Vila rozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
vila rozo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Rozaloj Rozales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Subfamilio: Rosoideae
Genro: Rozo Rosa
Specio: Rosa villosa
Rosa villosa
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La vila rozo (Rosa villosa)[1] estas plantspecio el la genro Rozo (Rosa) ene de la familio de la Rozacoj (Rosaceae). Ĝi ankaŭ nomiĝas pomrozo por ĝiaj manĝeblaj rozfruktoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

ilustraĵo el Flora Batava ..., volumo 14

La vila rozo estas dense disbranĉita kompakta arbusto, kiu atingas kreskoalton de 1,5 ĝis 2 metrojn kaj kiu formas subgrundajn stolonojn. La branĉoŝelo estas malhelbruna kaj glata. La ŝelo de la junaj branĉoj estas ruĝeca kaj sur ili estas iomete da prujneca kovraĵo kaj silke mole hara. La pikiloj estas homogenaj kaj havas rondecajn, nur 1 ĝis 4 mm longa alfiksaĵpunktojn kaj ili estas rektaj. Nur je la supraj branĉoj troviĝas malegalaj pikiloj, parte nadlo- ĝis rigidharformaj.

La alterne sidantaj folioj estas nepare plumaj kun kvin aŭ sep folietoj. La folietoj estas oblangaj-eliptaj, 1 ĝis 4 sm longaj, 0,5 ĝis 2 cm larĝaj, akre duoble, plej ofte mole haraj kaj brilantaj de la flanko. La malsupra surfaco de la folioj estas densse kovrata de glandoj kaj maldensan harkovraĵo.

La planto floras en junio kaj julio. Unu ĝis tri floraj staras kune en umbela infloresko. La pedunklo havas longecon de 0,5 ĝis 1,5 centimetroj, kaj estas dense kovrata de glandoj kaj rigidharoj. La duseksaj floroj havas diametron de ĝi 5 cm. Ili estas radiosimetriaj kaj kvinnombraj kun duoblaj involukroj. La sepaloj estas 1,5 ĝis 2,5 cm longaj. La kvin liberaj kamenruĝaj aŭ roseaj petaloj estas samlongaj kiel la sepaloj.

La rozfrukto globa ĝis ovforma, ĝis 2,5 cm longa, kun vigle ruĝa koloro kaj kun molaj pikaĵoj. La „fruktkarno“ estas kaĉeca kaj de agrable acida gusto.[2]

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La vila rozo estas disvastigita en multaj partoj de Eŭropo precipe en montaraj regionoj. La disvastigejo entendiĝas de la Ibera duoninsuloĝi Malgrandazio, Irano kaj Kaŭkazio, kaj norde ĝis Skandinavio kaj sude ĝis la mezaj Apeninojen kaj Montenegro. [2] En Mezeŭropo ĝi estas malofta, mankas en la ebenoj kaj en Sudgermanio.[3]

La vila rozo kreskas ĉe rokaj deklivoj, sur rokaĵoj kaj en veproj. Ĝi preferas kalkozan grundon[2] Ofte ĝi troviĝas sur ŝtonoza grunda kie mankas fajngrundon[3][3]

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo de Rosa villosa okazis 1753 fare de Carl von Linné. Sinonimoj estas: Rosa pomifera HERRM., Rosa sancti-andreae DEGEN & TRAUTM.

Rosa villosa apartenas al la subsekcio Vestitae [4] el la sekcio de la Caninae. Proksime parencaj estas eŭropaj rozoj el la subsekcio Vestitae: velurrozo (Rosa sherardii) kaj mola rozo (Rosa mollis).[5]

Rosa villosa interkruciĝas ofte kun Rosa mollis.[6]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vila rozo. W: FloraWeb.de. germane
  2. 2,0 2,1 2,2 Gunter Steinbach (Hrsg.): Strauchgehölze (Steinbachs Naturführer). Mosaik Verlag GmbH, München 1996, ISBN 3-576-10560-3.
  3. 3,0 3,1 3,2 Dietmar Aichele, Heinz-Werner Schwegler: Die Blütenpflanzen Mitteleuropas. Band 2, 2. überarbeitete Auflage. Franckh-Kosmos-Verlag, 2000, ISBN 3-440-08048-X.
  4. Datenblatt Filzrosen mit Rosa villosa bei Flora-de: Flora von Deutschland (alter Name der Webseite: Blumen in Schwaben) von Thomas Meyer.
  5. Alexandra Kellner, Christiane M. Ritz, Volker Wissemann: Low genetic and morphological differentiation in the European species complex of Rosa sherardii, R. mollis and R. villosa (Rosa section Caninae subsection Vestitae). In: Botanical Journal of the Linnean Society, Volume 174, 2014, S. 240–256. Volltext-online.
  6. Charles & Brigid Quest-Ritson: Rosen: die große Enzyklopädie / The Royal Horticultural Society; Übersetzung durch Susanne Bonn; Redaktion: Agnes Pahler; Starnberg: Dorling Kindersley, 2004, S. 412, ISBN 3-8310-0590-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • PFAF:Rosa villosa