Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2014/Januaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ŝablono:Solfeĝo[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 27 decembro 2013 0:55
Artikolo
ŝablono:Solfeĝo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Tio estas uzata nur ĉe apartigilaj paĝoj (Do, Re, Fa, SOL, La kaj Si). En la kazo de Mi, la ŝablono jam estis forigita pro postrestantaj informoj pri muzika tono. Ĝi nelone estos forigata ankaŭ ĉe la aliaj paĝoj kaj ne plu estos uzata ĝis kiam oni kreos la paĝojn Do (noto), Re (noto), Mi (noto)....
Uzanto
Salatonbv (diskuto) 00:53, 20 Dec. 2013 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
eble post kelka tempo la ŝablonon anstataŭigos iu alia, pli kompleksa, laŭ diversaj gamoj... --KuboF (diskuto) 20:04, 8 Jan. 2014 (UTC)
  1. Por Por: Iom bedaŭrinde pri la ŝablono, sed la argumentado estas konvinka. ThomasPusch (diskuto) 16:47, 31 Dec. 2013 (UTC)

Listo de misprononcadoj[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 29 decembro 2013 8:44
Artikolo
Listo de misprononcadoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Kiel mi diskutis en Diskuto:Listo de misprononcadoj, la priskribo de la listo estas subjektiva kaj stereotipa opinio kontraŭ kelkaj nacioj, eble por priridi ilin. Se aliaj projektoj (ekz Vikilibro por esperanta leciono) permesus tian esprimon sen fontoj pri "mispronanco", ĝi povus esti ŝovata al tie. Tio ne estas taŭga listo en enciklopedio.
Uzanto
Salatonbv (diskuto) 08:11, 22 Dec. 2013 (UTC)
Rezulto
Ne farita Ne forigita
estis aldonita fonto, la artikoloj prilabor(et)itaj kaj proponita kunigo kun Prononco de Esperanto; nun ne sencas forigo --KuboF (diskuto) 14:08, 20 Jan. 2014 (UTC)
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Kvankam la temo facile povas tuŝi iujn nacilingvajn fierosentojn, kaj kvankam tre malfacilas al mi trovi eksterajn fontojn, mi tamen juĝas la temon menciinda en la e-lingva vikipedio, kaj juĝas ke simpla forigo estus perdo de informo. Mi aldonas eksteran ligilon, malvidigas iujn laŭ mi dubindajn asertojn, sed dezirus al la teksto pluan evoluon, ne malaperon. Devus ebli vortumi la frazojn tiel ke ili ne estu ofendoj. ThomasPusch (diskuto) 17:45, 31 Dec. 2013 (UTC)
Komento Komento: Dankon por via klopodo por plibonigi la liston. Tamen, Vikipedio ne estas forumo por diskuti kaj la forumo povus esti en eksteraj ligiloj, sed la listo ankoraŭ ne havas iun ajn fonton kiu klarigus, ekz, ke litovaj esperantistoj ĉiam parolas kiel "ekzameno → egzameno". Tia instruado aŭ averto estus taŭga en lernolibro sed ne en enciklopedio. Sed eĉ PMEG esprimas kiel "Anoj de iuj lingvoj emas elparoli..."[1].--Salatonbv (diskuto) 18:22, 31 Dec. 2013 (UTC)
Tute ne necesas akrigi la diskuton polemike. Neniel temas pri tio, ke ekzemple "litovaj esperantistoj ĉiam parolas kiel ekzameno → egzameno". La aserto estas multe pli milda, kiel akcentigas la unua artikola frazo: "aparte en komenca fazo de la lingvolernado foje okazas misprononcado" (aparte pri litovoj mi havas la personan impreson, ke tiulingvanoj jam en komenca fazo de lernado de Esperanto havas kompare modelan prononcon, sed ankaŭ alilingvanoj profitas de tio ke la fonologio de Esperanto kompare facilas, do neniel "ĉiuj angloj tiel fuŝas kaj ĉiuj rusoj tiel-ĉi", nur se estas prononca erareto, tiam laŭ gepatra lingvo tendence pli ofte estas tiu aŭ jena eraro...). Vi tute pravas ke ĝis nun ne troveblis bonaj eksteraj fontoj por la temo, tio restas nekontestebla manko de la teksto sen ke necesus ardigi la diskuton per ia polemiko. Mi persone ĝis nun ne trovis taŭgajn eksterajn fontojn, sed mi dubas ke ne ekzistus tiaj, probable ne rete, sed ie papere. Tial malgraŭ la nuna manko pri eksteraj fontoj mi emus lasi la tekston en espero pri kolekto de pli bonaj fontoj. Sed mi konscias, ke tio estas malforteta argumentado, se oni juĝas la tekston senkompate... ThomasPusch (diskuto) 20:11, 31 Dec. 2013 (UTC)
Komento Komento: - mi faris kelkajn korektojn en la franca parto. --Dominik (diskuto) 01:56, 3 Jan. 2014 (UTC)
Unue ni necesus la artikolon misprononco. Kio ĝi estas? Kiu diris ekz "[espeʁanto] estas misprononco"? En la supre menciita libro, Bertilo diras: "Aparte malfacila estas la sinsekvo KZ, kiu ofte elparoliĝas kiel GZ: ekzemple → “egzemple”. Tio estas neregula, sed praktike akceptata." Do, kial vikipedio origine povus juĝi ion misprononco?--Salatonbv (diskuto) 02:08, 3 Jan. 2014 (UTC)
Mi aldonis referencon. Verdire la libro Parlons Espéranto estas universitat-nivela lingvistika studo pri Esperanto, kiu ne plenumas sian titolon "Ni Parolu Esperanton". --Dominik (diskuto) 06:49, 3 Jan. 2014 (UTC)
Laŭ Bertilo "R estas trema konsonanto, kiu normale estas denta, sed fakte ne gravas, kie en la buŝo oni faras la sonon. Ekz. vela R estas tute bona alternativo."
Ĉu la lingvistoj en via fonto vere konkludis ke tio estas "misprononco" de franco aparte en komenca fazo?
Ĉu redaktantoj de ĉi tiu listo neas lian klarigon kaj la bonon de la kanto kun la vela R: "Kiu lingvo por la homaro?"?
Aliekzemple, kion vi pensus eĉ se oni milde dirus ke
  • "Angla komencanto kutime misprononcas kiel EJ anstataŭ de E."
  • "Plejmulto de Kongaj esperantistoj estas nigrulo."
  • "Vegetarisma esperantisto kutime malpli korpodoras ol nevegetarisma esperantisto."
Ĉi tiaj homkarakteraj analizoj eble fakte ĝustas. Sed tio en enciklopedio estas ne menciinda kaj ne akceptebla. Certe, oni ankaŭ ne povus listigi tion per originala studo.--Salatonbv (diskuto) 07:03, 3 Jan. 2014 (UTC)
Komento Komento: Ĉar du uzantoj kontraŭis al la forigpropono kaj pluredaktis la artikolon, mi eble devus la proponon malfari. Mi pensas, ke ni povus akiri interkonsenton, ke kelkaj sonoj estas disigendaj al "misprononcadoj" kaj "aksepteblaj prononcadoj" laŭ fontoj. Do, mi volas proponi kunigon de ĉi tiu listo kun Prononco de Esperanto ĉe Diskuto:Listo de misprononcadoj. Amike, --Salatonbv (diskuto) 00:39, 4 Jan. 2014 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je la 12-an de januaro 2014
Artikolo
portalo:pedofilio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
vidu Vikipedio:Diskutejo/Diversejo#Pedofilio en la vikipedia diskutejo
Uzanto
vidu Vikipedio:Diskutejo/Diversejo#Pedofilio en la vikipedia diskutejo
Rezulto
Farita Forigita
vidu Vikipedio:Diskutejo/Diversejo#Pedofilio --KuboF (diskuto) 13:17, 20 Jan. 2014 (UTC)

