Hindomalaja ekozono
La Hindomalaja ekozono aŭ Hindomalajo estas unu el la ok ekozonoj aŭ biogeografiaj regnoj kiuj kovras la tersupraĵon de la planedo. Ĝi etendiĝas sur plejparto de Suda kaj Sud-Orienta Azio kaj sur la sudaj partoj de Orienta Azio [1].
Enhavo |
[redakti] Priskribo
Antaŭe konata kiel Orienta Zono ĉe la biogeografoj, la Hindomalaja ekozono etendiĝas ekde Afganujo kaj Pakistano trans la Hinda subkontinento kaj Sud-Orienta Azio ĝis malaltaĵara suda Ĉinujo, kaj trans Indonezio ĝis Javo, Balio, kaj Borneo, oriente de kiu troviĝas la linio de Wallace, kiu disigas la Hindomalajan de la Aŭstralazia ekozono. La Hindomalaja ekozono ankaŭ inkluzivas la Filipinojn, la malaltaĵarojn de Tajvano, kaj la japana Rjukju-insularo.
Origine la plimulto de la Hindomalaja ekozono estis arbarizita, pleje de tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj, de tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj kiuj ofte dominas en multo de Hindujo kaj en grandaj partoj de Sud-Orienta Azio. La tropikaj humidaj arbaroj de la Hindomalaja ekozono estas regataj de arboj el la familio de dipterokarpacoj ( Dipterocarpaceae ).
[redakti] Ĉefaj ekologiaj partoj
La Monda Natur-Fonduso ( WWF ) disigas la Hindomalajan ekozonon en tri ekoprovincojn (aŭ biolandojn), kiujn ĝi difinas kiel "geografiajn grupojn de ekoregionoj povinte enteni diversajn tipojn da biotopoj, sed prezentante fortajn biogegrafiajn afinecojn, speciale je taksonomiaj niveloj pli altaj ol la specia nivelo (genro, familio)."
Tiu ĉi ekoprovinco kovras la plimulton de Barato, Pakistano, Bangladeŝo, Nepalo, Butano, kaj Sri-Lanko. La Hindukuŝa, Karakoruma, Himalaja, kaj Patkaja montaroj limigas la ekoprovincon je la nordokcidento, la nordo, kaj nordoriento; tiuj montaroj estis formataj pro la kolizio de la norden pelanta Hinda subkontinento kun Azio, ekante antaŭ 45 milionoj da jaroj. Hindukuŝo, Karakorumo kaj Himalajo estas gravaj limoj inter la subtropika kaj tropikaj flaŭro kaj faŭno de la Hinda subkontinento kaj la klimate mezvarma Palearkta ekozono.
La hindoĉina ekoprovinco ampleksas la plimulton de la kontinenta Sud-Orienta Azio, inkluzive Birmon, Tajujon, Laoson, Vjetnamujon, kaj Kamboĝon, kaj la subtropikajn arbarojn de suda Ĉinujo.
- Malaja ekoprovinco : tiu ĉi unuflanke konsistas el la Filipinaj humidaj arbaroj, aliflanke el Sunda Lando.
Malesia estas botanika provinco kiu troviĝas al ambaŭ flankoj de la limo inter la Hindomalaja kaj la Aŭstralaziaj ekozonoj. Ĝi inkluzivas la Malajan duoninsulon kaj la okcidentajn indoneziajn insulojn (konataj kiel Sunda Lando), Filipinojn, la orientajn indoneziajn insulojn, kaj Nov-Gvinejon. Kvankam Malesia el botanika vidpunkto estas sufiĉe homogena, la partoj okcidente kaj oriente de la linio de Wallace forte diferencas rilate al bestaj specioj. Sunda Lando samhavas sian faŭnon kun kontinenta Azio, dum la insuloj oriente de la linio de Wallace aŭ malhavas ter-mamulojn, aŭ hejmigas ter-faŭnon origina el Aŭstralio, kiu inkluzivas marsupiulojn kaj strutoformajn birdojn.
