Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2011/11

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Historia teritorio[redakti fonton]

Mi petas opiniojn pri alinomado el Sáros (reĝa departemento) al Šariš. La artikolo temas pri historia hungara teritorio, tial la titolo venis el la oficiala hungara. Estas fakto, ke Šariš neniam estis en (Ĉeĥo)Slovakio, sed estas Regiono Prešov kaj diversaj distriktoj, pri kiuj estas aliaj artikoloj. Artikolo Sáros (reĝa departemento) uzis estintecon (perfekton), tial tio temas pri iama reĝa departemento, kiu jam ne ekzistas. Tiam tiu teritorio neniam uzis slovakan nomon. Tio estas historia artikolo, kiel la ceteraj. Laŭ mi la titolo devas speguli la originan kaj oficialan nomon.

Alie oni legas: Sieĝo de Leningrado, spite tion, ke nun la oficiala loknomo estas Sanktpeterburgo;” Volgogrado Plej grava batalo de la Dua mondmilito okazis en Stalingrado, en kiu la sovetianoj venkis la atakantajn naziojn. La venko ĉe Stalingrado gravis tutmonde, pruvinte al popoloj, ke naziajn trupojn eblas venki.” kaj ne venko ĉe Volgogrado; „Mikaelo la 3-a estis imperiestro de Bizanco” kaj ne imperiestro de Istanbulo; Aŭŝvico- Auschwitz [AŬŜvic] kaj ne Oświęcim ktp. Ĉu sekvos alinomado "Sieĝo de Sanktpeterburgo", "Venko ĉe Volgogrado" "Imperiestro de Istanbulo" "Oŝviecimo"?--Crosstor 13:12, 30 Okt. 2011 (UTC)