Diskuto pri la temo okazas Vikipedio:Diskutejo/Diversejo#Pedofilio en la vikipedia diskutejo kaj plu okazu nur tie, sed pro formalaj kialoj ankaŭ ĉi-tie estu mencio pri la diskuto. ThomasPusch (diskuto) 21:22, 29 Dec. 2013 (UTC)

  1. Kontraŭ Kontraŭ: La Vikipedio ne estas juĝistaro kaj pro tio ne rajtas malpermesi agadon, ne rompantan ĝiajn regulojn. Speciale, la Vikipedio ne limigu liberan informadon pri ajna temo. --Dima41 (diskuto) 04:15, 30 Dec. 2013 (UTC)
Kara Dima41, la forigo de la Portalo:Pedofilio ne signifas limigon de la libera informado. La informado en Vikipedio ja ne okazas en la portaloj sed en la koncernaj artikoloj. Mi en neniu momento postulis forigon de la artikolo Pedofilio, mi ne volas subpremi la liberan informadon pri la temo. Portalo fakte en vikipedio ne havas la funkcion de informado pri la enhavo de la temoj sed ĝia celo estas la organizado de la kunlaboro kaj esti forumo de la kunredaktantoj. Kiam nur unu sola persono okupiĝas pri portalo, fakte portalo jam estas por si mem absurdaĵo. En la konkreta kazo nature krom la superflueco de la portalo el teknika vidpunkto (studu pri tio la artikolon Vikipedio:Portaloj) estas la granda problemo, ke tiu-ĉi portalo en sia nuna formo efektive ne servas al la laboro en Vikipedio sed estas propogandejo de unuopa redaktanto, kiu sendube disvastigas tre strangan filozofion.DidiWeidmann (diskuto) 20:28, 31 Dec. 2013 (UTC)

:Nature neniu povas al vi malpermesi deponi viajn diskutotekstojn ien ajn. Nur se vi deziras, ke ĉiuj ilin legu, tiam estas pli utila, se ili metas al la loko, kie troviĝas la tuta diskuto. Ne temas pri ordono, malpermeso, leĝo aŭ io sed nur pri praktika rekomendo.DidiWeidmann (diskuto) 11:45, 30 Dec. 2013 (UTC)

Mi simple atentigas, ke la baloto pri tiu-ĉi demando okazas en la ĝenerala diskutejo, ĉar tie troviĝas la plej granda parto de la diskutitaj elementoj. Do bovolu doni viajn voĉojn pri tiu aparta temo tie. Amike DidiWeidmann (diskuto) 11:45, 30 Dec. 2013 (UTC)

  1. Kontraŭ Kontraŭ: --kani (diskuto) 22:00, 31 Dec. 2013 (UTC)

Bv aldoni viajn voĉojn al Diskutejo kiel administrantoj ThomasPusch kaj DidiWeidmann atentas. Komentoj en ĉi tiu sekcio estus nevalidaj.--Salatonbv (diskuto) 02:32, 4 Jan. 2014 (UTC)

