikipediisto:Traduko:X."

Ili estis faritaj robote 2 jarojn kaj neniam ili iĝis artikoloj, nur balastoj en la kategoria listo. Kiuj komenciĝas "Vikipediisto", ili estas forigendaj, la restaĵoj estas la miaj, kiuj konformas al artikoloj. Antaŭdanke:--Crosstor 04:05, 31. Maj 2009 (UTC)

Plutoido[redakti fonton]

Nun ke ni finis (?) pri nanoplanedo, restas "plutoido", kiu estas orbita klaso de glaciaj nanoplanedoj, kiuj similas al Plutono. Laŭ la principo de enprunti internaciajn radikojn kaj poste ilin etendi por novaj vortoj, anstataŭ enprunti ĉiun novan vorton, ni traduku ankaŭ Plutoid. La radiko estas angle Pluto, espe pluton-, kaj la alfiksaĵo, angle -oid, espe -oido. Do, ĉu vi povas alinomigi tiun artikolon al "plutonoido"? Estas io diskuti? Kwamikagami 15:49, 3. Jun 2009 (UTC)

La ĝermanaj lingvoj havas cit nanplanedo, ne nanoplanedo. Ili havas vorteron nano-, sed ne ĉi tie. Kwamikagami 16:48, 3. Jun 2009 (UTC)

Forbaro de Kerio[redakti fonton]

Kara PaulP: Mi malgajas pri la maniero, kiel vi forbaris Kerion kaj supozeble kaŭzis foriron de tre grava kunlaboranto multjara! Bonvolu legi mian komenton en la diskutpaĝo de Kerio kaj en la diskutejo! Por mi via agmaniero (ne la ago mem) estis fakte misuzo de via administra potenco! La aserto, ke "Forbaro ne estas puno" efektive estas trompo: La forbarito tion ja sentas tiel. Tial forbaro kontraŭ longjara kaj kutime bona kontribuanto ja devas esti publike diskutata antaŭe kaj ankaŭ sur ties diskutpaĝo kaj esti nur la absolute lasta rimedo, kiam ĉio alia ne fruktis kaj nur post duobla admono kaj averto! - Similan kazon ni devas nepre eviti estonte. Amike DidiWeidmann 11:40, 5. Jun 2009 (UTC)

Planta komunumo[redakti fonton]

Kara PaulP : Tiu ĉi artikolo estas ligita al hispana kaj al franca artikoloj kies titolojn ĝi nekorekte tradukas. Laŭ mi la titolo estu : "Vegetaĵa formacio" aŭ "Planta formacio", aŭ "Formacio (plantoj)"...

Certe temas pri vegetaĵaj kunaĵoj (PIV, socio). Sed inter tiuj ĉi oni distingas du kategoriojn : (1) la plantaj komunumoj aŭ plantasocioj, se la speciokonsisto estas konata aŭ priskribita; (2) la formacioj, se la konsisto ne estas bone konata, kaj oni baziĝas sur la "fizionomio" ( eksterna aspekto ).

Oni redaktu apartan artikolon "Planta komunumo", "Plantasocio" ( Mi verkus ĝin se dezirate. )

Mia referenco : Poskin, A. 1949 : Traité de sylviculure. "Jules Duculot Editeur", "Librairie agricole de la Maison Rustique", Gembloux, Paris. 530 p. ( pp. 138-141). --Korajn salutojn, Forstbirdo 09:30, 7. Jun 2009 (UTC)


Salut', mi ĝojas revidi viajn kontribuojn. AmikeNarvalo 14:56, 7. Jun 2009 (UTC)

Aktuala artokolo[redakti fonton]

Mi kreis la artikolon Flugo 61 Continental Airlines kaj metis la respektivan informon en Ĉefpaĝo. Tamen mi faris tio en mia laboro kaj la loka reto verŝajne ne permesas min ensaluti. Laŭ mi estus bona, se aktuala informo ekestos en Ĉefpaĝo. En angla kaj rusa Vikipedioj tiuj ĉi artikoloj ankoraŭ ne estas kreitaj.--RG72 06:26, 19. Jun 2009 (UTC)

Bonjour,

Pourquoi as-tu annulé ma modification sur Daniel Cohn-Bendit ?