Mi rigardis en alilingvajn vikipediojn; en la germana kaj angla oni uzas la aktualan nomon en:Šariš Šariš. Mi tial supozas, ke ankaŭ en la Esperanto-VP kiel titolon de la artikolo necesas uzi la hodiaŭan nomon (kiu ŝajne estas nur neoficiale uzata, sed ekzemple en la nomo de turisma regiono (de:ŠarišŠarišský región). Pri la iam reĝa departamento Sáros eble oni skribu en ĉapitro de la artikolo kun la titolo "Sáros (reĝa departemento dum la hungara tempo)" aŭ simile: "Kiam la regiono apartenis al Hungario, ĝia nomo estis Sáros." Ktp.
Rilate al historiaj eventoj oni laŭ mi uzu la nomon en la momento de la evento. Eble kun aldono de la aktuala nomo. Sed historiaj eventoj estas unu afero, regiono (sen iu evento) alia. --Lu 06:27, 3 Nov. 2011 (UTC)
Ĉiuj artikoloj pri eksaj departementoj de Hungara reĝlando estas alinomendaj al ĵupo. Ni uzas vortojn komarko, oblasto ka. Speciale por tiuj ĉi departementoj, kiuj propre ne estis departementoj, estas uzataj formoj ĵupo, kiun uzas ankaŭ plejparto de alilingvaj vikipediaj artikoloj. Petr Tomasovsky 06:40, 3 Nov. 2011 (UTC)
Fakte almenaŭ la Angla kaj Germana vikipedioj havas apartajn artikolojn pri la historia Hungara teritorio sub la nomo Sáros: en:Sáros Countykaj de:Komitat Sáros. Do, tiuj alilingvaj Vikipedioj ne donas argumenton por la nomŝanĝo farita de Zuazua = Petr Tomasovsky. Povas esti apartaj artikoloj pri Šariš kaj Sáros, kun adekvataj interligoj. Mi proponas renomi. --Surfo 10:08, 3 Nov. 2011 (UTC)
Mi scias pri apartaj artikoloj rilataj al tiuj regionoj. Ofte temas pri historia regiono kaj nuna turisma regiono, sed estas neakcepteble, ke oni skribu pri lokoj de unu lando kaj titolu ĝin per lingvo de alia lando. Ke mi estu konkreta, estas nekacepteble, ke oni skribu pri teritorio de Slovakio kaj oni uzu la hungarajn nomojn por ĝi. Legante artikolojn verkitaj de Crosstor pri slovakaj urboj kaj municipoj mi ofte ne scias, ĉu mi legas geografion de Hungario aŭ Slovakio, kvankam mi bone konas la teritorion de Slovakio. Se vi rigardos ekvivalentojn de slovakaj municipoj, ĉiuj lingvoj uzas la slovakajn nomojn, nur la hungara vikipedio uzas la hungarajn nomojn. Jes, hungaroj scias, pri kio temas, sed nehungaroj ne. Male, se vi rigardos la germanan vikipedion kaj ties artikoloj pri ĉeĥaj municipoj, oni uzas la ĉeĥajn nomojn samkiel la ceteraj vikipedioj, kvankam la ĉeĥa teritorio estis sub la germana gvidado dum la dua mondmilito kaj en antaŭa pasinteco. Same kiel al Slovakio rilatas artikoloj priskribantaj teritorion de Serbio. Kolego Crosstor verkas tiel, kvazaŭ Hungara reĝlando ne finiĝus kaj plu ekzistus. Petr Tomasovsky 10:34, 3 Nov. 2011 (UTC)
Certe al francoj ne plaĉus, se germanoj verkus paĝojn pri francaj municipoj uzante por ili la germanajn nomojn, en la titolo kaj en la tuta paĝo. Petr Tomasovsky 11:06, 3 Nov. 2011 (UTC)
  • Mi redaktis la artikolojn antaŭ 3 jaroj, kiel simpla redaktoro havanta pasvorton. Ili estis kontrolitaj kaj aprobitaj.
  • Tiu artikolo uzis estintecon (perfekton), tial tio temas pri iama reĝa departemento, kiu jam ne ekzistas. Tio estas historia artikolo, kiel la ceteraj. Se iu legas ĝin, la is-tempo montras la paseon (ankaŭ la datoj). La urbonomoj estis hungaraj, bluaj aldirektitaj al la slovakaj loknomoj. Dum dominado de hungaroj la oficialaj loknomoj estis hungaraj. Tio estas historio, kion oni ne povas forigi. Komparu: Sieĝo de Leningrado kaj ne Sieĝo de Sanktpeterburgo, episkopo de Bizanco kaj ne episkopo de Istanbulo, ĉe Hindio Bombay kaj ne Mumbajo, ĝis 1873 neniam Budapeŝto, sed ĉiam Buda, Aŭŝvico - Auschwitz [Aŭŝvic] kaj ne Oświęcim, venko ĉe Stalingrado kaj ne venko ĉe Volgogrado ktp ktp (tiam oficialaj).
  • La artikolo estis nuligita speciale, poste la sama enhavo aperis laŭ slovaka nomo. Kial ne okazis alinomo, tiam oni vidas, ke la titolo ŝanĝiĝis. Sekve ŝajnas, mia artikolo forviŝiĝis. Se okazas forviŝo, ili estas vandalaĵoj, reklamoj. Do, mi estas kvazaŭ vandalo aŭ reklamisto. Antaŭ oficiala forviŝo estas ebleco protesti. Tiel mi tute ne havis la ŝancon.
  • La nova redaktanto strebas pri vorto ĵupo. Mi filtris la nomon, ili estas legeblaj el plumo de P.T., sed vere mi kontrolis nur kelkajn. Pri ĵupo ne estas artikolo. Do, kial ne ĵupo Sáros estis la titolo, aŭ io simila?--Crosstor 11:53, 3 Nov. 2011 (UTC)
Kolego Crosstor skribas en sia artikolo pri Eperjes. Mi citas: La vilaĝonomo estas la sama, ol iama hungara urbo Eperjes. Fino de la citaĵo. Mi volus ĉi tie demandi lin, pri kiu hungara urbo Eperjes temas. Se temas pri slovaka urbo Prešov, kiun hungaroj nomas Eperjes, mi ne scias el la paĝo. Se malgraŭ tio temas pri Prešov, mi devas kolegon Crosstor ĉi tie atentigi, ke Hungara reĝlando jam ne plu ekzistas, ĝi finis sian ekzistadon en la jaro 1918. Petr Tomasovsky 12:28, 3 Nov. 2011 (UTC)
    • Pri la nunaj slovakaj teritorioj, administraj unuoj estas kompleta artikolaro (ekz. regiono Prešov), kie estas lokoj por la nuntempo, do mi ne anstataŭis ilin al hungaraĵoj. Foje okazis, ke tiama hungara urbo jam ne ekzistas, kaj ankaŭ inverse iama loĝloko jam estas slovaka urbo.
  • Proksimume estas 3000 slovakaj loknomoj (mi ne nombris). El ili mi faris supozeble 2900 (mi ne nombris). Al la restaĵoj 100 ? mi iom aldonis, foje nur la la hungaran nomon. Tamen restis 10 ? (mi ne nombris), kiun ne radaktis. Ilin mi lasis INTENCE monumento. Ja la diferenco estas tio, ke mi uzis la oficialan slovakan loknomon, poste ankaŭ la hungaran, foje la germanan, polan, rutenan loknomojn. Ĉe la deko ? menciiĝas nur la slovaka loknomo. Se iu estas pli scivolema, bonvolu kontroli Košice, kie antaŭ mia redaktado estis (antaŭ ĉ. 4 jaroj) nur la slovaka loknomo. Eble ankaŭ mi rajtas diri: leganta la artikolon mi tiel legas, ke tiu urbo ne estus dum 800 jaroj apartenaĵo de Hungara reĝlando. Se mi ne estus aldoninta la hungarajn loknomojn (laŭ regulo de VP), neniu scius la hungarajn nomojn. Tio estas la diferenco.
Pri la lasta demando: mi neniam uzis ruĝan ligilon en la teksto, nur bluan. Sekve oni klaku al la vorto, kaj informo estos havebla.--Crosstor 12:52, 3 Nov. 2011 (UTC)

Vi ne respondis mian demandon pri Eperjes, nome iama hungara urbo Eperjes. Pri kiu hungara urbo temas? Petr Tomasovsky 13:03, 3 Nov. 2011 (UTC)