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 7 januaro 2014 0:08
Artikolo
BoyChat (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Forigenda, ĉar temas nur pri propogando por certa anglalingva porpedofilia retejo, de kiu cetere ekzistas diversaj aliaj. Sufiĉas mencio en la artikolo pedofilia movado, ke tiaj retejoj ekzistas. Krome ligilo al tia retejo, kiu estas laŭ la leĝo de diversaj ŝtatoj eĉ malpermesita kaj punebla povus kaŭzi jurajn problemojn al vikipedio. Mi atentigas, ke antaŭ ne longa tempo la Svisa Federacia Tribunalo kondamnis redaktanton de protalo, kiu publikigis ligilojn al pornografiaj paĝoj [Vidu decidon de la sivsa federacia tribunalo 131 IV 64, trovebla en la retejo de la tribunalo sub http://www.bger.ch/index/juridiction/jurisdiction-inherit-template/jurisdiction-recht-leitentscheide1954-direct.htm]. Ĉar la svisaj tribunaloj sin konsideras respondecaj por ĉiu retejo, kiu estas legebla en Svislando, estas evidenta, ke en kazo de plendo estus risko por vikipedio, se oni publikagas ligilojn al paĝoj, kiuj vundas svisan leĝon. Eĉ pli problema estas, se la paĝoj vundus leĝojn de Usono, ĉar la verdikto de svisa tribunalo estas malfacile plenumigebla dum Usona jes. Pro tiuj konsideroj mi malkonsilas la ligilon al tiel porblemaj paĝoj. Se tamen oni eĉ ne povas publikigi la ligilon, tiam malpli la paĝo havas ekzistorajton. Do mi porponas, ke la informon pri la ekzisto de tiu kaj similaj forumoj transiru al la artikolo pedofilia movado kaj la artikolo BoyChat malaperu.DidiWeidmann (diskuto) 12:03, 30 Dec. 2013 (UTC)
Uzanto
Salatonbv (diskuto) 00:56, 31 Dec. 2013 (UTC)
Rezulto
Ne farita Ne forigita
ŝanĝita en alidirektilon al Pederastio --KuboF (diskuto) 14:27, 15 Jan. 2014 (UTC)

(La propono de DidiWeidmann (diskuto) 12:03, 30 Dec. 2013 (UTC), kaj ĝia formigo de --Salatonbv (diskuto) 00:56, 31 Dec. 2013 (UTC))