[redakti] Historio
La flaŭro de la Hindomalaja ekozono miksas elementojn el la malnovaj superkontinentoj de Laŭrazio kaj Gondvano. Unue gondvanaj elementoj venis el Hindujo, kiu apartiĝis ekde Gondvano proksimume antaŭ 90 Ma, portante norden ĝiajn flaŭron kaj faŭnon de gondvana origino. Tiuj ĉi inkluzivis fiŝojn de la familio de la Cichlidae kaj angiospermajn familiojn kiel la Crypteroniaceae kaj eble la Dipterocarpaceae. Hindujo koliziis kun Azio antaŭ 30-45 Ma , kaj interŝanĝis speciojn. Pli tarde, kiam Aŭstralio-Nov-Gvineo norden flosis , la kolizio de la aŭstralia kaj azia tektonaj platoj suprenpuŝis la insulojn de Wallacea, kiuj reciproke estis disigitaj per mallarĝaj markoloj, permesante botanikan interŝanĝon inter la Indomalaja kaj la Aŭstralazia ekozonoj. Azia pluvarbara flaŭro, inkluzive la Dipterocarpaceae, saltis de insulo al insulo tra Wallacea ĝis Nov-Gvineo, kaj pluraj gondvanaj plantfamilioj, inkluzive la genroj podokarpo (Podocarpus) kaj araŭkario (Araucaria), moviĝis okcidenten ekde Aŭstralio-Nov-Gvineo ĝis okcidenta Malajzio kaj Sud-Orienta Azio.
[redakti] Flaŭro kaj faŭno
Du ordoj de mamuloj, la dermopteroj (Dermoptera) kaj tupajuloj (Scandentia), estas endemiaj en la ekozono, same kiel la familioj Craseonycteridae, Diatomyidae, Platacanthomyidae, Tarsiidae kaj la gibonoj (Hylobatidae). Grandaj mamuloj kiuj karakterizas la ekozonon inkluzivas leopardon, tigron, bubalojn, azian elefanton, hindan rinoceron, javan rinoceron, malajan tapiron (Tapirus indicus), orangutanon kaj la gibonojn.
La Hindomalaja ekozono havas tri endemiajn familiojn de birdoj, la Irenidae (kloropseedojn kaj irenedojn), la megalaimedojn (Megalaimidae) kaj la rabdornitedojn (Rhabdornithidae). Ankaŭ distingigaj estas pterutjoj, fazanoj, pitedoj, timaliedoj, kaj dikeedoj.
[redakti] Hindomalajaj ekoregionoj
| Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | |
|---|---|
| IM0101 Andamaj pluvarbaroj | Barato |
| IM0102 Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj | Indonezio |
| IM0103 Borneaj montaraj pluvarbaroj | Indonezio |
| IM0104 Borneaj torfeaj marĉarbaroj | Indonezio |
| IM0105 Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo | Barato |
| IM0106 Kardamom-Montaraj pluvarbaroj | Kamboĝo, Tajujo, Vjetnamujo |
| IM0115 Himalajaj subtropikaj foliarbaroj | Barato, Butano, Nepalo, Pakistano |
| IM0120 Malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj | Bangladeŝo, Barato |
| IM0122 Luzonaj montaraj pluvarbaroj | Filipinoj |
| IM0123 Luzonaj pluvarbaroj | Filipinoj |
| IM0124 Malabar-marbordaj humidaj arbaroj | Barato |
| IM0126 Meghalajaj subtropikaj arbaroj | Barato |
| IM0127 Mentaŭajaj pluvarbaroj | Indonezio |
| IM0128 Mindanaaj montaraj pluvarbaroj | Filipinoj |
| IM0130 Mindoraj pluvarbaroj | Filipinoj |
| IM0137 Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj | Ĉinujo, Laoso, Birmo, Tajujo, Vjetnamujo |
| IM0142 Orisaj kvazaŭĉiamverdaj arbaroj | Barato |
| IM0143 Palavanaj pluvarbaroj | Filipinoj |
| IM0144 Duoninsul-malajziaj montaraj pluvarbaroj | Malajzio, Tajujo |
| IM0145 Duoninsul-malajziaj turfejaj marĉarbaroj | Malajzio, Tajujo |
| IM0146 Duoninsul-malajziaj pluvarbaroj | Malajzio, Tajujo |
| IM0147 Ruĝ-riveraj dolĉakvaj marĉarbaroj | Vjetnamujo |
| IM0150 Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj | Barato |
| IM0151 Sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj | Barato |
| IM0154 Srilankaj malaltaĵaraj pluvarbaroj | Srilanko |