Laŭ mia origina artikolo ne estis problemo, ĉar mi redaktis Eperjes (vilaĝo). La diferencon mi ne redaktis en aparta artikolo, ĉar laŭeble mi evitas la 2-frazajn artikolojn.--Crosstor 14:05, 3 Nov. 2011 (UTC)
Denove vi ne respondis mian demandon, pri kiu hungara urbo Eperjes temas. Petr Tomasovsky 14:07, 3 Nov. 2011 (UTC)
La demando de PT estas tute adekvata, ĉar en la nuna artikolo Eperjes la frazero "iama hungara urbo Eperjes" estas simple enigma. Almenaŭ oni aldonu (kiel mi supozas) "t.e. la nuna Prešov en Slovakio" aŭ ion similan, aŭ tute forigu la indikon, ĉar komence de la artikolo estas noto pri tiu fakto.
La nuna artikolo Šariš estas plena ĥaoso, mikspoto de historia teritorio-priskribo, kie eĉ ne evidentas de kiu epoko devenas la informoj (nur la loĝantaro estas indikita: 1910), kun nur la modernaj nomoj. Ne estas klare, ĉu tiu iama Sáros estas tute sama areo kiel la nuna Šariš, ne estas indikitaj tiamaj hungaraj nomoj de la urboj ktp. Entute la artikolo nun estas en stato malinda al Vikipedio. Nepre preferindas du artikoloj, unu kiu tute klare kaj nekonfuzeble parolas pri historio, alia pri la nuno, kun adekvataj interligoj. Eblas tion fari tute neŭtrale sen iaj ajn naciismaj tonoj. --Surfo 16:10, 3 Nov. 2011 (UTC)
  • Eperjes: Mi respondecas pri tio, kion mi faris. Mi redaktis Eperjes (vilaĝo), kion iu alinomis Eperjes. Tio faras la problemojn. La alia Eperjes ne estas mia artikolo, nur mi aldonis diversajn partojn, ĉar ĝi estis preskaŭ ĝermo. Pri formo Eperjes iama hungara urbo estas ies alia redaktado, tion mi ne faris.--Crosstor 06:17, 4 Nov. 2011 (UTC)
  • Šariš jam estas alinomo, eĉ mi ne trovas la originon, kion mi komence redaktis. Ankaŭ tie la alinomo faris la problemon. Estas iuj, kiuj redaktas novajn artikolojn kaj estas aliaj, kiuj alinomas kaj donas novajn formojn al la artikoloj. --Crosstor 06:17, 4 Nov. 2011 (UTC)
15:02, 6 Apr. 2008 kolego Crosstor kreis la paĝon pri Eperjes, kie estas la frazo La vilaĝonomo estas la sama, ol iama hungara urbo Eperjes. Mi trianfojon demandas lin, pri kiu hungara urbo Eperjes temas. Se ĝi estas hungara, mi supozas, ke ĝi troviĝas en teritorio de Hungario. Do kie? Petr Tomasovsky 06:38, 4 Nov. 2011 (UTC)
  • La vilaĝonomo estas la sama, ol iama hungara urbo Eperjes. Tio estas fakto, ĝi estas kontrolebla en tiama mapo, troviĝanta en hungara VP. Nun oni trovas ĝin, kiel slovaka Prešov.--Crosstor 07:04, 4 Nov. 2011 (UTC)
Tio estis fakto ekz. en la jaro 1900, en la jaro 2011 tio estas milde dirite hungarisma naciismo. Do kolego Crosstor verkas tiel, kvazaŭ ni skribus la jaron ekz. 1900. Petr Tomasovsky 07:22, 4 Nov. 2011 (UTC)
Bonvolu konscii, ke Slovakio ne estas kolonio de Hungario eĉ ne dependa teritorio de Hungario, kie la ofica lingvo nun estus la hungara.Petr Tomasovsky 07:34, 4 Nov. 2011 (UTC)
  • Mia frazo estas korekta. iama hungara urbo Eperjes signifas tion, ke fakte ĝis Traktato de Trianon la oficiala loknomo estis Eperjes. Same oni legas en VP, ke Sieĝo de Leningrado, (ĉiuj scias, ke nun jam ne estas tie socialismo); Plej grava batalo de la Dua mondmilito okazis en Stalingrado (ĉiuj scias, ke tie jam ne batalas nazianoj); Mikaelo la 3-a estis imperiestro de Bizanco; (ĉiuj scias, ke la episkopo ne respondecas pri Istanbulo); Aŭŝvico - Auschwitz (ĉiuj scias, ke tie jam ne estas sistemaj murdoj), estis ĉefurbo Bombay (ĉiuj scias, ke tio validis dum la kolonia erao) ktp. Bonvolu kompreni, ke estas diferenco estis ĉefurbo Bombay kaj estas ĉefurbo Bombay; ktp.--Crosstor08:09, 4 Nov. 2011 (UTC)
Kolego Crosstor ne volas kompreni, ke Prešov, inkluzive de la ceteraj geografiaĵoj troviĝantaj sur teritorio de Slovakio, ne estas hungaraj urboj, municipoj, vilaĝoj ktp. La mencio pri Bombay/Mumbajo ne estas trafa. Ne estas skribite, ke Mumbajo estis brita aŭ portugala urbo, kio ja estus sensencaĵo. Baratanoj certe protestus, ke ili ne estas portugaloj aŭ britoj. Petr Tomasovsky 11:35, 4 Nov. 2011 (UTC)
Jen la frazo, kiun ne mi redaktis kaj neniu protestis: La unuaj Esperantistoj estis Louis Peltier en Bombay en 1903, I. B. Banerjea en Calcutta kaj T. Adinarayana Chettiar en Salem en 1905 --Crosstor 06:28, 7 Nov. 2011 (UTC)