  1. Por Por: La menciindeco ne estas klara. Mankas sendependaj referencoj en la artikolo, kiuj menciindigus la temon, kaj ĝi estis jam forigita el la anglalingva Vikipedio pro la sama kialo. Tamen ŝajnas al mi nevalida argumento, ke io tie ĉi rompas svisajn leĝojn - se Nord-Koreujo aŭ Irano sin deklarus respondeca por la enhavo de Vikipedio (usona retpaĝaro), ni ja ankaŭ tion ne rigardus kiel validan. darkweasel94 13:24, 30 Dec. 2013 (UTC)
  2. Por Por: Didi kaj Darkweasel jam menciis sufiĉe da kialoj, tiel ke mi ne devas aldoni pliajn. --Tlustulimu (diskuto) 13:38, 30 Dec. 2013 (UTC)
Komento Komento: Ĉi tio ne estas memstara artikolo. Tamen, ĝi estus kunigebla (K4 de Vikipedio:KUN) kun Knabamoranto al kie oni povus alidirektigi la titolon "BoyChat". La krimulo kaj la retpaĝadministranto Jon Schillaci (alilingve) ankaŭ estus menciinda en la sama artikolo. --Salatonbv (diskuto) 00:56, 31 Dec. 2013 (UTC)
Komento Komento: Ĝis nun mi ne vidis tiun ĉi paĝon. Post vidi ĝin, mi volas diri, ke la proponanto rajtas pridubi la menciindecon de la forumo kaj proponi la artikolon por forigo, sed li devus scii, ke tiu forumo estas laŭleĝa; ke ligi ĝin estas ankaŭ laŭleĝa; ke ne estas la samo debat-forumo ol pornografia retpaĝo (diri tion estas sensence miksi aferojn en maniero malmulte serioza kaj tro frivola); ke mi, la kreinto de la artikolo, bone konas la leĝojn kaj bone scias kio estas laŭleĝa aŭ kontraŭleĝa; ke mi, la kreinto de la artikolo, neniam faris, faros nek farus nenion kontraŭleĝan en Vikipedio; kaj ke mi, estiel kreinto, ne necese konsentas kun la ideoj de la forumoj, personoj, asocioj, verkoj, aŭtoroj ktp menciitaj en miaj artikoloj. Koncerne la kategoria aserto, ke tiu ĉi artikolo "temas nur pri propagando", tio ja estas lia persona interpreto, sed ĝi ne necese devas akordiĝi kun la realo. Fakte, la celo de tiu ĉi artikolo (nefinita, parenteze) ne estas fari propagandon, sed enciklopediece paroli, en la kadro de la serio de artikoloj pri pedofilio, pri iu forumo kiun la proponanto povas ŝati aŭ ne, sed kiu estas laŭleĝa kaj sufiĉe grava, aŭ ne, por havi unu artikolon en Vikipedio. Aliflanke ĝi ne estas, kiel la proponanto diras, unu pli inter multaj tiaspecaj, sed la plej grava, malnova, longedaŭra kaj internacie konata, eĉ se la proponanto neniam sciis pri ĝi antaŭ ol legi tiun artikolon, nek konas la bibliografion pri la temo.--Pangea (diskuto) 05:20, 3 Jan. 2014 (UTC)
Komento Komento: Mi ne voĉdonos ĉar la artikolo estis nefinita kiam proponita por forigo. Ankoraŭ ne estis aldonitaj bibliografiaj referencoj kaj la historio kaj graveco de la retejo ne aperis sufiĉe spegulataj en la artikolo. La forigo de en-wiki signifas malmulton laŭ mia opinio (kvankam mi neniam legis la artikolon en tiu vikio nek la diskuton ĉi-rilate), ĉar en en-wiki kaj aliaj vikioj ne ekzistas aŭ estis forigitaj artikoloj ja menciindecaj kaj ja aperantaj en aliaj vikioj. Kiel mi jam diris, ne temas pri nura retforumo inter multaj pedofiliaj retforumoj, sed pri la unua, plej malnova, grava kaj longedaŭra tiaspeca kaj la plej konata ene kaj ekster la pedofilia komunumo, kun mencioj en la gazetaro kaj en faka literaturo. Se la artikolo estos forigata mi ne oponos la decidon, sed mi ja volis karigi tiajn punktojn.--Pangea (diskuto) 16:57, 9 Jan. 2014 (UTC)
Komento Komento: Ĉi tiu artikolo estas nun kunigita kun Pederastio kaj funkcias kiel alidirektilo. Se estus problemaj informo kaj ligilo, bonvolu forigi ilin ene en la koncerna artikolo.--Salatonbv (diskuto) 02:01, 15 Jan. 2014 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 10 januaro 2014 0:38
Artikolo
Knabamoranto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Malklara menciindeco. La referencoj en la artikoloj estas jenaj: (1) pedofili-aktivisma vikio, tute nefidinda fonto; (2) ŝajne pedofili-aktivisma gazeto, ankaŭ ne tre fidinda fonto, (3) unu ja fidinda fonto; tio ne ŝajnas sufiĉa por la kriterio de gravaj skribitaĵoj en fidindaj fontoj, kaj mi pensas, ke la referencitaj/referenceblaj partoj estus sufiĉaj, se entute, nur por vortara difino, sed VP ne estas vortaro. La uzeblaj informoj povas esti en pedofilio aŭ eble pedofilia movado.
Uzanto
darkweasel94 00:46, 3 Jan. 2014 (UTC)
Rezulto
Ne farita Ne forigita
ŝanĝita en alidirektilon al Pederastio --KuboF (diskuto) 14:27, 15 Jan. 2014 (UTC)
  1. Kontraŭ Kontraŭ: se ĉi tia nivelo de artikolo estus forigota, estus multegaj artikoloj forigendaj en esperanta vikipedio. Tamen, ĉar ĝi estas ĝermo, do mi ne kontraŭus al la kunigo al pedofilio aŭ eble pedofilia movado. La alidirekto el knabamoranto al pedofilio neniel estus malbona.--Salatonbv (diskuto) 01:26, 3 Jan. 2014 (UTC)
    P.S. Bonvolu administrantoj, ne urĝe diskutu pri forigado de artikoloj rilataj al Pedofilio ĉar la Diskutejo nun estas tro varmega. --Salatonbv (diskuto) 01:26, 3 Jan. 2014 (UTC)
  2. Kontraŭ Kontraŭ: Se ĉiuj artikoloj kun 3 referencoj aŭ malpli estu forigotaj, vi povas viŝi tri kvaronojn de Vikipedio. PaulP@diskkont 21:04, 5 Jan. 2014 (UTC)
  3. Por Por: Temas nur pri alia termino por pedofilo do laŭ mi pli bonus mencii ĝin en Pedofilio kaj eventuale en Vikivortaro. --KuboF (diskuto) 16:48, 6 Jan. 2014 (UTC)
Se oni forigus ĉi tiun artikolon, oni ne povus uzi la informon kiam oni kunigus ĝin kun Pedofilio. Ĉiuokaze ni diskutas la kunigon aŭ alinomigon ĉe Diskuto:Knabamoranto#Alinomigu al Boylover.--Salatonbv (diskuto) 03:36, 7 Jan. 2014 (UTC)
  1. Sindetena Sindetena: Laŭ mia opinio ekzistas bonaj kialoj kaj por konservado kaj por forigado, kaj ili povus esti ankaŭ aplikataj al artikoloj kiel GejoLesbanino. Mi kreis la artikolon tial ĉar se tiaj artikoloj ekzistas, ankaŭ povas ekzisti tiu ĉi; sed fojfoje mi mem havis iajn dubojn pri la taŭgeco havi specifan artikolon anstataŭ simple mencii la terminon kaj ĝian signifon en aliaj (kaj la samo koncerne artikolojn kiel Gejo aŭ Lesbanino). Mi ĵus kreis la kapvorton "knabamanto" en Vikivortaro.--Pangea (diskuto) 16:31, 9 Jan. 2014 (UTC)
  2. Por Por: Mi ne estas sperto pri la fako sed ŝajnas al mi ne estas klare distinga de pedofilio. Mi subtenus forigon kaj transigon de la grava informo en la pli ampleksan artikolon. -- Yekrats (diskuto) 16:40, 14 Jan. 2014 (UTC)
Komento Komento: Nun la artikolo kunigitas kun Pederastio. Ne necesas forigi la alidirektilon el Knabamoranto--Salatonbv (diskuto) 02:04, 15 Jan. 2014 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 11 januaro 2014 12:12
Artikolo
OSER-27 (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Informo el la artikolo estis tute transportita al Okcident-Siberia Esperanto-Renkontiĝo
Uzanto
Dima41 (diskuto) 12:15, 4 Jan. 2014 (UTC)
Rezulto
Ne farita Ne forigita
ŝanĝita en alidirektilon --KuboF (diskuto) 16:54, 6 Jan. 2014 (UTC)
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Vi povus alidirektigi la paĝon per skribi "#Alidirektu [[Okcident-Siberia Esperanto-Renkontiĝo#OSER-27]]". Ankaŭ kiam vi ŝovis la enhavon el alia paĝo (redakto), estis rekomendite skribi resumon, ekz "kunigo el [[OSER-27]]" por eviti kopirajtan aferon. Oni kutime ne forigas la alidirektilon de fonta paĝo, do mi kontraŭas al la forigo.--Salatonbv (diskuto) 12:34, 4 Jan. 2014 (UTC)
Ĉu vi proponas transformi ĝin al alidirekta paĝo?--Dima41 (diskuto) 19:15, 4 Jan. 2014 (UTC)
Kiel vi jam kopiis la enhavon.--Salatonbv (diskuto) 21:27, 4 Jan. 2014 (UTC)
Komento Komento: Mi faris normalan alidirektilon. --Dima41 (diskuto) 13:36, 6 Jan. 2014 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 12 januaro 2014 7:03
Artikolo
Ĉaŭ (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ne menciinda en vikipedio sed en vikivortaro.
Uzanto
Salatonbv (diskuto) 07:21, 5 Jan. 2014 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
aliprojektigita al wikt:ĉaŭ kaj do tujforigenda --KuboF (diskuto) 14:27, 7 Jan. 2014 (UTC)
  1. Por Por: PaulP@diskkont 21:02, 5 Jan. 2014 (UTC)
  2. Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 22:53, 5 Jan. 2014 (UTC)
Komento Komento: Ĉu eble devus okazi importado de la historio de la ĵus forigita artikolo al la vikivortaro pro licencaj kialoj? Se jes, kiu povus aranĝi tion, se eblas? --Tlustulimu (diskuto) 15:15, 7 Jan. 2014 (UTC)
Tio bonus sed Vikivortaro ne estas aranĝita por transvikiaj importoj (vidu la parton <param name="interwikisource" description="For interwiki imports: wiki to import from">) kaj neniu tie havas rajton importi per importdosiero. Dume mi menciis la aŭtoron en tiea historio, kio povus sufiĉi. Mi jam kelkan tempon pripensas peti agordon de ĉiuj Esperantaj projektoj por povi importi de E-Vikipedio. --KuboF (diskuto) 16:40, 7 Jan. 2014 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 13 januaro 2014 14:23
Artikolo
E-kluboj.ru (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
artikolo pri nefunkcianta retejo, kiu per Google-serĉo montras pli-malpli nur informojn pri la retregiono - resume: dubinda menciindeco
Uzanto
KuboF (diskuto) 14:22, 6 Jan. 2014 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
--ThomasPusch (diskuto) 20:56, 13 Jan. 2014 (UTC)
Komento Komento: Taŭgus por UEA-vikio, sed ne por Vikipedio. --KuboF (diskuto) 14:22, 6 Jan. 2014 (UTC)
  1. Por Por: Vikipedio prezentu scion, ne ies fantaziaĵojn aŭ planojn, kiuj eble iam estos aŭe eble eĉ ne estos. --Tlustulimu (diskuto) 14:25, 6 Jan. 2014 (UTC)
  2. Por Por: Mencio de la projekto tamen antaŭ forigo ankoraŭ eniru la artikolon pri REU. ThomasPusch (diskuto) 10:00, 11 Jan. 2014 (UTC)
Komento Komento: Mi aldonis informon pri la paĝaro en la artikolon pri REU--Dima41 (diskuto) 14:14, 11 Jan. 2014 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 13 januaro 2014 16:09
Artikolo
Kategorio:Aŭstraj kardinaloj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La titolo estis erara, nun kreita pli ĝusta Kategorio:Aŭstriaj kardinaloj
Uzanto
--RG72 (diskuto) 16:42, 6 Jan. 2014 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
post ŝovo de artikolo fariĝis malplena kaj do tujforigenda --KuboF (diskuto) 16:58, 6 Jan. 2014 (UTC)

