Vermonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vermonto sur la mapo de Usono

Vermonto (angle Vermont) estas unu el la 50 ŝtatoj de Usono, havante proksimume 630.000 homojn kaj 24.900 km² da areo. Ĝi estas ŝtato de Nov-Anglio en la nordoriento de la lando, inter Nov-Jorkio kaj Nov-Hampŝiro, kaj inter Masaĉuseco kaj la kanada provinco Kebekio. Ĝi estas la dua malplej multhoma usona ŝtato kaj aere la ses malplej granda ŝato.

Vermonto signifas "Verda Monto" (aŭ Vert Mont en la franca.) Ĝi havas tre belan pejzaĝon kun multaj montaroj kaj arbaroj. Turismo estas grava industrio de Vermonto.

La franca esploristo Samuel de Champlain vizitis Lago Champlain en la jaro 1609 kaj pretendis la landon por la reĝo de Francio. En 1690 nederlanda kaj brita grupo setlis en okcidenta-centra Vermonto. En ĉi tiu regiono okazis la milito inter la francoj kaj la britoj (1754-1763) kaj la milito inter la britoj kaj la usonanoj (1775-1777). Vermonto fariĝis la 14-a ŝtato de la usona unuiĝo je la 4-a de marto 1791. Du usonaj prezidentoj, Chester A. Arthur kaj Calvin Coolidge, naskiĝis en Vermonto.

La ĉefurbo de Vermonto estas Montpelier (8.000 loĝantoj). Aliaj urboj estas Bennington, Brattleboro, Burlington, Rutland, kaj Barre. La plejmulto da vermontanoj loĝas en la kamparo.

mapo kaj dividoj de Vermonto:

http://en.wikipedia.org/upload/6/6c/Vermont.png



Ŝablono:LigoElstara