Vilhelmo el Okhamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okam en ilustraĵo (el manuskripto de 1341 el lia Summa Logicae)
FILOZOFOJ
MEZEPOKAJ
nomo = Vilhelmo (el Okam)
sekso = viro
naskiĝloko = Okam (Ockham -Anglio)
naskiĝjaro = 1285
mortojaro = 1347 ĉirkaŭ
aktiveco1 = filozofo nominalista
aktiveco2 = teologo profesoro
aktiveco3 = franciskana fratulo
nacieco = angla

Vilhelmo el Okam aŭ Vilhelmo el Ockam [1] – dirita ankaŭ la “nevenkebla doktoro” kaj la “respektinda iniciatinto” (Venerabilis inceptor) -, estis angla filozofo, logikisto kaj teologo, ano de la franciskana ordeno, konsiderita la plej elstara reprezentanto de skolatika nominalismo (aŭ skolo “terminologia”, laŭ la okamana lingvaĵo), precipa konkurencanto de tomista kaj skotista skoloj.

Lia doktrino estis suspektita pri herezo ĉe la ekleziaj aŭtoritatuloj ĉar li ŝajnis detrui la bazajn “sciencojn” de la teologio, kiel la eblon pruvi, pere de la racio, la ekziston de Dio. Pro tio li neniam tamen estis persone kondamnita. Pro alio, li estis, pervere rifuzita kaj kondamnita kaj ekskomunikita: li neis la bazojn de la tera povo de la papo kaj fakte adheris kaj subtenis la kontraŭpapan aktivecon de Ludoviko la 4-a (Sankta Romia Imperio), kiun la avinjona papo Johano la 22-a konsideris uzurpanto.

Hodiaŭ oni juĝas Vilhelmon el Okam la senvola iniciatinto de la angla filozofia empiriismo kaj de la moderna analiza filozofio ĉar li insistas sur la “faktoj” kaj sur la argumentoj utiligitaj en la primetafizikaj procedoj kaj opinias ke multaj el ili ne havas fundamenton (Razilo de Okam!)

Vivo kaj aktivecoj

Ĝis 1324

Vilhelmo Okam studis kaj ekinstruis, dekomence, en Oksfordo kaj poste en Parizo, kie liaj doktrinoj alarmis universitatajn teologojn kiuj lin denoncis kiel herezulon al la papa kortego tiam en Avinjono. Kunvokita al Avinjono por sin defendi aŭ montri la pravecon de siaj tezoj, tie li renkontis Majstron Ekhart, same kunvokitan, sed pro motivoj tute malsamaj, por defendi sian doktrinon.[2].

1324-1328 en Avinjono

En Avinjono Okam travivis duonlibere loĝigite en konvento de sia ordeno ĉar 51 propozicioj de liaj “Sentencoj” estis sub diskuto kiaj supspektitaj pri herezo. [3] Tiuj jaroj estis markitaj per opono de la papo al la ideoj de franciskanoj. Papoj preme invitis ke la franciskana ordeno akceptu esti posedanto ne nur de la uzrajto sur la bonaĵoj de kiuj ili jam ĝuas, inkluzive de iliaj preĝejoj. Sed la plej rigida franciskana partio, dirita “spirituala”, eĉ tiun solvon rifuzis ĉar ĝi ne respektus la kriteriojn de la Franciska idealo de malriĉeco. Sed papo Johano la 22-a malkonfesis la juran ŝajnigon, laŭ kiu franciskanoj posedus la rajton uzi dum la Sankta Seĝo posedus la nudan proprieton de senmoveblaĵoj, kaj preme invitis franciskanoj sin konsideroj proprietuloj de bonaĵoj necesaj por normala vivo. Ĝuste tiam aperas en la scenejo [4] Mikaelo el Mikaelo el Cesena, fratulo generalo de la franciskanoj, kiu ekloĝis en la sama konvento kun Okam. Mikaelo defendis (1327), diras historiistoj, la rajton posedi nenion aŭ, laŭ aliaj historiistoj, pretendis ke la tuta eklezio vivu laŭ Jesuo Kristo kiu NENION POSEDUS. Ĉar la papo akceptis la kontraŭan pozicion (la "konventualan"), eĉ difinis suspekta je herezo la tezon laŭ kiu Kristo nenion posedis ĉar tiu posedo estus malpli virta.