Blu-ray Ripper[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 18 januaro 2014 9:52
Artikolo
Blu-ray Ripper (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La angla vikipedio havas liston pri ĉiaspecaj programoj de simila funkcio (vidu en:Blu-ray ripper), la franca vikipedio anstataŭ listo havas nur unu frazon pri ĉiaj programoj similfunkciaj... Tekston pri la konkreta programo "Blu-ray ripper" mi trovas en neniu alia vikipedia projekto. Tiu-ĉi teksto do bonvenus, se ĝi estus en komprenebla Esperanto, kun referencoj kaj sen dubo ke povus temi pri kruda traduko de iu alia kopirajte protektita teksto. Bedaŭrinde tamen ĝi ne estas en komprenebla Esperanto... ŝajnas esti aŭtomata maŝina traduko de iu alia teksto, kaj ne klaras kiu estus la fonta teksto. "Traduki" la tuton al normala Esperanto laŭ mi ŝajnas tro malfacila tasko: kvankam bedaŭrinde, mi pledas je forigo de la teksto.
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 09:58, 11 Jan. 2014 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
tujforigenda (nekomprenebla maŝintraduko; krome temas pri transvikia spamado --KuboF (diskuto) 13:20, 12 Jan. 2014 (UTC)
  1. Por Por: Tian fuŝan tekston neniu povas korekti. Do, prefere ni forigu tian maŝintradukaĵon. --Tlustulimu (diskuto) 17:59, 11 Jan. 2014 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je sabato 18 januaro 2014 16:15
Artikoloj
[[::Kategorio:IJK 1952]] (historio · ĉi tien · forigu)
[[::Kategorio:IJK 1965]] (historio · ĉi tien · forigu)
[[::Kategorio:UK 2001]] (historio · ĉi tien · forigu)
[[::Kategorio:22-a IS]] (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ne bezonatas
Uzanto
Dima41 (diskuto) 16:28, 11 Jan. 2014 (UTC)
Rezulto
Ne farita Ne forigita
argumentoj estis pli fortaj por konservi subkategoriojn kun eblo alinomigi laŭ longa nomo --KuboF (diskuto) 13:20, 20 Jan. 2014 (UTC)

Mi proponas forigi la kategoriojn Kategorio:IJK 1952, Kategorio:IJK 1965 ktp. - ĉefajn subkategoriojn de la Kategorio:IJK. Artikoloj pri tiuj ĉi IJK jam ekzistas; do, ekzistado de la kategorioj nur plimalsimpligas sistemon de kategorioj. Fakte, sufiĉas ilin malplenigi kaj tujforigi.--Dima41 (diskuto) 16:28, 11 Jan. 2014 (UTC)

Komento Komento: Sammaniere oni povas forigi sensensan enkategoriigon, kiun entenas Kategorio:Universala Kongreso de Esperanto kaj Kategorio:IS, ĉar ĉi tiuj ĉiujaraj eventoj estas ne tiom gravaj por havi apartan kategorion, se jam ekzistas artikoloj.--Dima41 (diskuto) 16:55, 11 Jan. 2014 (UTC)