Daniel Cohn-Bendit, bien que né en France et y ayant une importance particulière n'a pas la nationalité française. Il a renoncé à cette possibilité pour ne pas faire son service militaire.

Cordialement,

--Hercule 12:50, 20. Jun 2009 (UTC)

Nevalida voĉdono[redakti fonton]

Saluton Paul,

Ŝajnas, ke uzanto Maku ja faris pli ol 10 kontribuojn antaŭ la 1-a de junio (entute 14), do lia voĉdono estas laŭ mi valida. Ĉu vi eble eraris ? Kore, Thomas Guibal 11:23, 23. Jun 2009 (UTC)

Kara Thomas kara PaulP ŝajnas al mi ke PaulP tamen pravas, ĉar pluraj redaktoj en la sama paĝo ene de unu horo validas laŭ la valorigo nur kiel 1 redaktopoento. Se oni do kontrolas estas nur 9 redaktoponetoj antaŭ la 1-a de junio por Maku. Do strikte laŭ regularo tiu voĉo ne validas.DidiWeidmann 13:26, 24. Jun 2009 (UTC)

Vikipedia baloto[redakti fonton]

Kara Paul, ŝajnas ja, ke vi favoras la version 1, kiu cetere estas nun ĉiam pli radikala ol oni entute unue volis diskuti. Mi ankaŭ el via antaŭaj kontribuoj gajnis la impreson, ke vi persone favoras la varianton "ujo". Se nun la varianto "1" akceptiĝos kaj oni poste devas voĉdoni inter ujo kaj io, kaj evidente io gajnos (ĉar 90% uzas ion kaj nur 10% ujon) - tiam je la fino vi ĝuste kaŭzis tion, kion vi absolute volis eviti, nome ke oni entute malpermesos la landonomojn kun "ujo" en la tuta vikipedio. La urboprezidanto de Ŝildao nomos vin honora civitano ... Ĉu vere tion vi volas? DidiWeidmann 13:19, 24. Jun 2009 (UTC)

Kara Paul[redakti fonton]

La peton forigi la kontribuon de Punktor el mia diskutpaĝo mi plenumigis, ĉar lia kontribuo estas kontraŭ la vikikedo. - Estas fakto, ke en ĉi-tiu baloto ni estas "kontraŭuloj" do esence malsamopiniaj. Se en la tuta debato estiĝas la impreso, ke mi persone atakas vin, tiam mi pro tio eksplicite pardonpetas. Mi absolute nenion havas kontraŭ via persono kaj ĉi-tie volas diri ke flanke de tiu-ĉi faka kverelo mi trovas vian tutan laboron tre valora! Mi ankaŭ volas klare diri, ke mi en neniu momento dubas, ke vi deziras ion alian ol la bono de vikipedio. La pure retaj diskutoj bedaŭrinde ĉiam limigas la aliajn homojn elementojn. Do mi certas, kaj agnoskas, ke via verva lukto por varianto 1 okazas en bona intenco. La problempunkto de la kverelo (almenaŭ tio estas la impreso, kiun mi dekomence havas): La personoj, kiuj favoris ĉi-tiun baloton kaj precipe la varianton 1 (al tiuj vi apartenas eĉ se vi fakte ne estis la iniciitno, kion mi en unu momento erare asertis) estas, ke la subteno de varianto 1 kreus lingvan precedencon por unu el la du poste elektotaj variantoj. Vi nature havas la rajton opinii, ke la vikipedio havus la rajton kaj taskon kreii lingvajn precedencojn - do ludi la rolon de la Akademio aŭ la rolon, kiun la Akademio ne ludas. Sed tiam mi atendas, ke vi tion tiel diras! Mi miaflanke opinias, ke tio ne estas la tasko de vikipedio, kaj fakte tiel ankaŭ estas la principo de ĉiuj vikipedioj ĝis nun. Tamen estas via rajto lanĉi tian debaton. Ne korekta tamen, kaj tio estas la kerno de miaj riproĉoj, estas pretendi, ke oni nur estas por lingva unueco kaj ne subtenas precedencan rolon de vikipedio kaj poste venkigas proponon, kiu ĝuste faras tion, tion mi ja akuzis: Kaj evidente tio intertempe malfermis al multaj la okulojn! (Mi volas nur memorigi: Antaŭ iom da tempo vi asertis, ke forbaro ne estas puno, tamen vi ĝin ĝuste aplikis kiel puno! - Mi komprenas, ke vi ne vere intencis tiujn kontraŭdirojn, tial vi ankaŭ komprenu, ke la atakoj estas kontraŭ la faktoj kaj ne kontraŭ la homo.) Do mi esperas, ke vi malgraŭ la kelkfoje duraj vortoj, akceptu, ke neniel mi celas vian personon, nek pridubas vian bonan intencon. DidiWeidmann 17:51, 24. Jun 2009 (UTC)