Germana vikipedio: Ŝanĝemulo ĝenegas en artikolo 'Esperanto'[redakti fonton]

Se vi komprenas la germanan, eble rigardu la lastatempajn ŝanĝojn flanke de 'Izad so' sur de:Esperanto kaj la diskuton. Kiel fini tiun ĝenon (kaj ŝpari sian tempon...)? Ĉu bari la artikolon, ĉu bari la uzanton? Laŭ mi indas koncentrite agi flanke de multaj personoj ene de mallonga tempo, do antaŭe prepari la agadon ekster la vikipedio. (Pro kio mi 'misskribis' la nomon de la uzanto...) --Lu 07:38, 1 Nov. 2011 (UTC)

Ziko estis tiom afabla plendi pri Izadso pro liaj atakoj kontraŭ mi. Izadso estis forbarita dum ses horoj. Restas por solvi la enhavaj demandoj.--Lu 06:59, 4 Nov. 2011 (UTC)
Eble ni povas helpi sed ĉu vi povas mallongiĝaj esperante la problemon? --pino 08:00, 6 Nov. 2011 (UTC)

Ŝablono:Informkesto Klasifiko Internacia de Malsanoj‎ kaj Ŝablono:Informkesto Malsano/dokumentado[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke iu aldonis la saman alilingvan ligilon kaj al {{Informkesto Klasifiko Internacia de Malsanoj‎}} kaj {{Informkesto Malsano/dokumentado‎}}. Temas pri la ligilo al la ukrajna ŝablono. Ĉar tio povas kaŭzi problemojn kun robotoj, unu aldono devos esti malfarata. Kiu el la du? Se ne eblos decido, mi malfaros eĉ ambaŭ por eviti problemojn. --Tlustulimu 19:53, 1 Nov. 2011 (UTC)

Kontroli[redakti fonton]

Bv. Ĉu iu povas kontroli la artikolon Cali-on aŭ doni al mi la rajton por fari tion? Dankon.--Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 18:24, 3 Nov. 2011 (UTC)

"La loknomo estas la sama, ol iama hungara urbo Eperjes". Tiu frazo kaj ankaŭ miaj ceteraj redaktoj estis forigitaj kaj ne estas plu redakti la paĝon. Mi petas helpon!--Crosstor 09:22, 4 Nov. 2011 (UTC)

Eble via frazo estus akceptebla, se vi pligrandigus la enhavon, eble jene: La loknomo Eperjes estis uzata en la Hungara reĝlando ankaŭ por alia loko, nun slovaka vilaĝo Prešov. Aliflanke, supre de la artikolo pri Eperjes aperas jam la informo parte en formo de Eperjes estas ankaŭ hungara nomo por Prešov, urbo en Slovakio. Ĉu tio ne sufiĉas? Narvalo 12:35, 4 Nov. 2011 (UTC)
Frazo de Narvalo estas erara, ja Prešov neniam estis vilaĝo. Mi pligrandigus mian frazon, se iu donus pli bonan.
Ĉu vi ne mem povas ŝanĝi la vorton "vilaĝo" al "urbo"? Kial iu alia devus doni la frazon? --Surfo 07:50, 5 Nov. 2011 (UTC)

Estas historia fakto, ke la urbo apartenis dum 700 jaroj al Hungara reĝlando. Kial oni neas tion? Mi uzis: iama hungara urbo, kio signifas, ke jam ne hungara. Se mi skribus iama urbo hungara, tiam estus vilaĝo aŭ io alia, sed hungara, sed mi ne tion skribis.

Tia formulo sonas tre naciismece (implicante pereble iam denove hungare ...... Nur por montri la absurdecon de tiu argumentado: Estas ja ankaŭ historia fakto, ke la svisa ĵurkomunumo en la 16-a jarcento konkeris Milanon kaj tial Milano apartenis ĝis la perdita Batalo de Marignano en la jaro 1515 al la Svisa Ĵurkomunumo. Tamen estus ja komplete absurda skribi pri Milano iama svisa urbo. Do mi petas: Ni estu mondcivitanoj, kaj en vikipedio (almenaŭ en la esperanta) ni ne komencu elfosi naciismajn frenezaĵojn, kiuj kaŭzis al la homaro nenion krom sufero kaj milito! Memkompreneble oni sub historio devas mencii, ke dum certa epoko tiu urbo apartenis al Hungario, sed estinteco estas estinteco. Ni priskribu en la geografio la nunan realon. Aŭ ĉu vi preferas, ke ni skribu pri preskaŭ ĉiu loko en Eŭropo iama romia ..., ĉar ja dum 1000 jaroj la tuto apartenis al la Romia Imperio ...'DidiWeidmann 20:14, 14 Nov. 2011 (UTC)