Mi aldonis la proponitajn kategoriojn pri UK-oj kaj IS-oj, ĉar mi konsentas kun Dima41, ke tia forigo estus sammaniera. --KuboF (diskuto) 14:13, 12 Jan. 2014 (UTC)

Komento Komento: Se unuopa renkontiĝo ne estas tiom grava por ke ekzistu pliaj artikoloj rilataj al ĝi, ĝi ne havu propran kategorion. Tamen, se ekzistas taŭge rilataj artikoloj (ekz. Manifesto de Raŭmo en Kategorio:IJK 1980) tia kategorio povas resti. Aliokaze ne havas sencon metadi pliajn artikolojn en renkontiĝo-kategorion ekz. Liberec en Kategorio:IJK 2009. --KuboF (diskuto) 14:13, 12 Jan. 2014 (UTC)
Pro tio mi proponas ilin forigi. Fakte, ĉiuj similaj kategorioj ne bezonatas: ekzemple, en la artikolo pri IJK 1980 estu ligilo al informo pri manifesto de Raŭmo kaj reen, tio sufiĉas. Eble, indas plibonigi kelkajn artikolojn antaŭ forigo de ceteraj kategorioj. Krome, la kategorioj ne plenumu finkciojn de listoj.--Dima41 (diskuto) 16:38, 12 Jan. 2014 (UTC)
Mi konsentas, ke la enhavo de la kategorio pri IJK 2009 estis troa (kvankam fakte antaŭ kvin jaroj estis mi mem kiu kreis ĝin). Tamen, mi konsentas kun Kubof ke Raŭmo aŭ Tireso ja havu kategorion. Kaj mian argumenton por tio ke ankaŭ la ceteraj aranĝoj povas meriti propran kategorion (eĉ se tiu estus unumembra) bv. legi sube. Mia refuto al vi: Se vi volas vidi facile trarigardeblan liston de ĉiuj IJK-j (sen devi unue eniri kategorion kun unu membro), uzu la artikolon IJK kaj ne klopodu anstataŭe fari tion saman el la kategoria arbo kiu celas unuavice strukturigon kaj ne facilan trarigardon. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 22:14, 12 Jan. 2014 (UTC)

Kara Dima41, laŭ mia percepto vi tro senpripense komencis fari grandajn ŝanĝojn en strukturoj kiuj ekzistis ĉi tie dum multaj jaroj kaj ŝajne tiel ne estis tute senkiale.

1. Unue, ĉu vi vere certas, ke aparta kategorio por konkreta aranĝo neniam necesas/os? Imagu, ke dum iu UK ekz. okazas paralele IIK (pri kiu oni iam volos verki artikolon – ne tiom gravas ke tiaj nun ankoraŭ ne ekzistas), eldoniĝos iu grava rezolucio kaj ankoraŭ fondiĝos iu nova organizo. Krome, foje jam nun oni havas bildon, kiu ne povas iri al Komunejo (ekz. emblemo de la konkreta kongreso) kaj do devas resti ĉi tie, prefere en sama kategorio kun la artikolo. Kion oni faru en tiaj kazoj, laŭ vi? Restarigi la kategoriojn, ĉu? Mi povas kompreni, ke al vi ne plaĉis multaj kategorioj kun ununura membro, sed pensu ke iam estonte tie povus aldoniĝi pliaj membroj. Kaj pensu pri la rigardo de alia flanko: ne estas komforte, se iuj kongresoj havas kategorion kaj iuj estas nur en la artikola listo sube – prefere do ili ĉiuj havu sian kategorion, ĉu ne? Menciindas ankaŭ ke similaj kategorioj ja ekzistas/ekzistu ekz. en Komunejo. Ekzemple viaj redaktoj [2] kaj [3] estas klare malkonstruaj, ĉar la progreso kutime iras en la mala direkto (el kombino du kategorioj oni kreas unu novan subkategorion) kaj ĉar estas malfacile serĉi tiujn manifestojn ene de listo de ĉiuj IJK-j aŭ de ĉiuj okazintaĵoj de 1980/1969; aldone perdiĝas tiel ilia ligo al la koncerna kongreso. Manifesto de Raŭmo aŭ de Tireso NE estas io "ĝenerale ligita" al "IJK", aranĝo kun 70-jara historio. Ĝi rilatas al la IJK de 1980 kaj de la generacio de esperantistoj kiu tiam ĝin kreis. Memoru ke esperanto-junularaj generacioj ŝanĝiĝas tre rapide kaj la ĵusa "IJK 2013" apenaŭ rilatas al la Manifesto de Raŭmo kaj do ankaŭ ne apudu ĝin en la kategoria sistemo.

2. Se vi jam komencis tiom amasajn ŝanĝojn sen helpo de aliulo aŭ sen pli ampleksa apogo, kiel vi povas garantii ke vi iam finfaros ilin, kaj ke tio okazos sen perdo de datumoj aŭ eraroj? Ja ni ĉiuj eraras kaj la dokumentado de aranĝoj kiel UK, IJK kaj IS estas tamen unu el la plej valoraj aferoj kiujn ni ĉi tie en la Vikipedio en Esperanto havas. Ĉu vi certos ekz. aldoni nun al ĉiu artikolo pri IJK la respektivajn landajn kategoriojn "Esperanto-movado en X" kaj "Historio de Esperanto en X" kaj la jaran kategorion? Tiuj kategorioj antaŭe estis en la aranĝaj kategorioj de vi nun forigataj.