Sinteza kadro de la sinsekvaj datoj

Datoj Eventoj
1182-1226 Sankta Francisko
1226... Diversaj papaj buloj atribuas la propraĵon de konventoj al bonfarantaj laikoj (spiritaj amikoj), poste al la Saknta Seĝo mem.
1230 Buleo Quo elongati de Gregorio la 9-a: franciskanoj havas nur la rajton uzi la konventajn masonaĵojn, ne la proprieton kiun ili ne volas.
1245 Buleo Ordinem Vestrum de Inocento la 4-a: la franciskanoj kiuj ne volas posedi, de nun havas nur la uzon de iliaj establaĵoj.
1258 Buleo Virtute conspicuos Aleksandro la 4-a. Koncedo de privilegioj: nome rajton posedi senmoveblaĵojn.
1279 Buleo Exiit qui seminat de Nikolao la 3-a: la fratuloj havas nur la "faktan uzon" (simplex usus facti). (Bedaŭrinde, la senco de la vortoj ne estas ankoraŭ fiksita)
1290 La romano La nomo de la rozo mokas ian sintenon de la franciskana ordeno pro la diskutoj pri la malriĉeco, dum praktike la fratuloj pli ŝajnas malriĉaj ol ili tiaj estas.
1312 Buleo de Klemento la 5-a Exivi de paradiso
1322 Buleo de Johano la 22-a (1316-1334)
  • dekretalo Quia nonnunquam, 26/03/1322 rompas la normon per kiu la fratuloj ĝuas nur la faktan uzon dum pri la proprieto rajtas la Sankta Seĝo.
  • Ad conditorem canonum (2.12.1322: pruvo ke la papo rajte povas dekreti en la sfero de pozitiva juro: la Sankta Seĝo malkonfesas la juran ŝajnigon liberigantan el pezo de la proprieto la franciskanojn.
1323
  • Vilhelmo Okam estas devigita loĝi en Avinjono.
  • La papo rifuzas la doktrinon laŭ kiu Jesuo nenion kaj neniam posedis propraĵojn.
  • Buleo Quia quorundam(10.11.1324): la antaŭaj papoj neniam intencis separi la proprieton el la uzo. La fratuloj povas vivi laŭ la voto de malriĉeco ankaŭ se la konvento posedas establaĵojn; kaj aserti ke Jesuo havis neniun posedaĵon ĉar tio estus malvirto.
1329 Buleo Quia vir reprobus: La papo difinas maljusta kaj kontraŭvera la sintenon de frato Mikaelo el Cesena (16.11.1329), generalo de franciskanoj.
1330 Reaga kaj malrespekta respondo de frato Mikaelo.
ĉirkaŭ 1332 Buleo Opus nonaginta dierum
1334 Benedikto la 12-a postsekvas Johanon la 22-an kaj devas alfronti la lukton interfranciskanan, en kiu ekludas ankaŭ Vilhelmo Okam, kaj samtempe savi la memoron de siaj antaŭuloj.
1338 La Germanaj princoj dekretas ke por la elekto de la imperiestro ne estas bezonata la konsento de la papo (16-a de julio. 1338)
1339 25a de septembro: la nominalismaj libroj estas malpermesitaj. La rektoroj de la pariza universitato devas ĵuri ke ili ignorigis la doktrinon de Okam.
1340 Dekreto de la universitato kontraŭ nominalismo.
1342 Klemento la 6-a postvenas papon Benedikton la 12-an.
1346
  • 13/04/1346 : la papo konfirmas la ekskomunikon kontraŭ la imperiestro Ludoviko la Bavara.
  • Papa letero (20-05-1346) por protekti la universitaton el danĝeraj doktrinoj, inter kiuj elstaras nominalismo.
1347 Morto de Vilhelmo Okam, eble pro nigra pesto.

Vilhelmo Okam kuras oferti sian intelektulan arton al la imperiestro: Oni diras, sed ne certas, ke li eldiris tiujn vortojn adrese al la imperiestro: O Imperator, defende me gladio et ego defendam te verbo », « Imperiestro, defendu min per glavo kaj mi defendos vin per vorto”.

Post 1328

Kvankam ekskomunikita, Okam konsekras tutan sian vivon al la celo de la imperiestro, kiu ediktas ke la ŝtata aŭtoritato ne nur ne bezonas konsenton de la papo por esti elektita al la imperiestra trono, sed ĝi ankaŭ rajtas dispozicii en ekleziaj aferoj; kaj elektigis kontraŭpapon (franciskanan fratulon).

Estas la okazo de teologiaj kaj filozofiaj kontraŭpapaj pamfletoj kiujn li daŭrigas verki ĝis la morto okazinta eble dum la nigra pesto 1347.

Filozofiaj kaj politikaj tezoj de Vilhelmo el Okam

Vilhelmo puŝas antaŭen, pli ol Tomaso de Akvino, la distingon kaj separadon de la racio el la kredo, allasante ke ne troviĝas hierarkio inter filozofio kaj teologio, ke la unua ne povas taksiĝi servistino de la dua, ĉar inter ambaŭ mankas iu ajn rilato de dependeco.

