Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2015/11-12

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Uzanto forbarita en alilingva vikipedio[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus rimarkis per la paĝo meta:Special:CentralAuth/פארוק tute hazarde, ke פארוק (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) estas forbarita en la angla vikipedio. Kiel kialon oni menciis tie en:Wikipedia:No legal threats, kiu ne havas esperantan ekvivalento. Do, pri kio temas en la tiea regula paĝo? --Tlustulimu (diskuto) 16:20, 29 Sep. 2015 (UTC)

(+) @Salatonbv: Ankaŭ la japana vikipedio forbaris la uzanton. Jen la tiea uzantopaĝo ja:利用者:פארוק. Kiun kialon oni mencias tie?
Ankaŭ la nederlanda, norvega, rusa kaj ĉina vikipedioj jam forbaris lin. La tieaj kialoj estis:
  • en la norvega vikipedio: "User continued to add machine-translated text of unacceptable quality, after having been warned to stop the practice" (Do, "Uzanto daŭrigis la aldonon de maŝine tradukita teksto de neakceptebla kvalito, jam estinta admonata haltigi tiun praktikon." - Mi esperas, ke mi ne tro fuŝe tradukis la anglan tekston.)
  • en la rusa vikipedio: "заливка машинных переводов после многократных сообщений (в разных разделах)".
  • en la nederlanda vikipedio oni asertis ion pri gantopupo.
  • la kialon de la ĉina vikipedio mi ne povas legi. Ĉu eble iu alia?
Pro tia ofteco de forbaroj mi inklinas jam proponi, ke ni faru same ĉi tie. Kion pensas pri tio la aliaj uzantoj?
@RG72: Kion signifas la supra rusa frazo? --Tlustulimu (diskuto) 16:35, 29 Sep. 2015 (UTC)
La rusa frazo laŭvorte signifas: "publikigo de aŭtomataj tradukaĵoj malgraŭ pluraj avertoj".--RG72 (diskuto) 05:27, 30 Sep. 2015 (UTC)
(+) En 6 vikipedioj la uzanto estas forbarita, el kiuj li en 5 estis forbarita por ĉiam, sed en la ĉina nur ĝis 2016. --Tlustulimu (diskuto) 16:41, 29 Sep. 2015 (UTC)
Saluton, dankon por via atentigo, se ni vidas problemon ĉi tie, ni povos ankaŭ forbari lin, ni zorgu. --pino (diskuto) 20:50, 29 Sep. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: Saluton. Ŝajnas ke li ne parolas la japanan sed vandalis artikolojn per aŭtomata tradukilo. Dankon pro via atentigo.--Salatonbv (diskuto) 20:58, 29 Sep. 2015 (UTC)
Mi lastatempe korektetis kelkajn ties artikolojn ĉefe pri Monto de Olivarboj en Jerusalemo kaj vere ili estas ege fuŝaj. Mi ne scias ĉu iu povas konsili ke li lernu Esperanton. Strange ke iu volas kontribui al diverslingvaj vikipedioj eĉ fuŝe. Mi ne vidas tiom vandalismon kiom grandan fuŝon.--kani (diskuto) 21:53, 30 Sep. 2015 (UTC)
De lingva vidpunkto liaj artikoloj estas maltaŭgaj. Foje troviĝas homoj, kiel Kani, kiuj ilin korektas, sed tia eterna korektado lacigas komunumon. Ja se oni ne konas la aferon kaj originan tekston oni devas longe serĉi pri kio temas kaj laŭ tio korekti... Mi lin informos en lia diskuto; laŭ mi plej bonus, se li mem ĉesus aldonadi tiajn artikolojn. --KuboF (diskuto) 19:47, 2 Okt. 2015 (UTC)
Intertempe aldoniĝis pliaj forbaroj de la uzanto, nome en la portugala kaj slovaka vikipedioj.
  • Kion signifas "Comportamento abusivo: criação recorrente de traduções automáticas sem nexo"?
  • @KuboF: Kion signifas "Zneužívanie viacerých účtov: ignorácie upozorkomunikácie"?
Do, ni sufiĉe atentu la agadon de la uzanto. --Tlustulimu (diskuto) 18:46, 11 Okt. 2015 (UTC)
La slovaka signifas "Misuzado de pluraj kontoj: ignorado de averto()komunikado". --KuboF (diskuto) 21:50, 11 Okt. 2015 (UTC)
La portugala signifas "Troe malbona konduto. Ripetita kreado de aŭtomataj tradukoj sen ligiloj".--kani (diskuto) 16:50, 14 Okt. 2015 (UTC)

Mi tralegis la diskuton. Ni supozu bonajn intencojn; kiel diris iu verkisto, neniam klarigu per fiaj intencoj tion, kion eblas klarigi per stulteco. Estas bedaŭrinde ke la kolego naive opinias tekstaĉojn en malbona lingvaĵo plibonigi Vikipedion. Sed li ne estas vandalo; oni rigardu lian uzantopaĝon en la hebrelingva Vikipedio. Mi ankoraŭ ne perdis esperon konvinki lin pri lia malpraveco. Gamliel Fiŝkin 02:00, 21 Okt. 2015 (UTC)

Tamen, kiam finis lia unua forbaro li tuj ne dubis agi absolute same ĝis li estis denove forbarita. Li enmetis kelkajn artikolojn kun samaj difektoj kaj nun mi devis perdi ĉirkaŭ unu horon forbarante la alilingvajn ligilojn, alinomante la artikolojn kaj korektante la malĝustan uzadon de nia lingvo. Li vere ne helpas nin. Mi petas plilongigon de forbarado.--kani (diskuto) 22:40, 14 Nov. 2015 (UTC)

Novembraj konkursoj en Vikipedio - tradukado kaj Azio[redakti fonton]

Elstaraj kontribuantoj meritas elstaran trofeon

Dum Novembro 2015 okazas en la Esperanta Vikipedio 2 interesaj konkursoj:

  • Vikipedia traduka konkurso
    • Dank' al nova traduka helpilo EnhavTradukado estas tradukado de artikoloj signife pli facila ol iam ajn antaŭe. Aŭtomata prilaboro de bildoj, kategorioj kaj ligiloj; helpo de maŝina tradukado; proponoj de alilingvaj elstaraj artikoloj kaj aŭtomata konservado de traduko estas kelkaj de plej videblaj funkcioj de tiu helpilo. EnhavTradukado vin gvidas tra tuta traduka procezo kaj savas vin de tedaj taskoj. Por plej lertaj kontribuantoj estas preparitaj valoraj premioj, kiel 2 platkomputikoloj, pluraj libroj, muzikaj KDoj, T-ĉemizoj kaj dankletero. La konkurso estas sub aŭspicio de UEA!
  • Azia Monato
    • Azio prezentas grandan variecon - troviĝas tie kaj la plej alta kaj la plej malalta punkto sur Tero, plej antikvaj kaj plej modernaj civilizacioj. Krom helpi al tiu tre vasta temo; kontribuantoj kun almenaŭ 5 bonaj artikoloj ricevos desegnitan Vikipedian poŝtokarton.