3. Se vi jam faras ŝanĝojn, mi sugestus koncentriĝi ankaŭ pri ĝusta nomado de la aranĝoj. Ekde la komenco ĝis hodiaŭ oni oficiale nomas ekz. la UK-n la "94-a Universala Kongreso de Esperanto", kaj ne "UK 2009". Tiu dua formo estas uzata nur neformale pro konveneco, sed mi ĉiam revis ke oni alinomu la artikolojn, ĉar ja oni jam nun multloke devas komplike ligi en formo 94-a UK. Kion vi pensas? --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 22:07, 12 Jan. 2014 (UTC)

Mi ne vidas sencon havi ĉi tiujn kategoriojn:
  • La kategorioj pri IJK ekzistas dum kelkaj jaroj kun malmulte da entenata informo: nur artikolo pri la renkontiĝo kaj kelkaj dosieroj. Eble, troviĝos iu esperantisto, kiu ekdeziros priskribi en apartaj artikoloj la antaŭlonge pasintajn renkontiĝojn po unu tago, aparte krei artikolojn pri loĝado, manĝado ktp. Tamen, pli verŝajne tio ne okazos dum proksimaj jaroj; aliokaze, oni ekpovos rapide rekrei la bezonatajn kategoriojn.
  • La dosieroj rilataj al konkretaj renkontiĝoj, eĉ post forigo de kategorioj ne perdiĝos, ĉar al ili rekte ligas koncernaj artikoloj (ili montriĝas tie). Mi vidis tiujn ĉi dosierojn en la artikoloj, kaj kiusense ili estu apude? La administrantaro povas kontroli tion antaŭ forigo.
  • Male, "Wikimedia Commons" al mi tute ne interesas: ĝi fakte estas anglalingva rubujo, ne rilata rekte al Esperanto-Wikipedio, havanta tamen utilajn dosierojn; do, restu la dosieroj pri Esperanto-aranĝoj en esperanta Vikipedio.
  • La nuna sistemo de kategorioj (sensence?) malsimpligas aliajn kategoriojn: ekzemple, en kreita de mi Kategorio:Esperanto-movado en Vladimira provinco devas esti Kategorio:IJK 2004; Kategorio:UK 1996 videblas en Kategorio:Prago; ktp.

Tamen, informo en Esperanto-Vikipedio pri Esperanto-movado estas plibonigenda:

  • En sia nuna stato tro multaj artikoloj estas mallongaj kaj eĉ ĝermoj. En la Vikipedio bezonatas bona sistemo de informo, speciale pri esperantistaj organizaĵoj. Nuntempe, post legado de multaj artikoloj pri renkontiĝoj/asocioj/agantoj oni ne povas kompreni el teksto, ĉu ĝi estas fakte por-movada aŭ kontraŭ-movada. Pro tio mi ĝenerale strebas malplimultigi kvanton da artikoloj pri Esperanto-komunumo, plejparte per kunigo de artikoloj kaj plisimpligo de kategoria sistemo (ekzemple, neantaŭlonge mi regaktis Kategorio:Historio de SEJM; antaŭ tio estis malfacile ricevi komprenon pri la temo pro multeco de malbone interligitaj artkoletoj).

--Dima41 (diskuto) 23:32, 12 Jan. 2014 (UTC)

  1. Kontraŭ Kontraŭ: En la nuna momento (mi ne scias ĉu Dima41 jam forigis iujn artikolojn/dosierojn el la subkategorioj, kiel oni aludis) en la subkategorioj IJK estas 7 artikoloj (el kio 3 pri landaj sekcioj de TEJO ne nepras ĉi-tie kaj minuseblas, restas 4) aliaj ol IJK-artikoloj kaj 26 dosieroj, en la subkategorioj UK estas 5 artikoloj aliaj ol UK-artikoloj kaj 19 dosieroj, kaj en la subkategorioj IS estas neniu artikolo krom IS-artikoloj kaj 26 dosieroj. Eblus laŭ la nuna stato ĵeti ĉiujn kromajn artikolojn en la tegmentajn kagegoriojn "UK", "IJK" respektive "IS". Marek Blahuš pravas ke tio enhave ne ĝustus (la manifesto de Raŭmo rilatas konkrete al la IJK 1980, ne al la fenomeno de IJK ĝenerale, ktp). Plie mi konvinkatas ke pli praktikas ordigi pliajn artikolojn kaj dosierojn en subkategoriojn, ol meti ilin sensinsekve en la pli grandan tegmentan kategorion. Imageblas ke en proceso de reviziado iujn dosierojn eblas ŝovi de la esperantlingva projekto al la komunejo, tiam la supraj nombroj reduktiĝus (kaj subkategorio, en kio estas nenio krom la prieventa artikolo, forfalu). Same imageblas, ke ekestas apartaj artikoloj pri la Internaciaj Kongresaj Universitatoj kaj Internaciaj Infanaj Kongresetoj ligataj al unuopaj UK-oj, de apartaj kongresaj gazetoj de unuopaj UK-oj kaj IJK-oj, de unuopaj temaj numeroj de la revuo Kontakto ligitaj al unuopaj IS-oj, de libroforme aperintaj kongresaj kantaroj aŭ aliaj prokongresaj publikaĵoj... tiam la supraj nombroj kreskus (kaj la tegmenta kategorio facile iĝus malfacile superrigardebla). Mi opinias ke la subkategorioj ne ĝenas kaj faciligas la ordigon. ThomasPusch (diskuto) 20:48, 13 Jan. 2014 (UTC)

Dankon al Thomas Pusch pro liaj komentoj. Li estas unu el tiuj, kiuj plej multan laboran faris pri plenigado de la dokumentaj truoj pri malnovaj aranĝoj kiujn Vikipedio daŭre havas, kaj li ankaŭ kundividis plurajn bildojn siajn el tiu tempo kiujn ni nur tre malfacile per alia maniero jam scius akiri. Pro tio laŭ mi lia voĉo aparte aŭskultindas, ĉar sen la kontribuo de li kaj similuloj hodiaŭ tute ne estus kion organizi kaj pri kio diskuti…

Notindas, ke intertempe Dima41 jam komencis, baldaŭ post la afiŝo de sia propono, efektive forigadi (kvankam nur kategoriojn el la artikoloj tekstoj, dum la malplenigitajn kategoriajn paĝojn li ankoraŭ lasis ekzistis, kio laŭ li pravigas lian agon). Rimarkinte tion, administranto KuboF restarigis ĉiujn koncernitajn paĝojn, pro kio Thomas Pusch eble iom konfuziĝis en la momento kiam li estis verkonta sian kontribuon ĉi tie.