Tajperaro, ne. Mi sekvis la ligilon el Protestado en Irano (2009). Ĉu ĝi estas fonetika traduko el la araba skribo? -- Yekrats 22:41, 27. Jun 2009 (UTC)

Propono rilate al la baloto[redakti fonton]

Saluton Paul! Mi vidas, ke vi voĉdonis por la unua alternativo en la baloto pri landnoma unueco.

Nun jam alproksimiĝas la fina de la unua raŭndo de la baloto. Ĝis nun, plejmulto voĉdonis por alternativoj, kiuj subtenas unuecon en titoloj (unua, dua kaj tria alternativo). Samtempe, plejmulto voĉdonis por alternativoj, kiuj subtenas liberecon en la artikoltekstoj (tria kaj kvara alternativo). Do se estus du apartaj balotoj pri titola kaj teksta unueco, ni nun havus la rezulton, ke estus unueco en titoloj kaj libereco en tekstoj. Tamen ne estas du apartaj balotoj: Anstataŭe estas unu baloto (kun du raŭndoj), en kiu oni havas kombinitajn alternativojn. Laŭ la nuna stato de la voĉdonoj, nur la unua kaj la kvara alternativo enirus la duan raŭndon, kaj la tria alternativo, kiu reprezentas la kompromisan kombinon, kiu estus elektita se estus du apartaj balotoj, ne enirus la duan raŭndon.

La kvara alternativo havas klare pli da voĉdonoj ol la unua. Do en la dua raŭndo, plej verŝajne ĝi venkus (krom se la plej multaj subtenantoj de la tria alternativo transirus al la unua, kio ne estas tre verŝajna). Se tamen la tria alternativo enirus la duan raŭndon anstataŭ la unua alternativo, ĝi certe venkus en la dua raŭndo, kaj ni havus almenaŭ unuecon en titoloj, anstataŭ neniun unuecon. Mi imagas, ke vi preferas unuecon en titoloj al neniu unueco. Pro ĉi tiuj taktikaj pripensoj, mi proponas al vi ŝanĝi vian voĉdonon al la tria alternativo, por ke ĝi povu eniri la duan raŭndon.

Mi mem jam pro taktikaj pripensoj ŝanĝis mian voĉdonon de la de mi preferata (Sed bedaŭrinde malplej popular) dua alternativo al la tria alternativo. Mi esperas ke vi serioze pripensos agi simile. Marcos 21:54, 29. Jun 2009 (UTC)

Hinda-Malaja ekozono[redakti fonton]

Kara PaulP : Mi proponas ŝanĝi la nomon de la Hinda-Malajzia ekozono. Temas pri regiono pli ampleksa ol la ŝtato Malajzio kaj la ekozono ankaŭ inkluzivas grandan parton de la Sundaj Insuloj. Vidu ekzemple :Malaja Insularo. Korajn salutojn. --Forstbirdo 12:38, 30. Jul 2009 (UTC)

Kara amiko, ni ankoraŭ ne havas plenvaloran eo-version de la Vikifontaro. Eble vi konsentos meti sian subskribon en la liston[1] de partoprenontoj de la projekto? Sen tio ĝi neniam estiĝos. Antaŭdankas! --RG72 04:30, 24. Dec 2009 (UTC)