La du konkursoj kunlaboras kaj vi povas partopreni ilin ambaŭ per la sama agado - sufiĉas per EnhavTradukado traduki artikolojn pri Azio kaj aliĝi al la konkursoj (traduka, Azia). Aŭ, laŭ via volo vi povas partopreni nur unu el ili. --KuboF (diskuto) 00:07, 4 Nov. 2015 (UTC)

Se mi bone komprenas oni povas aŭtomate traduki kaj poluri artikolojn, sed ĉu eblas ankaŭ kompletigi ilin, se io mankas, aŭ oni faru tion nur post publikigo?--Riŝo (diskuto) 17:27, 10 Nov. 2015 (UTC)
Ankaŭ mi havas la saman dubon, fakte post kiam mi jam korektis multajn artikolojn. Krome mi estis proponita kiel parto de ĵurio sed mi ne scias ĉu por tiu konkurso aŭ por alia; sed poste mi ricevis neniun instrukcion. Se ni korektas artikolojn, eble ni fuŝos la konkurson. Se ni ne aranĝas kaoson, kio okazos?.--kani (diskuto) 22:39, 15 Nov. 2015 (UTC)
Spertoj dum la tradukado el la franca al Esperanto: EnhavTradukado ŝajne ne kapablas trakti referencojn kaj notojn kaj mi faras tion nur post publikigo. Aliaj mankoj: dum la malfermo la klarigoj en la dekstra menuo tuj malaperas ĉe mi. Plue se oni volas aldoni rimarkojn pri la sistemo de EnhavTradukado, tio ŝajne eblas nur anglalingve.--Riŝo (diskuto) 08:46, 16 Nov. 2015 (UTC)
Ĉiukaze ekde la mezo de novembro pro la menciitaj tialoj mi ĉesis korekti novajn artikolojn. Ĝis tiam mi preskaŭ ĉiutage kontrolis la liston de novaj artikoloj kaj mi eniris en plej parto, ĉefe de nespertaj vikipediistoj; eĉ foje la plej sperta povas forgesi ekzemple aldoni alilingvajn ligilojn. Tion mi metis, korektetis lingve, aldonis internajn ligojn, foje eĉ prenis materialon por riĉigi koncernajn artikolojn ktp. Ekde tiam ĝis mi ne scias kiam, mi ne faros tion por ne intereniri en la konkursojn, sed mi ne scias ĉu tio indas aŭ ne. Eĉ mi ne scias ĉu respondeculoj pri tiuj konkurso legas ĉi tie aŭ ne.--kani (diskuto) 11:15, 23 Nov. 2015 (UTC)

Community Wishlist Survey[redakti fonton]

Community Tech Team via MediaWiki message delivery (diskuto) 21:57, 9 Nov. 2015 (UTC)

Wikimania 2016 scholarships ambassadors needed[redakti fonton]

Hello! Wikimania 2016 scholarships will soon be open; by the end of the week we'll form the committee and we need your help, see Scholarship committee for details.

If you want to carefully review nearly a thousand applications in January, you might be a perfect committee member. Otherwise, you can volunteer as "ambassador": you will observe all the committee activities, ensure that people from your language or project manage to apply for a scholarship, translate scholarship applications written in your language to English and so on. Ambassadors are allowed to ask for a scholarship, unlike committee members.

Wikimania 2016 scholarships subteam 10:47, 10 Nov. 2015 (UTC)

Harassment consultation[redakti fonton]

Please help translate to your language

The Community Advocacy team the Wikimedia Foundation has opened a consultation on the topic of harassment on Meta. The consultation period is intended to run for one month from today, November 16, and end on December 17. Please share your thoughts there on harassment-related issues facing our communities and potential solutions. (Note: this consultation is not intended to evaluate specific cases of harassment, but rather to discuss the problem of harassment itself.)

Regards, Community Advocacy, Wikimedia Foundation

This is a message regarding the proposed 2015 Free Bassel banner. Translations are available.

Hi everyone,

This is to inform all Wikimedia contributors that a straw poll seeking your involvement has just been started on Meta-Wiki.

As some of your might be aware, a small group of Wikimedia volunteers have proposed a banner campaign informing Wikipedia readers about the urgent situation of our fellow Wikipedian, open source software developer and Creative Commons activist, Bassel Khartabil. An exemplary banner and an explanatory page have now been prepared, and translated into about half a dozen languages by volunteer translators.

We are seeking your involvement to decide if the global Wikimedia community approves starting a banner campaign asking Wikipedia readers to call on the Syrian government to release Bassel from prison. We understand that a campaign like this would be unprecedented in Wikipedia's history, which is why we're seeking the widest possible consensus among the community.

Given Bassel's urgent situation and the resulting tight schedule, we ask everyone to get involved with the poll and the discussion to the widest possible extent, and to promote it among your communities as soon as possible.

(Apologies for writing in English; please kindly translate this message into your own language.)

Thank you for your participation!

Posted by the MediaWiki message delivery 21:47, 25 November 2015 (UTC) • TranslateGet help

Community Wishlist Survey[redakti fonton]

MediaWiki message delivery (diskuto) 14:38, 1 Dec. 2015 (UTC)

Mi kreis novan projekton pri Antarkto kaj invitas vin partopreni! --Ochilov (diskuto) 15:49, 1 Dec. 2015 (UTC)

Nova beta funkcio[redakti fonton]

En Esperanta Vikipedio ekzistas nova funkcio nun: Legu pli (Read more). Vi povas testi ĝin. Do, mia propono: Forigi uzadon ne la sekcioj "Vidu ankaŭ" en la artikoloj, ĉar ni havas apartan funkcion nun, kiu estas pli bona, kaj uzi novan funkcion. --Ochilov (diskuto) 09:06, 11 Dec. 2015 (UTC)

Por[redakti fonton]

Por Por: --Ochilov (diskuto) 09:06, 11 Dec. 2015 (UTC)

Kontraŭ[redakti fonton]

  • Kontraŭ Kontraŭ: se forigi ĉiujn sekciojn Vidu ankaŭ per roboto, el iuj artikoloj povas perdiĝi gravaj kaj valoraj informoj. Kaj se antaŭ forigo oni (ru:Википедия:Кто-то там :-)) esploros ĉiujn tiajn sekciojn perokule, tia laborego eĉ post jaro ne estos farita almenaŭ duone, sed forlogos multajn fortojn kaj tempon de redaktantoj. Kiel diras rusoj, la plej bona estas malamiko de la bona. Gamliel Fiŝkin 18:48, 12 Dec. 2015 (UTC)
  • Kontraŭ Kontraŭ:

Sindetena[redakti fonton]

Sindetena Sindetena:

Komentoj[redakti fonton]

Komento Komento: Tiuj "Related Articles" ne aperas sur mia Smartfono. Do, tio povas esti komplemento de "Vidu ankaŭ", sed ne povas hodiaŭ anstataŭi ĝin. --Dominik (diskuto) 10:57, 11 Dec. 2015 (UTC)
Certe. Do, mi jus informas pli la nova funkcio. --Ochilov (diskuto) 11:10, 11 Dec. 2015 (UTC)

Rezulto[redakti fonton]

Fluo (Flow) kiel Beta funckio[redakti fonton]

Saluton! Fluo (angle Flow) estas projekto de la kunlaboradteamo ĉe la Vikimedia Fondaĵo por konstrui modernan diskuton kaj kunlaboradsistemon en Vikimediaj projektoj. Fluo provizas funkciojn kiuj troviĝas sur plej modernaj retejoj, sed kiuj ne estas eblaj implementaron en vikiteksto. Ekzemple, Fluo aŭtomate subskribas afiŝojn, respondas fadenojn, kaj ebligas per-teman sciigojn. Legu pli...

Mia propono: Se ni havos konsensuson, ni povas havi Fluon kiel Beta-funkcio en nia Vikipedio. Vi povas ne uzi ĝin, se vi ne volas, sed aliaj uzantoj povas uzi, kiu pensas ke ĝi estas utila. --Ochilov (diskuto) 09:15, 11 Dec. 2015 (UTC)

Por[redakti fonton]

Por Por: --Ochilov (diskuto) 09:15, 11 Dec. 2015 (UTC)
Por Por: Ziko (diskuto) 13:49, 27 Dec. 2015 (UTC)

Kontraŭ[redakti fonton]

Kontraŭ Kontraŭ:

Sindetena[redakti fonton]

Sindetena Sindetena:

Rezulto[redakti fonton]

Diskuto[redakti fonton]

  • Mi proponas diskuti antaŭ balotoj. Flow funkcias en mia Vikipedio (pl.viki tie: pl:Pomoc:Pytania nowicjuszy (Helpo:Demandoj de novuloj) Mi pensas ke simile povus funkcji ĉi tie en unu loko (kie?) sed nun estas tro frue por ĝi funkcius en tuta Vikipedio kaj en Uzanto-Diskuto-j ĉar ne ĉiam ĝi bone funkcias (Flow bezonas pli rapidan komputilon). Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:35, 11 Dec. 2015 (UTC)
    • Marek Mazurkiewicz, vi nun povas uzi Fluon en Ĉhinlinva Vikipedio, Vikidatumoj kaj MediaViki - estas en beta-funkcioj kaj vi povas inkluzi ĝin al via diskutpaĝo. Mi proponas saman. Kaj, certe, ni povus uzi Fluon ĉi tie, en nia diskutejo, se aliaj volas. --Ochilov (diskuto) 10:53, 11 Dec. 2015 (UTC)
Komento Komento: Ĉu la vikiaj mesaĝoj por Fluo jam estas tradukitaj esperanten? Se ne, mi devus kontraŭi la aktivigon. Ĉar tago havas ja nur 24 horojn kaj mi ne nur aktivas ĉi tie, mi apenaŭ povus helpi ĉe la tradukado de la vikiaj mesaĝoj en la traduka vikio. Krome ja temas pri sufiĉe teknika aldonaĵo de la vikia interfaco, tiel ke mi eĉ havas dubojn, ĉu mia scipovo de la angla sufiĉus por traduka helpo. Ĉu jam en alia vikipedio aŭ vikio ekzistas helpopaĝo por traduki ĝin esperanten? Se ne, jen plia kontraŭo kontraŭ rapida aktivigo. --Tlustulimu (diskuto) 11:06, 11 Dec. 2015 (UTC)
@Tlustulimu:, certe, mi tute komprenas vin. Mi povas traduki helppaĝojn poste en MediaVikio, kopii al Esperanta Vikipedio kaj traduki interfacon en translatewiki.net. Nun mi petas fari Fluon nur en unu paĝo: Vikipedio:Diskutejo/Fluo, do ni povus testi. Kion vi pensas? --Ochilov (diskuto) 11:13, 11 Dec. 2015 (UTC)
Komento Komento: Mi faris la paĝon pri Fluo en Vikipedio:Fluo. --Ochilov (diskuto) 12:55, 12 Dec. 2015 (UTC)

Baloto por fari Fluon en testpaĝo[redakti fonton]

Ĉi tie estos baloto por testi Fluon en Vikipedio:Diskutejo/Fluo. --Ochilov (diskuto) 11:16, 11 Dec. 2015 (UTC)

Por Por: --Ochilov (diskuto) 11:16, 11 Dec. 2015 (UTC)
Por Por: Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:49, 11 Dec. 2015 (UTC)
  • Por Por: mi interesiĝis pri tiu Fluo ĝis kiam mi vidis ĝin en apenaŭ funkcianta testa paĝo en la ruslingva Vikipedio. Do, oni kreu ĉi tie testan paĝon, per kiu ĉiuj povu per propraj okuloj konvinkiĝi ke Fluo estas ludilo ne tre taŭga por Vukipedio. Gamliel Fiŝkin 18:59, 12 Dec. 2015 (UTC)

Questions and deployment[redakti fonton]

Hello Esperanto wiki!

I'm Trizek, community liaison at the Wikimedia Foundation. I mostly work with the Collaboration team, in charge of Flow (and Echo) ; I also work on the visual editor. I'll only post in English, but you can answer me in Esperanto if you want. and please do no hesitate to translate my messages!

Ochilov send us a message concerning Flow deployment on Esperanto wiki. I have two points to discuss with you before enable Flow on a test page.

First, as Tlustulimu noticed, there is an important lack of translations: Flow translation is only 3% complete in Esperanto and Echo extension is 67% complete (Echo is used to warn you about new messages). Do you prefer to start translations before the test or having a test page to facilitate translations? You should also translate Flow documentation, centralized on Mediawiki.org: this documentation is the reference for all specific Flow vocabulary (see the Nomenclature) which is used for interface translations.

Then, which page do you prefer for the experimentation? I've seen you prefer to have it on Vikipedio:Diskutejo/Fluo. My suggestion, based on what other communities experienced, is to have one to three pages for tests:

  • one for Flow tests (like a sandbox) - I recommend to link it to a page which introduces Flow to users (Vikipedio:Fluo), and should be like Vikipedio:Fluo/sandbox (please translate).
  • (optional) one page (on Flow) for feedback, but feedback can be centralized here (that is easier for Wikimedia Foundation staff to centralize :))
  • later, when Flow is fully translated, have an active page where you can test Flow for real (with real conversations). It can be a request page, a help desk (like French Wikipedia), a community page (Catalan Wikipedia experience Flow on their village Pump)...

Best, Trizek (WMF) (diskuto) 13:33, 17 Dec. 2015 (UTC)

Hi, Trizek (WMF),
  1. Translations will be done by me when we will have a test page (so others can join
  2. You can place sandbox at Vikipedio:Fluo/testo
  3. Feedbacks can be centralized here in English and Esperanto as well and can be translated to English by me
  4. About an active page where you can test Flow for real after translating we will decide later if we have he clear consensus on enabling Flow.
Thanks in advance! --Ochilov (diskuto) 14:30, 17 Dec. 2015 (UTC)
Thank you for your quick answer, Ochilov. The test page is active. Enjoy! Trizek (WMF) (diskuto) 14:31, 17 Dec. 2015 (UTC)
Thanks, Uzanto:Trizek (WMF)! By the way, is there any way to add X-sistemo for Flow in eowiki later? --Ochilov (diskuto) 15:26, 17 Dec. 2015 (UTC)
Concerning X-sistemo, you mean a way to input "ĉ" and have "ĉ" as a result? Trizek (WMF) (diskuto) 15:30, 17 Dec. 2015 (UTC)
Trizek (WMF), yes! --Ochilov (diskuto) 15:46, 17 Dec. 2015 (UTC)
I don't know Esperanto, so I have a question: X-sistemo is one of the ways to write Esperanto when you don't have diacritics on your keydoard. But there is also the H-sistemo. Why choosing one instead of an other? Is there a community decision or a consensus about using X or H? Thanks, Trizek (WMF) (diskuto) 14:32, 18 Dec. 2015 (UTC)
Hi again, Trizek (WMF). We never use ch and gh to write ĉ and ĝ. We use cx and gx. There are some basic rules in Esperanto and one of them that every letter is readed how it is written, so we can not use gh because it will be readed as g+h. We do not have xx in our alphabet, so we use it to mark diacritics. So, yes, X-sistemo is very popular and we use it when we do not have proper keyboard. It is already installed in Esperanto Wikimedia projects and in Esperanto Duolingo course :) --Ochilov (diskuto) 14:46, 18 Dec. 2015 (UTC)
Thanks! :)
I've tried it quickly, but it appears that the visual editor does not support X-sistemo either (but ContentTranslation does). Can you confirm it? Do you have specific scripts to convert texts from X-sistemo to diacritics?
Based on your answers, I'll create a task for developers. Trizek (WMF) (diskuto) 15:02, 18 Dec. 2015 (UTC)
@Trizek (WMF):, I just tried to do that on Content translator, it does not work there as well... --Ochilov (diskuto) 15:46, 18 Dec. 2015 (UTC)
Oh? Per this ticket it should have been active. On Content translation or Flow, have you done the following: in wikitext mode (on Flow only, click on [[]]) select Input method from "Esperanto" to "Esperanto x sistemo"? Have you tried on visual editor too? Can anyone else try it too? Trizek (WMF) (diskuto) 16:42, 18 Dec. 2015 (UTC)
Trizek (WMF), it works now, thanks a lot! --Ochilov (diskuto) 16:59, 18 Dec. 2015 (UTC)
Great! I'm asking if there is an input method for visual mode. Keep in touch! Trizek (WMF) (diskuto) 17:03, 18 Dec. 2015 (UTC)

Nova kunlaborprojekto kun pawiki[redakti fonton]

Saluton kaj feliĉan Zamenhofan tagon! Mi, enkadre de ELiSo, kun Satdeep Gill startis novan kunlaborprojekton. Partoprenu, skribu artikolojn proponitaj de pawiki kaj proponi viajn artikolojn, kiu estas grava por Esperantujo! :-) --Ochilov (diskuto) 10:44, 15 Dec. 2015 (UTC)

This is a message from the Wikimedia Foundation. Translations are available.

As many of you know, January 15 is Wikipedia’s 15th Birthday!

People around the world are getting involved in the celebration and have started adding their events on Meta Page. While we are celebrating Wikipedia's birthday, we hope that all projects and affiliates will be able to utilize this celebration to raise awareness of our community's efforts.

Haven’t started planning? Don’t worry, there’s lots of ways to get involved. Here are some ideas:

Everything is linked on the Wikipedia 15 Meta page. You’ll find a set of ten data visualization works that you can show at your events, and a list of all the Wikipedia 15 logos that community members have already designed.

If you have any questions, please contact Zachary McCune or Joe Sutherland.

Thanks and Happy nearly Wikipedia 15!
-The Wikimedia Foundation Communications team

Posted by the MediaWiki message delivery, 20:58, 18 Dec. 2015 (UTC) • Please help translate to your languageHelpo

VisualEditor News #6—2015[redakti fonton]

Elitre (WMF), 00:06, 25 Dec. 2015 (UTC)

Lingvejo[redakti fonton]

Saluton. Tiu artikolo havas malmultan enhavon kaj oni proponis iam kunigon al Monaĥo. Sed la problemo estas ke la ĝenerala artikolo en aliaj lingvoj ligiĝas al Ordena fratino, kiu titoliĝas strange diference al aliaj lingvoj en kiuj ĝi nomiĝas simple monaĥino. Laŭ mi, la solvo estas alinomigi Ordena fratino al Monaĥino, post elpreno de la malmulta materialo de la nuna Monaĥino. Kaj ĉiukaze lasi Ordena fratino kiel alidirektilo al Monaĥino. Poste forigi ambaŭ kunigproponojn el Monaĥo kaj el Monaĥino kiuj respondas al tute enhavdiferencaj artikoloj. Mi nek scias fari tion nek scias ĉu mi rajtas.--kani (diskuto) 09:31, 12 Okt. 2015 (UTC)

Pli ol du monatojn poste neniu respondis, do mi agis kiel proponite. Restas la artikolo Monaĥino ligita al plej lingvoj kaj Ordena fratino kiel alidirektilo. Eblas plibonigo de la teksto de la artikolo, sed perdiĝis nenioma materialo.--kani (diskuto) 21:12, 22 Dec. 2015 (UTC)

Adverba formo de "antikva greka"[redakti fonton]

Saluton. Ĝis nun la ŝablono {{Lang-grc}} redonas la sufiĉe strangan adverbon "antikv-greke" antaŭ sekva teksto. Sed tio ne nur sonas strange, sed estas lingve iel kripla. Ĉu ekzistas alternativa, sed samtempe unuvorta formo? Se jes, mi ŝatus meti ĝin ne nur en la menciitan ŝablonon, sed ankaŭ en {{Grc}}. Ĝis nun ĝi redonas eĉ pli longan tekston, nome "en la antikva greka". Sed tio ĝenas la unuecon kun la aliaj lingvaj ŝablonoj. --Tlustulimu (diskuto) 21:07, 9 Nov. 2015 (UTC)

Solvo povus esti: antikve-greke, kiel ekzemple en Geomorfologio.--Riŝo (diskuto) 13:14, 10 Nov. 2015 (UTC)
@Riŝo: Dankon pro via propono. Sed la ideon pri adverba unua parto mi eĉ mem jam havis. Tamen mi ankoraŭ atendos pliajn tagojn. Se dum la sekvaj tagoj ne aperos pli bona propono, mi uzos la formon laŭ via propono, ĉar ĝi ŝajnas al mi pli bona ol la ĝisnuna. --Tlustulimu (diskuto) 13:23, 10 Nov. 2015 (UTC)
Alia formo estus grek-antikve.--Riŝo (diskuto) 22:56, 12 Nov. 2015 (UTC)
@Riŝo: Ĉar neniu plia uzanto esprimis sian opinion ĉi tie, mi ĵus ŝanĝis la ŝablonon {{Lang-grc}} tiel, ke ĝi ekde nun uzas la Lua-modulon {{Lingvonomo}} kaj redonas "antivke-greke". La saman vorton nun ankaŭ redonas {{Grc}}. --Tlustulimu (diskuto) 19:53, 17 Nov. 2015 (UTC)

Kial ne antikvagreke? Mi havas ankaŭ alian ideon: pragreka kaj pragreke. Gamliel Fiŝkin 16:23, 5 Dec. 2015 (UTC)

Efektive, antikvagreke ŝajnas al mi pli bona; temas pri adverbigo de la adjektivoj antikva greka (Antikva greka lingvo) por distingi ĝin de la Novgreka lingvo. Pragreka lingvo tamen estas la formoj de ĉi tiu lingvo aŭ dialektoj antaŭ la ekzisto de la greka alfabeto.--Riŝo (diskuto) 08:22, 8 Dec. 2015 (UTC)
Antikvagreke estas la plej bona el la ĝisnunaj proponoj. Sed mi ne komprenas, kia stranga formalismo postulas unuvortecon. --Surfo 10:19, 8 Dec. 2015 (UTC)

vorto por "anabranch"[redakti fonton]

"Anabranch" estas angla vorto por elfluanto kaj alfluanto de rivero. Kiun vorton vu preferas en la Esperanto? La franca uzas la similan "anabranche", iuj slavaj lingvoj uzas vorton rilaton al "alfluanto", la nederlanda vorton por "riverbrako" kaj la pola ankaŭ ion kun "brako". 132.229.168.159 11:51, 11 Nov. 2015 (UTC)

Ĉu "riverbranĉo", en Bildvortaro: "morta riverbranĉo"?--Riŝo (diskuto) 07:40, 12 Nov. 2015 (UTC)
"Riverbranĉo" verŝajne estas plej bona, alie eble "riverbrako". Sed "anabranch" malofte estas senviva aŭ alisence morta, ĝi nur estas riverparto kiu forlasas kaj poste alfluas la saman riveron (malgraŭ la diro de Heraklito). 132.229.168.159 11:58, 12 Nov. 2015 (UTC)

Atencoj aŭ atakoj?[redakti fonton]

Mi komencis labori pri la artikolo Atencoj de novembro 2015 en Parizo. Laŭ PIV, "atenco" signifas: "1. Provi mortigi iun, kiun oni devus respekti. 2. Provi detrui aŭ difekti ion, garantiitan de la leĝoj." Do mi ne certas, ke tio estas ĝusta vorto. Laŭ mi "atako" estas pli simpla kaj komprenebla kaj ĝi estas uzata interalie en {{Informkesto terorisma atako}}. Kion opinias aliaj? Mutichou (diskuto) 10:32, 20 Nov. 2015 (UTC)

Vidu: Atencoj de la 11-a de septembro 2001. Ekzistas pli detalaj (ĝisdataj) difinoj pri "atenco" ol tiu de PIV (interalie en la germana Vikipedio).--Riŝo (diskuto) 14:53, 21 Nov. 2015 (UTC)
@Riŝo: en la germana Vikipedio ekzistas difino de esperantlingva vorto? Mi ne scias ĉu plej bona estas atenc- aŭ atak- Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:05, 21 Nov. 2015 (UTC)
Kompreneble ne temas pri difino de esperanta vorto, sed pri la nocio atenco kaj ĝia kunteksto politika, terorista, atencoj ideologie aŭ religie motivitaj ktp.--Riŝo (diskuto) 22:58, 21 Nov. 2015 (UTC)

Dinky Toys - titolo de artikolo[redakti fonton]

Saluton al ĉiuj! Pro tio ke "Dinky Toys" estas varmarko, estus preferinde, ke ĝi fariĝu la titolo de koncerna artikolo, kaj "Ludiloj Dinky" estu alidirektilo. Tion subtenas ĉiuj alilingvaj vikipedioj. --Dominik (diskuto) 01:10, 1 Dec. 2015 (UTC)

Mi estas por la titolo "Dinky Toys". Kun kelkaj aliaj subtenoj mi faros la malan alidirektilon.--Salatonbv (diskuto) 04:46, 1 Dec. 2015 (UTC)

::Por mi ankaŭ "Dinky Toys" estas pli taŭga. --pino (diskuto) 15:02, 1 Dec. 2015 (UTC)

Se tio estas oficiale registrita varmarko, mi subtenas la proponon (des pli ke, kiel mi vidas per intervikioj, ĉiuj ceteraj lingvaj versioj de la artikolo estas titolilaj Dinky Toys). Gamliel Fiŝkin 16:32, 5 Dec. 2015 (UTC)
Ĉu iu certe scias ke la varmarko estas registrita precize kiel Dinky Toys kaj ne kiel Dinky, Dinky Co. aŭ io tia? Ĉu iu kontrolis la oficejon de la komercaj registroj? Ĉar oni bone scias ke Toys signifas en la angla ludiloj, kie estas la problemo? Mi jam faris, kaj kutime klopodas fari, en tiaj kazoj, ambaŭ vojojn? Tamen foje oni preferas zorgi pri negravaj detaloj anstataŭ pri gravaj aferoj. Tiu artikolo kompreneble estas unu el multaj artikoloj kiuj plenigas havendan artikolon Ludilo, kiu estas proponita por Elstara, kaj iu ajn el la ĉi tie komentintoj nek voĉdonis nek komentis tie.--kani (diskuto) 19:03, 5 Dec. 2015 (UTC)
Konsentite; --pino (diskuto) 20:29, 5 Dec. 2015 (UTC)

Metroo de Kazano[redakti fonton]

Saluton! Mi planas verki artikolojn pri "Metroo de Kazano" - ĉu laŭ via sperto estas pli bone konservi la oficialan latinliteran transskribon por stacioj, aŭ esperantigi iliajn nomojn, same kiel estis farite por la Metroo de Moskvo?

  1. Авиастроительная / Авиатөзелеш / Aviastroitelnaya
  2. Северный вокзал / Төньяк вокзалы / Severny Vokzal
  3. Яшьлек (Юность) / Яшьлек / Yashlek
  4. Козья слобода / Кәҗә бистәсе / Kozya Sloboda
  5. Кремлёвская / Кремль / Kremlyovskaya
  6. Площадь Габдуллы Тукая / Габдулла Тукай Мәйданы / Ploshchad Tukaya
  7. Суконная слобода / Сукно бистәсе / Sukonnaya Sloboda
  8. Аметьево / Әмәт / Ametyevo
  9. Горки / Горки / Gorki
  10. Проспект Победы / Җиңү проспекты / Prospekt Pobedy
  11. Дубравная / Имәнлек / Dubravnaya

Kion vi opinias? --Dominik (diskuto) 10:42, 21 Dec. 2015 (UTC)

Kion signifas "oficialan latinliteran transskribon"? Ĉu ne estas vero ke transskribo estas ĉiam al la lingvo? Ekzemple alia estas transskribo el rusa lingvo al angla lingvo ol transkribo el rusa lingvo al pola lingvo. Oni povas esti ankaŭ d:Q743569. Mi proponas: ne esperantigu mem. Ĉu ekzistas esperantlingvaj tekstoj pri metroo de Kazano? Se ne ekzistas, mi proponas uzu orgninalan nomon ekzemple: Авиастроительная—La komenton aldonis, sen subskribo, Marek Mazurkiewicz (diskuto • kontribuoj)