| IM0155 Srilankaj montaraj pluvarbaroj | Srilanko |
| IM0157 Sumatraj dolĉakvaj marĉarbaroj | Indonezio |
| IM0158 Sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj | Indonezio |
| IM0159 Sumatraj montaraj pluvarbaroj | Indonezio |
| IM0160 Sumatraj torfejaj marĉarbaroj | Indonezio |
| IM0161 Arbaroj de Sunda Lando sur Kerangas | Indonezio |
| IM0172 Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Tajvano | Tajvano |
| Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | |
| IM0201 Centra-dekanaj sekaj deciduaj arbaroj | Barato |
| IM0202 Centra-hindoĉinaj sekaj arbaroj | Kamboĝo, Laoso, Tajujo, Vjetnamujo |
| IM0204 Orient-dekanaj ĉiamverdaj arbaroj | Barato |
| Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj | |
| IM0301 Himalajaj subtropikaj pinaroj | Barato, Butano, Nepalo |
| IM0302 Luzonaj tropikaj pinaroj | Filipinoj |
| IM0304 Sumatraj tropikaj pinaroj | Indonezio |
| Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | |
| IM0401 Orient-himalajaj foliarbaroj | Butano, Barato, Nepalo |
| IM0402 Okcident-himalajaj foliarbaroj | Barato, Nepalo, Pakistano |
| Mezvarmaj koniferarbaroj | |
| IM0501 Orient-himalajaj submontaraj koniferarbaroj | Barato, Butano, Nepalo |
| IM0502 Okcident-himalajaj submontaraj koniferarbaroj | Barato, Nepalo, Pakistano |
| Inunditaj herbejoj kaj savanoj | |
| IM0901 Salaj marĉoj de Rann-Kutch | Barato, Pakistano |
| Dezertoj kaj kserofitaroj | |
| IM1301 Dekkanaj dornaj kserofitaroj | Barato, Sri-Lanko |
| IM1302 : Dezerto Tar | Barato, Pakistano |
| IM1304 : Indus-vala dezerto | Pakistano |
| Mangrovoj | |
| IM1402 Hindoĉinaj mangrovoj | Kamboĝo, Malajzio, Tajujo, Vjetnamujo |
| IM1405 Sund-platformaj mangrovoj | Brunejo, Indonezio, Malajzio |
[redakti] Referencoj
- ↑ Da Lage, Antoine & Georges Métailié e.a. 2000 : Dictionnaire de biogéographie végétale, CNRS Éditions, Paris, 580 p., p. 288, ISBN 2-271-05816-3 france
Indo-malais (adj.) 1) Dans la nomenclature d’Alfred Russel Wallace, qualifie l'empire phytogéographique ou floristique correspondant aŭ péninsules indienne et indochinoise, et à l'ouest de l'archipel malais. 2) Se dit de la flore ou de faune ou plus particulièrement d’un taxon présent dans toute cette partie du globe ou qui en est originaire. 3) Dans une flore donnée, se dit de l’élément constitué par de tels taxons. 4) Se dit de l’aire de tels taxons.
[Hindomalaja ( adjektivo ) 1) Laŭ la terminologio de Alfred Russel Wallace, indikas la fitogeografian aŭ flaŭran regnon respondanta al duoninsuloj hinda kaj hindoĉina, kaj al okcidento de la malaja insularo ). 2) Diriĝas pri la flaŭro aŭ la faŭno aŭ speciale pri taksono ĉeestanta en tuta tiu parto de la mondo aŭ kiu estas origina de tie. 3) En difinita flaŭro, diriĝas pri la elemento konstituita de tiaj taksonoj. 4) Diriĝas pri la arealo de tiaj taksonoj.]
[redakti] Bibliografio
- MacKinnon, J., and MacKinnon, K. 1986 : Review of the protected areas system in the Indo- Malayan Realm, IUCN/UNEP publication, Gland, Switzerland and Cambridge, UK. angle
- MacKinnon, J. 1997 : Protected areas systems review of the Indo-Malayan realm. The Asian Bureau for Conservation (ABC) and The World Conservation Monitoring Center (WCMC)/ World Bank Publication, Canterbury, UK angle
- Wikramanayake, Eric; Eric Dinerstein; Colby J. Loucks; et al. 2002 : Terrestrial Ecoregions of the Indo-Pacific: a Conservation Assessment. Island Press, Washington, DC. angle
[redakti] Eksteraj ligiloj
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |