Viktor Nagy (reĝisoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Viktor NAGY [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Viktor estas hungara reĝisoro, instruisto.

Viktor Nagy [1] naskiĝis la 25-an de januaro 1954 en Dombóvár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Viktor Nagy frekventis muzikan bazlernejon inter 1960-1968, samtempe li lernis pianludon, poste li lernis en arta mezlernejo en Pécs, kie li lernis trumpetadon. Li akiris diplomon en Muzikakademio Franz Liszt en 1976, poste li instruis en muzika lernejo en Pécsvárad kaj li estis ankaŭ trumpetisto en orkestro de Pécs. Li akiris reĝisoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1988, lia ĉefinstruisto estis László Vámos. Intertempe en 1990 helpe de stipendio li lernis kelkajn monatojn en operejo de Berlino. Post la reĝisora diplomo li estis reĝisoro de Teatro Madách. Inter 1991 kaj 1993 li estis ĉefreĝisoro de Budapeŝta Ŝtata Operejo, poste reĝisoro ĝis 2007. Li estis teatrestro de Nacia Teatro (Győr) inter 2008 - 2011, poste li reĝisoradas en diversaj lokoj, eĉ eksterlande ekzemple en Novi Sad. Li ricevis premiojn en 2012 kaj 2014.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]