@Marek Mazurkiewicz: Ne, oni ne uzas ne-latinan alfabeton kiel titolon en E-vikipedio.--Salatonbv (diskuto) 01:13, 22 Dec. 2015 (UTC)
@Salatonbv: Mi pensas pri Vikipedio:Ne faru originalan esploradon. Mi komprenas ke ne estas bone uzi ne-latinan alfabeton kiel titolon en E-vikipedio sed kion Vi proponas fari se ne egzistas esperanta nomo pri temo? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 01:22, 22 Dec. 2015 (UTC)
Miaopinie, oni uzu oficialan latinan transskribon, kiu kun ne-latina skribado estas vere uzata en lokaj stacidomoj. Oficiala transskribo estas literumo uzata en stacioj, mapoj, hejmpaĝoj ktp. Do, se oni uzos tion (ekz "Ploshchad Tukaya") en retpoŝto kun Rusia amikino, li povos renkonti ŝin: sed se ne oficialan literumon (ekz. "Ploŝĉad Tukaja"), ili ne povos kuniĝi. Tamen, lastatempe mi ne emus forte diri tion, ĉar kelkaj kontribuantoj de japanaj stacioj finis veni al la vikipedio, post kiam ili trovis ke ili ne povis origine inventi transskribon per esperanta alfabeto...--Salatonbv (diskuto) 01:54, 22 Dec. 2015 (UTC)
@Marek Mazurkiewicz: @Salatonbv: Multan dankon pro la rapidaj respondoj! Oficialaj nomoj de stacioj de Metroo de Kazano troviĝas sur jena mapo: Mirmetro - mi staras antaŭ jena alternativo: ĉu uzi oficialajn nomojn laŭ menciita mapo, aŭ uzi rusan-->esperantan transskribon. Ĉiuokaze, mi pensas ke mi povas malkontentigi homojn en ambaŭ kazoj. --Dominik (diskuto) 03:09, 22 Dec. 2015 (UTC)
La aperintaj titoloj estas nomoj por la angle parolantaj turistoj, konvene al la angla elparolo. Ni en nia vikipedio havas ellaboritan proponon por trannsskribo de rusaj nomoj, kiu tute ne enhavas ipsilonon, kiu por la angloj estas kompreneble elparolebla per "j", sed por parolantoj de aliaj lingvoj? Mi proponas alidirekton el la angla transskribo al la esperanta (ekz. Aviastroitelnaja). Esperantigo de vortoj el rusa kaj ukraina fontoj.Narvalo (diskuto) 07:22, 22 Dec. 2015 (UTC)
Dankon @Narvalo: post pripenso, mi pensas ke tio estas saĝa solvo, des pli ke la oficiala traduko de "Площадь Тукая" estas "Tukai square" kio vere aspektus strange por ne anglalingvanoj. Do mi faros kiel por Metroo de Moskvo, kie nomoj de stacioj estis esperantigitaj (tie "Площадь" fariĝis "Ploŝĉadj"). Dankon al ĉiuj respondintoj, sed finfine mi devas alpreni decidon. --Dominik (diskuto) 09:00, 22 Dec. 2015 (UTC)
@Narvalo: Litero "Y" ne estas diablo. Oni povas uzi tion en Esperanto kiam temas pri alilanda propra nomo. Titoloj de la kanto Yesterday ne estu "Jesterdaj", la persono Andrzej Pettyn nek "Andrzej Pettjn". Ankaŭ en Esperantigo de vortoj el rusa kaj ukraina fontoj oni diras "Ne povas krei unuecan transliteruman sistemon, ĉar rusaj literoj, ofte samkiel aliaj, ne nepre respondas al la fonemoj de Esperantaj literoj".--Salatonbv (diskuto) 22:11, 22 Dec. 2015 (UTC)
  • Do ne estas vero se Aviastroitelnaya estas >oficiala latinlitera transskribo< sed vero estas ke Aviastroitelnaya estas >oficiala latinlitera transskribo al angla< Mi daŭre pensas ke ni (vikipedistoj) ne povas krei novajn nomojn (ni devas priskribi nur tio kio ekzistas en literaturo) do ni ne povas uzi reguloj kiuj estas skribita en Esperantigo de vortoj el rusa kaj ukraina fontoj ĉar tio estus originala esplorado. Ĉu vere ne ekzistas esperantlingva literaturo pri metroo de Kazano? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:15, 22 Dec. 2015 (UTC)
La reguloj de Esperantigo de vortoj el rusa kaj ukraina fontoj estas originala esplorado sed la plena esperantigo (kun -o) estas kun fontoj (vortaroj). Laŭ me nenie estas oficiala Esperanta transskribado el iu ajn lingvo. Nur estas oficiala "latinigo" (kiu foje estas simila al la angla literumo) en kelkaj ne-latinaj skribsistemoj. Kiam oni ne povas trovi "oficialan" latin-literumon, oni povas uzi la plej "komunan", kiu eble estas klarigita en la angla. Ĉi tio estas por vojaĝantoj kun la gugla mapo.--Salatonbv (diskuto) 22:37, 22 Dec. 2015 (UTC)
Pardonu ke mi ne klare skribis. Mi ne volis skribi ke artikolo Esperantigo de vortoj el rusa kaj ukraina fontoj estas originala esplorado sed ke uzado de reguloj kiuj estas skribita en artikolo estas orgninala esplorado. Salatonbv ĉu mi bone komprenas ke vi diris ke oni povas ekzisti universala latinigo? Mi pensas ke oni ne povas. Aŭ eble Vi pensas pri Internacia Fonetika Alfabeto? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:33, 22 Dec. 2015 (UTC)
La vorto "oficiala" kiun mi uzis estas la uzado de Bertilo:
"Se la origina nomformo estas skribata per alia alfabeto ol la Latina, oni normale devas transskribi la nomon per Latinaj literoj. Tiam oni povas uzi oficialan (aŭ ofte uzatan) manieron transskribi el la koncerna lingvo, aŭ oni povas transskribi laŭ la Esperanta alfabeto. Oni elektu transskribon taŭgan laŭ la cirkonstancoj. Se la eblo elparoli estas tre grava, skribo laŭ la Esperanta alfabeto (aŭ eĉ plena Esperantigo) povas esti preferinda. Se rekono de la skriba formo estas grava, verŝajne ia transskribo laŭ oficiala sistemo estas pli bona." (PMEG)
"Oficiala" latinigo estas ekzemple Pinjino, Hepburn-sistemo, Reviziita transskribo de la korea lingvo, kiuj kutime estas uzataj en multaj latin-literaj vikipedioj. Kiel la kreinto de nia vikipedio diris, "En la esperanta Vikipedio, oni preferas uzi la NLPP-sistemon", do prefere oni ne transskribas laŭ la Esperanta alfabeto en la enciklopedio. IFA ankaŭ ne estas uzata por artikola titolo.--Salatonbv (diskuto) 01:11, 23 Dec. 2015 (UTC)
Komento Komento: La Greka Vikipedio skribas titolojn originale: latine kaj kirille. --Ochilov (diskuto) 08:02, 31 Dec. 2015 (UTC)