En la artikolo estis ankaŭ miaj aliaj redaktetoj, kiuj ankaŭ estis forigitaj. Ili estis korektaj, kial ili ne estis aprobitaj?--Crosstor 13:18, 4 Nov. 2011 (UTC)

Mi tute malaprobas tion, ke Petr Tomasovsky protektis la artikolon, pro kio nun neniu povas ĝin plu redakti. Lia stranga preteksto estis "aldono de hungarismoj". Kiel ĉeĥo, li estas partiano en ĉi tiu diskuto, kiu estas unuavice batalo de naciaj sentoj, kvankam ĝi povas ŝajni lingva. Vidu ĉi-teme ankaŭ diskutpaĝon mian sub la titolo "Loknomo". --Surfo 07:30, 7 Nov. 2011 (UTC)
Crosstor havis sufiĉe da tempo por forigi aŭ kompletigi la frazon. Li faris nenion. Poste mi forigis la frazon pri iama hungara urbo Eperjes, ĉar Crosstor ne sciis klarigi, pri kiu hungara urbo temas. Post 49 minutoj Crosstor realdonis la saman frazon. Dio mi reforigis ĝin kaj protektis la paĝon. Petr Tomasovsky 08:00, 7 Nov. 2011 (UTC)
Mi ne plu volas perdi la tempon pri tiu neutila diskuto. Same kiel verkas Crosstor pri slovaka geografio, ni povus skribi pri afrikaj iamaj koloniaj urboj, ke ili estis germanaj, francaj, portugalaj, hispanaj ... Ili estis nek germanaj nek francaj nek portugalaj nek hispanaj, ili estis de tiu lando, en kiu ili situis kaj ne estas grave, ĉu alia lando "administris" ilin. Petr Tomasovsky 08:08, 7 Nov. 2011 (UTC)
Se ni skribus tiel, povus okazi, ke iu skribus, ke Dakaro estis franca urbo kaj ĉina esperantisto serĉus ĝin sur mapo de Francio. Petr Tomasovsky|
La frazo de Crosstor estas redunda (ne donas novan informon), ĉar la informo aperas jam supre de la artikolo. Plue, laŭ mi, oni devas uzikiel por la citita frazo de C., anstataŭ ol.Narvalo 08:21, 7 Nov. 2011 (UTC)
Jes, tiel estis, la frazo estis lingva ne perfekta, kaj vi proponis bonan alternativon. La ripeteco de la frazo estas diskutebla. Tamen ne plu eblas ion ŝanĝi pro la grava misago de PT, kiun oni rajte supozas interesita partio kaj tial ne juĝorajta. --Surfo 08:53, 7 Nov. 2011 (UTC)

Novaj Referencoj[redakti fonton]

Saluton. En la angla versio de birdartikoloj mi trovis lastatempe pli kaj pli strangan liston de referencoj kion mi ne kapablas funkciigi en nia versio, aŭ nur mi metas demuntita kaj eron post ero penege kaj laborege. Temas pri {{reflist| refs = kiel vi povas vidi ekzemple en anglaj artikoloj pri en:Rüppell's Vultureen:Slender-billed Vulture. Kompreneble ili ankoraŭ ne ekzistas en Esperanto, kion mi volas fari, sed ĉu iu povas helpi por esperantigi tion? Mi konstatis ke foje kelkaj tiaj aferoj ne funkcias ĉe ni sed post iom da tempo jam jes, tio estas iu funkciigis ĝin. Dankon.--kani 10:53, 5 Nov. 2011 (UTC)

Nun videblas la fuŝa aspekto de la referencoj ĉe Rupelgipo.--kani 13:57, 5 Nov. 2011 (UTC)
Ekzistas {{referencoj}} kiel traduko de en:Template:Reflist. Ili ne estas verkitaj same. Mi aldonis parametron refs / referencoj kiu ne jam ekzistis kaj nun pli bone aspektas Rupelgipo--Arno Lagrange @ 14:27, 5 Nov. 2011 (UTC)
Dankon.--kani 15:04, 5 Nov. 2011 (UTC)

Ĝisdatigi la ŝablonon:Nombro da....[redakti fonton]

La datenoj de la Ŝabolono:{{Nombro da}} estas neĝisdatigata, bonvolu iu (roboto) povas ĝisdatigi ĝin? Dankon -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 20:03, 6 Nov. 2011 (UTC)

Kategorio kaj lingvaj ligiloj ne aperis[redakti fonton]

Mi faris novan artikolon Luterana katedralo (Sibiu), kie kutime mi redaktis ankaŭ kategoriojn kaj lingvajn ligilojn, tamen ili ne aperas en la legebla paĝo. Se mi iras al la redakta paĝo, ili estas troveblaj.--Crosstor 09:23, 7 Nov. 2011 (UTC)