Kaj ankoraŭ kelkaj miaj komentoj pri la lasta afiŝo de Dima41: 1.+2.) Memoru ke Vikipedio estos neniam preta kaj Vikipedio ne estas papera enciklopedio. Oni ĉiam antaŭvidu estontan (pozitivan) progreson de la projekto, do ke ja iam iu venos kiu kontribuos detalojn pri la IJK-j. Ja antaŭ Thomas Pusch ni havis malpli da informoj ĉi tie, kaj komence ekzistis nur unu paĝo kun listo de IJK-j aŭ eble eĉ ne tiu. Ankaŭ oni ne pensu ke kiel aspektas artikolo nun tia ĝi devas resti por ĉiam: Se iu bildo nun estas uzata en artikolo, morgaŭ povas ĝin anstataŭigi pli taŭga bildo; kaj en artikoloj ne nepre ĉeestu ĉiuj haveblaj bildoj pri la temo (ĉar ili povas esti multegaj). Se morgaŭ iu alŝutos dekojn da fotoj rilataj al iu IJK, ĉu vi plu kontraŭos starigon de aparta kategorio? Kaj eĉ kazde de nur kelkaj bildoj (aŭ kelkaj ligitaj rilataj artikoloj), kiel vi certiĝos ke ankaŭ post kelkaj jaroj la ligiloj al tiuj bildoj/artikoloj plu estos tie? Pardonu, sed ne tiel la ligado de datumoj en Vikipedio funkcias. Ĝuste estas tiel, ke artikoloj ŝanĝiĝas (ofte tre rapide) kaj foje eĉ plene reverkiĝas, dum la kategorioj spegulas ion konkretan kaj longdaŭran kio kutime ne malaperas eĉ post plena reverko de artikolo. Laŭ mia impreso vi ĝis nun opinias male… 3.) Vikimedia Komunejo ne estas rubejo, sed projekto atentinda al ĉiu kontribuanto de Vikipedio, ajnlingva, ĉar grava parto de ĝi. Mi elektiĝis kiel administranto interalie ĝuste ĉar la komunumo konscias multajn misojn pri lokaj bildoj kaj preferus ideale havi ĉion nur en la Komunejo, kie tio cetere ankaŭ multe pli videbligas Esperanton ol se ni nur ludas en "propra sablejo". Mi vidas, ke vi jam alŝutis kelkajn bildojn ĉi tien – dankon. Atentu tamen, ke fine iam ankaŭ ili atingos la Komunejon, ĉar tio estas la evoluo de la tekniko ĉi tie. Se vi havas malfacilaĵojn pri la angla en la Komunejo (ja la kategorioj plu estas baze nomataj tiel), vi certe povas peti helpon de mi aŭ aliulo en la diskutejo. 4.) Kial Kategorio:UK 1996 kiel subkategorio de Kategorio:Prago estu problemo? Ĉu vi same kontraŭus ĉeeston de Kategorio:Prago kiel subkategorio de Kategorio:Ĉeĥio? Ja Prago estas en Ĉeĥio, same kiel UK 1996 okazis en Prago. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 22:57, 16 Jan. 2014 (UTC)

  1. Kontraŭ Kontraŭ: Ankoraŭ tiel ĉi formale por ke mia opinio kalkuliĝu. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 22:57, 16 Jan. 2014 (UTC)
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Pro la kialoj supre jam menciitaj de aliaj. --LukiZ (diskuto) 23:24, 16 Jan. 2014 (UTC))

Ŝablono:Artikolo kun koordinatoj[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 20 januaro 2014 0:31
Artikolo
Ŝablono:Artikolo kun koordinatoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĝi estas malnoviĝinta, ne plu en artikoloj uzata ŝablono.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 00:33, 13 Jan. 2014 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
Ĉar neniu kontraŭis la proponon kaj la ŝablono ne plu estas uzata en artikoloj, nek aperas en listoj pri uzeblaj ŝablonoj, mi ĵus forigis ĝin kaj ĝian dokumentadon. --Tlustulimu (diskuto) 09:01, 20 Jan. 2014 (UTC)
Komento Komento: Ĝi estis nur trifoje uzata en artikoloj. Mi ĵus en ĉiuj tri anstataŭigis ĝin per {{Koord}}. --Tlustulimu (diskuto) 00:33, 13 Jan. 2014 (UTC)
  1. Por Por: ŝablono post semajno ekde {{Evitinda}} estis metita kaj ne havas ligilon - tujforigado?--Salatonbv (diskuto) 04:58, 13 Jan. 2014 (UTC)
  2. Por Por: ThomasPusch (diskuto) 19:54, 13 Jan. 2014 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 21 januaro 2014 13:02
Artikolo
Windsor (Ontario) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
estas sama artikolo Vindsoro (Ontario), unu superfluas
Uzanto
--13:48, 14 Jan. 2014 (UTC)Crosstor (diskuto)
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Vindsoro (Ontario) nun estas alidirektilo --KuboF (diskuto) 14:28, 15 Jan. 2014 (UTC)
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Tion solvos alidirektilo, nur estas demando de kiu artikolo al kiu. --KuboF (diskuto) 14:51, 14 Jan. 2014 (UTC)
Komento Komento: nun kunigita pro la kialo 1 de Vikipedio:KUN, do ne necesas forigi la alidirektilon.--Salatonbv (diskuto) 03:24, 15 Jan. 2014 (UTC)