"Administraj entoj"[redakti fonton]

Bonvolu atenti la noton Diskuto:Administra teritoria unuo#Atenton. ThomasPusch (diskuto) 12:04, 22 Dec. 2015 (UTC)

Teknikejo[redakti fonton]

Serĉilo en Esperanto[redakti fonton]

Kiu donus konsilon al mi, kion fari pri serĉilo en Eo Vp? La similaj serĉiloj perfekte funkcias ĉe mi, ekzemple en WP, hu Wp... Do, se mi skribas kelkajn literojn, jam tiam aperas pli malsupre la koncernaj titoloj grase aŭ negrase. En Eo nuntempe tio ne funkcias, ĉar aperas ia simbolo (eble radio), se mi klakas tien, tiam aperas eblecoj pri transliterigo x sistemo ktp, kiu ne interesas min. Mi plene devas entajpi la plenan vorton, eĉ titolon, kion mi serĉas, la funkcio startas, se mi klakas al la lupeo. Se mi tajpas Buda, nature la serĉilo trovas Buda, sed nur la artikolon kaj ne montras tiujn artikolojn, kiuj estas en artikolaj tekstoj.--Crosstor (diskuto) 12:20, 10 Sep. 2015 (UTC)

@Crosstor: Mi supozas, ke en la esperanta vikipedio estas iu skripto, kiu iel ĝenas la kutiman funkcion de la serĉilo. Sed nuntempe mi ĉefe cerbumas pri Lua-moduloj kaj pri korektoj de MediaWiki:Common.js. Do, eventuala korekto povos daŭri ankoraŭ iomete. Krome mi ne scias, kiom mi redaktos sekvontsemajne, ĉar mi estos survoje. Ĉu eble alia teknike lerta administranto havas proponon pri korekto? Se ne, mi provos solvi tion, sed certe ne urĝege. --Tlustulimu (diskuto) 12:30, 10 Sep. 2015 (UTC)
Ĉe mi la serĉilo ŝajnas funkcii bone. Mi ĵus provis enskribi "Buda" kaj tuj aperis diversaj samkomencaj titoloj: Budapeŝto, Budakeszi... --Surfo 15:35, 10 Sep. 2015 (UTC)
@Surfo: Kiun foliumilon vi uzas? Ĉu vi uzas aldonaĵojn, kiu troviĝas en viaj preferoj. --Tlustulimu (diskuto) 15:54, 10 Sep. 2015 (UTC)
Firefox 40.0.3 sub Vindozo 8.1, neniu aldonaĵo estas ŝaltita. Mi provis ankaŭ aliajn vortokomencojn ol "Buda", kaj ĉio ŝajnas iri glate. --Surfo 16:03, 10 Sep. 2015 (UTC)
Mi uzas Google Chrome, nuntempe mi ne havas eblecon ŝanĝi ĝin al io alia. --Crosstor (diskuto) 04:35, 11 Sep. 2015 (UTC)
Ĉe mi la serĉilo ankaŭ bone funkcias. Mi uzas Firefox sur Ubuntuo 14.04. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 04:44, 13 Sep. 2015 (UTC)
Mi sukcese kopiis la tekston, kiu aperas post klako de ikono, kiu verŝajne blokas aperon de trovitaj vortoj en la serĉilo:

Esperanto transliterigo Esperanto h Esperanto h fundamente Esperanto plena Esperanto q sistemo Esperanto vi sistemo Esperanto x sistemo Uzi indiĝenan klavaronCTRL+M Aliaj lingvoj angla.

--Crosstor (diskuto) 11:23, 13 Sep. 2015 (UTC)

Mi provis fremdan komputilon, kiu uzas Mozila, tie la serĉilo funkciis perfekte.--Crosstor (diskuto) 07:59, 24 Sep. 2015 (UTC)
Ekde hiearaŭ la serĉilo funkcias bone, mi faris nenion, do la centra Vp faris ion.--Crosstor (diskuto) 12:54, 8 Nov. 2015 (UTC)

Geokesto kaj Geokesto2[redakti fonton]

Saluton. Mi hodiaŭ finfine trovis solvon, tiel ke artikoloj kun {{geokesto}} kaj {{geokesto2}} finfine bone montras la koordinatojn tute supre dekstre. Sed nun aperis nova problemo, ĉar kelkfoje uzantoj, por aperigi tiajn koordinatojn, simple aldonis {{coord}} aŭ {{koord}} anstataŭ forigi superfluan parametron de la informkestoj. Sed ekde hodiaŭ la superflua parametro eĉ ne plu efikas en la artikoloj. Do, mi ŝatus nur scii, kiom da artikoloj nun havas la koordinatojn dufoje unu super alia. Ĉu eblas eltrovi tion iel? La maldekstra "Ligiloj ĉi tien" ja nur montras tion por unuopa paĝo. --Tlustulimu (diskuto) 21:03, 13 Nov. 2015 (UTC)

Mia kodo estas transikskodita.[redakti fonton]

Saluton. Mi ne havas problemon por tajpi specialajn signojn kiel ĉ, ŭ, ktp. Sed Mia teksto estas transformita kiel ĉ, ŭ, ktp! Tio, mi ne volu. Kiel ĉu mi malaktivigas tiun funkcion? --Psychoslave (diskuto) 10:26, 8 Dec. 2015 (UTC)

  • Miaopinie, estus plej bone ne plu apliki tiun arĥaikan neaktualan iksosistemon. Sed dume, kiam vi bezonas ĝuste ikson, tajpu du iksojn: ekzemple, por Luxembourg tajpu Luxxembourg. Gamliel Fiŝkin 22:57, 10 Dec. 2015 (UTC)
Pri la afero estis jam lanĉita Peto pri komento kun rezulto forigi tiun sistemon. Sed tio dependas de vikimediaj evoluigistoj, kiuj havas la taskon en sia plano, sed longtempe ne efektivigas ĝin. Se vi kapablas ilin instigi, ni dankus vin. --KuboF (diskuto) 22:52, 13 Dec. 2015 (UTC)

Ŝablono:Informkesto pereinta ŝtato[redakti fonton]

Mi ŝanĝetis en {{Informkesto pereinta ŝtato}}: La flago kaj blazono nun montriĝas kun grandeco 120px, se grandeco ne estas indikita en la ŝablon-alvoko. Ĉar mi tute ne spertas pri la manipulado de ŝablonaj parametroj k.s., mi devis iom eksperimenti, kaj mi petas iun teknikan spertulon kontroli ĉu mi faris bone kaj nenion fuŝis. Mi enmetis kodaĵon:

|grandeco maldekstre = {{#if:{{{flago grandeco|}}}|{{{flago grandeco|}}}|120px}}

kie antaŭe estis:

|grandeco maldekstre = {{{flago grandeco|100px}}}

(Ŝajne iu jam antaŭe intencis doni se-mankan valoron 100px, sed ŝajne tio ne funkciis.)