Estis nur eta preteratento. Mankis unu streketo. Mi aldonis. --Surfo 12:47, 7 Nov. 2011 (UTC)

Malferma Tago de UEA (denove)[redakti fonton]

Vikimedio Nederlando

Saluton, je la Malferma Tago je la 26a de novembro do estos prelego de mi pri Vikimedio. Kaj la postan dimanĉon (27a de nov) Marek kaj mi gvidos seminarion pri Vikimedio kaj Libera Scio. Dimanĉe tio estos 11.30h-16.15h, kun lunĉopaŭzo je kostoj de Vikimedio Nederlando. Celgrupo estas ĉiuj parolantoj de Esperanto. Kiu alia esperantisto-vikimediisto venos? Eble vi volos transpreni pecon de la seminario? Ĝenerale, bv skribi se vi venos al sabato aŭ dimanĉo. Sincere --Ziko 21:41, 7 Nov. 2011 (UTC)

Alidirektiloj ĉe svisaj vilaĝetoj[redakti fonton]

Mi kontrolis ĉe la artikolo Flumenthal, ĉu tiuj kreitaj alidirektiloj ekzistas same en la germana artikolo, sed ŝajnas, ke en la germana vikipedio la artikolo havas nenian alidirektilon al la artikolo http://de.wikipedia.org/wiki/Spezial:Linkliste/Flumenthal. La demando estas, kial la germana vikipedio ne meritas la artikolon por alidirektado de ĉiuj apartaj konstruaĵoj? (En la germana artikolo do aperas same ili Zu Flumenthal gehören mehrere Einzelhöfe. Diese sind der Egghof auf 477 m ü. M., die Scharlenmatt auf 467 m ü. M., die Höchi auf 455 m ü. M., das Flos auf 430 m ü. M., die Waldau auf 422 m ü. M., und der Unter dem Bord auf 425 m ü. M..). Do temas pri solejoj, sole starantaj konstruaĵoj ene de la komunuma areo (teritorio). Mi petas, ke oni ne kreu pli germanajn artikolojn ol la germanoj, ne alidirektu el ĉiu aparte staranta biendomo. Precipe, se oni komparas ankaŭ enhavon de Flumenthal en la du lingvoj. Narvalo 22:34, 8 Nov. 2011 (UTC)

Simile okazas ĉe Günsberg. La germana artikolo ne havas iun ajn alidirektilon al la artikolo, precipe ne el turismaj gastejoj, bienoj ks.Narvalo 20:29, 10 Nov. 2011 (UTC)

Fakte mi forte malkonsentas kun via opinio: La fakto, ke tiuj alidirektiloj ne jam ekzistas en la germana vikipedio ne signifas, ke ili ne havas ekzistorajton. Temas pri setlejoj kaj vilaĝetoj malgrandaj interne de komunumoj, de kiuj ofte ekzistas pluraj samnomaj. Oni fakte kun sama prava ilin povas krei en la germana, iam eventuale eĉ verki artikolojn pri la koncernitaj vilaĝetoj kaj setlejoj. La problemo estas, ke ili tiom multnombras, ke supozeble daŭros ankoraŭ multajn jarojn, ĝis ili komplete ekzistos. Kelkajn mi intertempe ankaŭ jam kreiis en la germana, sed mi fokusas mian laboron tamen al la esperanta vikipedio, do ne estas mia ĉefas zorgo, ke en la germana vikipedio ili kompletas. Rilate la artikolojn pri komunumoj svisaj intertempe, kiel vi ja povas konstati, la esperanto-vikipedio estas multe pli ampleksa ol la artikoloj de la ceteraj lingvoj. Cetere mi volas vin ankaŭ atentigi, ke pli granda nombro de alidirektiloj altigas la profundecon de nia vikipedio! Do ja estas utila kreskigi forte ilian nombron (ĉiam nature sub la kondiĉo, ke ili estas korektaj kaj ne temas nur pri skriberaroj!). DidiWeidmann 20:56, 10 Nov. 2011 (UTC)
Mi cetere volas atentigi rilate al la diskuto pri relevanteco: En la germana lingvo ja foje regas cenzuro precipe de kontraŭuloj de Esperanto. Tamen fakte enciklopedio en vero signifas universaleco, do enhavo de la tuta scio de la homaro. Tio signifas, ke ankaŭ sensignifaĵoj povas esti menciitaj. La elektronika mondo ja disponigas al ni spacon senliman, kial do ion limigi. Oni nature povas disputi, ĉu eventuale aliaj artikoloj havu prioritaton antaŭ artikoloj pri svisa geografio. Bedaŭrinde mi ne povas verki tiujn aliajn tre deziratajn artikolojn, simple ĉar mi pri la temoj ne estas kompetenta, dum mi ja estas tre kompetenta pri svisa geografio. Tio estas la kialo, ke mi diligente verkadas pri tiu temo, kvankam la verkado pri aliaj temoj "objektive" certe estus pli urĝaj. Krome memkompreneble ni [ni = SES] ja utiligas la ekziston de la artikoloj pri Svislando en Svislando sukĉese en la varbado por Esperanto. Do la projekto svisa geografio en iu senco estas projekto de SES, antaŭvideble ankoraŭ dum proksimume du jaroj, ĝis la artikoloj pri svisaj komunumoj kaj la membroj de la Federacia Konsilio de Svislando kompletas. DidiWeidmann 21:29, 10 Nov. 2011 (UTC)

