Viktoro Emanuelo la 1-a de Savojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viktoro-Emanuelo I

Viktoro-Emanuelo la 1-a de Savojo (itale Vittorio Emanuele) naskiĝis en la tiama ĉefurbo de la Savojaj Ŝtatoj, Torino,je la 24-a de julio 1759 kaj mortis en Moncalieri je la 10-a de januaro 1824.

Li estis la filo de la reĝo de Sardio Viktoro-Amadeo la 3-a (1726-1796) kaj de lia edzino Maria-Antonino de Hispanio (1729-1785).

Li fariĝis duko de Aosto1780), markizo de Rivoli (1792), markizo de Pianezza (1793), hereda princo de Sardio (1796-1802), 5-a reĝo de Sardio kaj duko de Savojo (1802-1821).

Li edziĝis en Torino je la 25-a de aprilo 1789 kun la granda dukino Maria-Terezo de Aŭstrio-Esto (1773-1832), kaj ili havis 7 gefilojn :

Li aktive partoprenis la ofensivon de la sardaj trupoj en Savojo dum 1793. Sed ekde 1796 la konkeroj de la francaj armeoj revoluciaj reduktis la reĝlandon de Sardio al ĝia insula parto kaj li rifuĝis kun la tuta reĝa familio en Sardio de 1799 ĝis 1814, kiam li povis reokupi la kontinentan parton (Piemonto kaj Savojo) post la defalo de la franca imperiestro Napoleono la 1-a. Li poste ricevis en 1815 la respublikon de Ĝenovo per la traktato de Vieno. Sed ĉar li nenion faris ĝis 1814 kaj fanfaronis, ke li "dormis ekde 1792", la popolo donis al li la mokan kromnomon de "reĝo de marmotoj".

Instige de sia edzino, li regis persone laŭ reakcia programo kaj eksoficigis en 1817 la ministron Vallaise, kiu celis pli kolektivan regadon. Fakte li opinialternis inter la diversaj klanoj de la kortego sed ĉiam oponis Aŭstrio-Hungarion interne kaj ekstere.

Malamanta la demokratiajn idealojn kaj minacata de revolucia ribelo en 1821, li preferis abdiki je la 13-a de marto 1821 favore al sia frato Karlo-Felikso ol konsenti konstitucion al siaj regnanoj. Li poste ekziliĝis portempe sed revenis al Piemonto en 1822.

Li mortis en 1824 kaj estas entombigita en la Baziliko de Superga.

Savoja Blazono en 1815
Antaŭe:Duko de SavojoPoste:
Karlo Emanuelo la 4-a1802 - 1824Karlo Felikso
Antaŭe:Reĝo de SardioPoste:
Karlo Emanuelo la 4-a1796 - 1819Karlo Felikso

Eksteraj ligiloj

greke Arkivejoj de Savojo en la franca lingvo. greke Genealogio de la savoja dinastio