Rezulto videblas ekz-e ĉe Germana Demokratia Respubliko. Dankon! - Moldur (diskuto) 19:54, 9 Dec. 2015 (UTC)

Alia korektenda detalo: Vidu ĉe Vajmara Respubliko: La ligo Flago de Germanio, el la parametro "artikolo pri la flago", aperas dufoje. Eble mi provos korekti tion ankaŭ... - Moldur (diskuto) 20:08, 9 Dec. 2015 (UTC)
Saluton, @Moldur: Dankon pro via atentigo. La duobla ligilo malaperis, ĉar mi ĵus korektis la ŝablonon. Via antaŭa korekto estas en ordo. :-) --Tlustulimu (diskuto) 20:24, 9 Dec. 2015 (UTC)
Koran dankon, @Tlustulimu! Moldur (diskuto) 07:22, 11 Dec. 2015 (UTC)

EnhavTradukado[redakti fonton]

Problemo en Kontribuoj/Tradukoj: Mi komencis traduki artikolon, sed tro malfrue rimarkis ke tradukado de la germana al esperanto ne funkcias. Poste mi elektis la francan kaj publikigis la artikolon. Samtempe mi volis forigi tiun komencitan ekde la germana. Estas butono por viŝi artikolon, sed ĉe mi ĝi ne funkcias.--Riŝo (diskuto) 09:01, 16 Dec. 2015 (UTC)

Ankaŭ mi ne sukcesis. --pino (diskuto) 12:36, 17 Dec. 2015 (UTC)

Password Strength RFC[redakti fonton]

Saluton

We have started an RFC on meta to increase password requirements for users that have accounts which can edit MediaWiki:Common.js, have access to checkuser or have access to Oversight.

These types of accounts have sensitive access to our sites, and can cause real harm if they fall into malicious hands. Currently the only requirement is the password is at least 1 letter long. We would like to make the minimum be 8 letters (bytes) long and also ban certain really common passwords.

By increasing requirements on passwords for accounts with high levels of access, we hope to make Wikimedia wikis more secure for everyone. Please read the full text of the proposal here, and make your voice heard at the RFC

Dankon

(On behalf of the WMF security team) BWolff (WMF) (talk) 07:35, 21 Dec. 2015 (UTC)

Administrejo[redakti fonton]

Bonvolu disigi artikolon Sankta Blazio de Blazio, ĉar mi volas krei artikolon pri persona nomo Blazio, kiu mankas en Eo.--Crosstor (diskuto) 13:36, 11 Nov. 2015 (UTC)

@Crosstor:✔ Farite Mi ĵus ŝanĝis la alidirektilon en artikoleton Blazio. Sed mi dubas, ke por tio necesis administra ago. La alidirektilo tute ne estis protektita. Bonvolu estonte provi mem fari tian ŝanĝon. Do, nun vi povos daŭrigi la prilaboradon de la artikolo. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 13:43, 11 Nov. 2015 (UTC)

Porto de Tel Aviv[redakti fonton]

Mi trovis Porto de Tel Aviv ne havanta sencon!--Crosstor (diskuto) 11:36, 13 Nov. 2015 (UTC)

@Crosstor: La ulo eble akcidente aŭ eble nekonscie konservis hispanan tekston ĉe ni, kiun mi jam forigis. Bonvolu vidi la sekvan diskuton ĉipaĝe. --Tlustulimu (diskuto) 13:11, 13 Nov. 2015 (UTC)
Hispana, ĉu? Ĝi aspektis portugale... --Dominik (diskuto) 14:52, 13 Nov. 2015 (UTC)

Denove pri fuŝaj aŭtomataj tradukoj[redakti fonton]

Saluton. Mi jam hieraŭ kaj ĵus denove vidis, ke פארוק (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) denove amase kreas fuŝe titolitajn kaj grandparte fuŝe tradukitajn artikolojn. Ĉar li jam forbariĝis en kelkaj aliaj vikipedioj pro la sama agado, mi proponas, ke ni faru same. Mi kaj supozeble ankaŭ aliaj uzantoj estas jam sufiĉe ĝenataj, ĉar ili ja daŭre devus korektadi liajn fuŝojn. Krome klare videblas en la fuŝa lingvaĵo, precipe ĉe la titoloj de artikoloj, ke la ulo tute ne regas nian lingvon. Do, kion fari? Ĉar li ne reagas konvene je la komentoj en la resumoj de artikoloj resp. sia uzantopaĝo kaj ne konkludas ion el la jamaj forbaroj, mi ne scias alian eblecon krom forbaro. :-( Ĉu iu eble havas alian proponon? --Tlustulimu (diskuto) 13:09, 13 Nov. 2015 (UTC)

Jes forbaru lin dum unu semajno. Li devu iomete cerbumi. --pino (diskuto) 13:45, 13 Nov. 2015 (UTC)

Vandalaĵo[redakti fonton]

Administrantoj, BV atenti pri Ipulo 181.141.39.242: provo de vandalado en artikolo Subkontinento. --Dominik (diskuto) 07:38, 20 Nov. 2015 (UTC)

Vandalaĵo[redakti fonton]

Administrantoj, BV atenti pri Ipulo 2.27.207.42: provo de vandalado en artikoloj Transilien J, Transilien R, Tramtransporto en Parizo T4. --Dominik (diskuto) 19:50, 24 Nov. 2015 (UTC)

Dankon Dominik pro via atentigo. Ipulo 2.27.207.42 estas forbarita. --Salatonbv (diskuto) 00:01, 25 Nov. 2015 (UTC)
Bone sed estas ne sen konsekvo forbari eterne Ip adreson, kelkaj semajnoj sufiĉas. --pino (diskuto) 10:29, 25 Nov. 2015 (UTC)

La roboto daŭras fuŝi artikolojn per inserti "&nbsp;" anstataŭ " " (spaceto).[1] [2] [3] Ankaŭ lia redakta rapideco iom estas tro rapida. Ĉu bonas stopi lin?--Salatonbv (diskuto) 03:47, 25 Dec. 2015 (UTC)

Salatonbv, mi estas en liceo nun kaj roboto funkcias per mia komputilo. Mi forbaris ĝin kaj reparos poste. Ĉu bone? --Ochilov (diskuto) 04:45, 25 Dec. 2015 (UTC)
Salatonbv, la roboto estas reparita nun, li ne fuŝos artikolojn per inserti "&nbsp;" anstataŭ " " (spaceto). Kaj li faras 5 redaktojn per minuto nun ankaŭ. Do, mi pensas, ✔ Farite. --Ochilov (diskuto) 06:52, 25 Dec. 2015 (UTC)
Koran dankon, Ochilov. Mi pensas ke ni ankaŭ bezonas regulojn pri la uzo de AWB. Mi skribos poste kiam mi havos tempon ĉe VP:AWB, citante alilingvajn vikipediojn.--Salatonbv (diskuto) 07:36, 25 Dec. 2015 (UTC)