Traduko anglen de la artikolo "propedeŭtika valoro de Esperanto"[redakti fonton]

Mi proponas ke anglalingva denaskulo traduku tiun artikolon por la angla Vikipedio: Propedeŭtika valoro de Esperanto
La nuna artikolo en la angla estas tro eta kaj aldone ne disligita de la artikolo Esperanto. en:Esperanto#Language_acquisition
Post la traduko anglen, estus bonege aldoni la ligilon al la Esperanto angla artikolo.
Se la anglaparolanto scias la francan, eĉ pli bonus traduki ĝin el la pli detala franca artikolo:fr:Valeur_propédeutique_de_l'espéranto
Gravas ankaŭ pligrandigi la pripropedeŭtikan artikolon de la esperanta Vikipedio (danke al la franca artikolo)
Mi pensas ke temas pri grava artikolo, ĉar pro la hispana artikolo mi decidis lerni esperanton.
—La komenton aldonis, sen subskribo, 90.165.16.108 (diskuto • kontribuoj)

Bonaj sugestoj! Ne mendu de aliaj laboron, simple faru ĝin! (just do it) Tia estas la vikia vojo ! AL @ 21:58, 9 Nov. 2011 (UTC)
Vi ĉiam (jam baldaŭ dum jardeko) povas proponi traduklaboron, laboron por aliaj:), sed kiel traduku la hispano al la angla (kaj el franca), se li ne konas tiujn lingvojn profunde? Narvalo 07:48, 10 Nov. 2011 (UTC)
La hispano komencu per la traduko al la hispana ...DidiWeidmann 21:09, 10 Nov. 2011 (UTC)
Tio estas kvarobla kompare al la angla:)Narvalo 21:12, 10 Nov. 2011 (UTC)
Mi trovis la ĝustan anglan ligilon en:Propaedeutic value of Esperanto kaj ŝanĝis la ligilon al la angla artikolo de aliaj vikipedioj

konteksto/kunteksto[redakti fonton]

Ĉu oni jam diskutis pri tio? (Mi ne trovis serĉilon por la Diskutejo.) Multaj artikoloj enhavas "konteksto"-n, sed la Vikipedia artikolo nomiĝas "Kunteksto" por ĉiaj uzoj inkluzive en lingvistiko. Ĉu oni devus korekti "konteksto"-n al "kunteksto" kaj fari resendan ligilon de la unua al la dua?--Riŝo 08:46, 11 Nov. 2011 (UTC)Riŝo

"kontekst'o" estas erara. Ĉiuj aperoj de tiu vorto estas ŝanĝendaj al "kuntekst'o" --Arno Lagrange @ 09:17, 11 Nov. 2011 (UTC)
Ĉu Eblas ke iu roboto faras la korektadon? --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 21:05, 11 Nov. 2011 (UTC)

Mi kontrolis kelkajn brazilajn municipojn - verkita de Konrado - kaj laŭ mi ili estas eraraj en la sola frazo. Taksi povas signifi laŭ PIV: fari al si opinion ..., difini ... kvanton de ..., imposti, difini vendoprezon.... Do, laŭ mi la frazo ... de municipo de la brazila subŝtato Alagoaso, kiu taksis 19.377 enloĝantojn en 2010. estas malĝusta. Laŭ mi ĝuste (anstataŭ taksis) estis taksata je (...loĝantoj) aŭ simple havis (... loĝantojn).

Se pluaj kontribuantoj interkonsentas pri mia gramatika opinio, ni devas korekti la frazojn per roboto. Narvalo 18:41, 12 Nov. 2011 (UTC)

Vi pravas. Eblus diri ekz. "oni taksas, ke la urbo havas mil loĝantojn", kio signifus ke laŭ ies proksimuma kalkulo ĝi havas mil loĝantojn. – Mi rigardis unu artikolon, kies teksto estas "Iraquara estas municipo de la brazila subŝtato Bahio, kiu taksis 22.601 enloĝantojn en 2010." – Tio devus esti ekzemple "Iraquara estas municipo en la brazila subŝtato Bahio. Ĝi havis 22 601 loĝantojn en 2010." Do, "kiu" rilatas malĝuste, prefere estu neniu punkto en la nombro, kaj la prefikso en- estas superflua. --Surfo 11:04, 13 Nov. 2011 (UTC)

Ho, pardonu min, ĉar mi ne scias ke la diskuto estas por la brazilaj municipoj! Ho, mia gramatiko vere estas mala, mi ne scias kiel estas taksisestis taksata je... la simpla maniero havis mi kredas pliboniĝas. Sed, mi kredas ke, kiam ni uzas havi ne bezonas akuzi; kia estas korekta? Conrado 20:01, 13 Nov. 2011 (UTC) Kara Narvalo, bonvole faru la roboton, mi ne scias fari ĝin...pardonu pro la problemo, mi kredas ke pli ol 2000 artikoloj estas tiel, ĉar ekde januaro mi skribas de tiu maniero! Dankon! Conrado 22:45, 14 Nov. 2011 (UTC)

Problemo: Haŭsa lingvo artikolo ne aperas[redakti fonton]

Ĉi tiu paĝo ekzistas, sed mi ne povas trovi ĝin. Al la angla aŭ la franca vikipedio, videblas sur la redaktpaĝon Haŭsa lingvo, sed tute ne al la "Aliaj lingvoj" listo maldekstre de la artikolo-paĝoj HaoussaHausa. Ĝi ne estas la Unikodo-karaktero "LATIN SMALL LETTER U WITH BREVE", ĉar la artikolo Aŭtomobilo, ekzemple, aperas normale. —Objectivesea 09:43, 15 Nov. 2011 (UTC)

Mi ne komprenas vian problemon, ĉu vi povas pli klarigi? Ĉiuj tri artikoloj ekzistas, la angla Hausa language, la francaHaoussa kaj la esperanta Haŭsa lingvo. Ili videblas al mi kaj estas bone interligitaj. --Surfo 17:37, 15 Nov. 2011 (UTC)

informkesto urbo[redakti fonton]

Ŝablono:Geofra ne plu funkcias ekzemple Neuvic (Corrèze). Ĉu vi komprenas kial ? --pino 20:41, 19 Nov. 2011 (UTC)

La kaŭzo estas verŝane la anstaŭo de png per svg de la IPulo 58.106.17.238. Kun png ŝanjnas funkcii. --pino 07:47, 20 Nov. 2011 (UTC)

Pri la peto de donacoj de Wikipedia[redakti fonton]

Mi diskonigis en pluraj esperanto-forumoj la peton kiun faras Jimmy Wales en ĉiuj paĝoj de Vikipedio por kontribui al ĝi per mondonacoj. Mi sugestis ke esperantaj asocioj kaj unuopaj esperantistoj faru donacojn. Sed pluraj diris ke la peto de Jimmy Wales aperas anglalingve en plej multaj vikipediaj paĝoj, inklude de la esperantaj, kaj sugestas ke en tiuj esperantaj vikipediaj paĝoj la alvoko de Jimmy Wales aŭ tiu de Brandon Harris estu tradukitaj esperanten, por kontribui al la disvastigo de la kampanjo inter la esperantistaro. Dario Rodriguez

Mi volonte pagus 10€ tra mia konto ĉe UEA. Estas ĝia tasko organizi tiajn aferojn, se efektive tio helpus al la videbleco de Esperanto.--Remuŝ 16:03, 27 Nov. 2011 (UTC)

Kunlaboraĵo de la semajno[redakti fonton]

Mi invitas al la partopreno en la paĝo pri la Kunlaboraĵo de la semajno. Ne estas sane ke nur unu aŭ du homoj partoprenas en la proponado kaj voĉdonado de proponoj. Mi mem devas streĉi mian cerbon (kaj tio ja doloras!) por proponi ion kio interesas diversajn homojn, kaj en kiuj povus partopreni malsamaj kunlaborantoj. Kaj nun ni eĉ havas debateton pri la valoroj de iu artikolo, kio faras la aferon multe pli interesa! --Tonyo 23:44, 26 Nov. 2011 (UTC)

Ĉerpu de "Dezirataj artikoloj" kaj de "Maturigindaj ĝermoj"!--Crosstor 08:37, 27 Nov. 2011 (UTC)

Ĉu la ŝablona projekto jam "forpasis"?[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus legis iomete en la diskutopaĝo de la ŝablona projekto. Sed ial ne aperis iuj respondoj al multaj tieaj demandoj, precipe la plej novaj. Kial? Ĉu ni ne plu bezonas pliajn aŭ pli bonajn ŝablonojn? Amike --Tlustulimu 17:21, 28 Nov. 2011 (UTC)

Kara ni memkompreneble tre bezonas, sed ni malmultas (malpli ol 400 aktivaj kunlaborantoj post dedukto de robotoj ...), kaj en ĉiu angulo brulas..., rilate ŝablonojn ja nur tre malmultaj kompetentas de tiuj malmultaj, do evidente ofte necesas pacienco. Kaj en kazo de urĝa demando verŝajne plej bone, ke oni atentigu unu el la fakuloj rekte. Mi volonte helpus, sed precipe pri ŝablonoj mi ofte mem bezonas helpon. Tamen ni ne perdu la kuraĝon. Kaj samtempe ni devas kuraĝigi aliajn esperantistojn kunlabori. Amike DidiWeidmann 21:16, 28 Nov. 2011 (UTC)

Stranĝa saltego de la nombro da artikoloj[redakti fonton]

Saluton. La 30-a de novembro 2011 je tagmezo, la nombro da artikoloj estis ĉ 156 190 ; nun (je 22h 23) la nombro saltis al 156 453. Tamen ne granda nombro da novaj paĝoj estis alŝutita. El de kie venas tiuj kelkaj 260 novaj paĝoj. Ĉu estas nova tipo de cimo ?

--Jean-François Clet 22:29, 30 Nov. 2011 (UTC)