Kutime oni asocias Vilhelmon Okam al la mezepoka nominalismo, vorto eniriĝinta la filozofia lingvaĵo nur je la fino de la 15-a jarcento. Sed li pri tio prefere sin konsideris “terministo”, nome praktikanto de la logiko en la analizo pri la vortoj.

Okam defendas nominalismon moderan, laŭ kiu la Universalaĵoj (konceptoj universalaj kaj abstraktaj, kiel “homaro”, “besto”, “belo”) estas nur vortoj, konvenciaj terminoj. Laŭ li, la kono apogiĝas sur aĵo sensiga kaj konkreta dum la metafizikaj universalaĵoj necesas nur en semiologio, sed neniel en ontologio. La universalaĵoj estas necesaj nur por ke konstituiĝu kaj funkciu la penso.

Okam estis la unua kiu en Mezepoko ekinteresiĝis pri filozofio de lingvo startante el la ideo de mensa parolo (lingua mentalis), reprenota poste de modernuloj [5] Apogiĝinte sur Boecio kaj sur Aristotelo, kaj sur Aŭgusteno (De Trinitate), li asertas ke estas tri tipoj de frazoj kaj terminoj, nome skribaj, parolaj kaj konceptaj [6]. Li taksas la vortojn kiel konvenciajn “signojn”, kies signifo estas laŭarbitra kaj referencanta al la ideoj kaj konceptoj de la menso. Alitipaj signoj, male, estas “naturaj” kaj sin referencas al aĵoj aŭ objektoj eksteraj. Tiel ke okazas ke la vortoj sin referencas duamomente al la aĵoj tra la perado de la mensaj konceptoj. [6]. Tiu referenco de la vorto al la mensa koncepto duobliĝas okaze de vorto skribita (al mensa koncepto kaj al la aĵo) [6].

El tio jen lia zorgo atentigi pri la facileco per kiu multobliĝas la vortoj kaj la konceptoj sen neceso. Por elimini tiujn ĉi li elpensas norman moton entia non sunt multiplicanda prater necessitatem [7] (la entoj ne estas multiplikendaj sen neceso”, kaj sugestis la faman logikan, kaj ontologian, ilon diritan “la razilo de Okam” per kiu elimini tion kio, en la parolado kaj konceptado, superfluas. [8].

Formulo tamen ne origine troviĝas ĉe li: li ĝin reprenas de skolastikuloj [9]

En fiziko, li rifuzas la akcidencajn entaĵojn nenecesajn (la lando, la loko, la tempo...) kiel realaĵoj distingitaj el la korpa substanco.

Vilhelmo el Okam interesiĝis ankaŭ pri scienco. Ĉi-kampe, estas li kiu enkondukis, nivele de atentigo, en 1323, nociojn de movo dinamika (generita de la objekto mem) distingita el movo mekanika (enduktita de alia movo) .

Plue li insistas sur la distingo inter la du povoj, tera kaj spirita, instruante ke tiu spirita (papa aŭ sanktaseĝa) ne rajtas regi sur tiu ŝtata (imperiestra, ĉi-kaze). Ĉar, fakte, kontraŭante la papan povon, li metis la papon sub la povo de la ŝtata aŭtoritato, kaj fakte li aprobis, eble eĉ konsilis, deklari la papon hereza, Vilhelmo Okam estis ekskomunikita. Tamen, la ideo de la separado de la du povoj trovis, en la estonta eŭropa historio, ĉiam pli konsenton, eĉ en la eklezio mem, kaj faras el Okam pioniro de ideoj kiujn, kun Marsilio el Padova, fakte realiĝas en la konduto de Ludoviko la Bavara, kaj jure ne realiĝos ĝis 1366. Nur en 1366, fakte, oni dekretis, per la Ora Buleo de la germana dieto, ke inter la elektantoj de la imperiestroj ne figuru la papo, ĉar tio estas afero tute kaj simple germana.

Influoj sur la Reformacio

Lutero, marĝene de sia studoj, partoprenis kurson de Gabriel Biel, serkvanto de okamismo, kies pensado, tamen, al li ne plaĉis ĉar la estonta reformaciulo trovus en ĝi spurojn de Pelagianismo, laŭ kiu homo povas atingi sian eternan savon per la meritoj de siaj agoj. Sed en Lutero, laŭ Kurt Flasch kaj aliaj, restis io de okamismo, precipe rilate la rigidecon de la separo inter teologio kaj filozofio kaj inter kredo kaj racio: kredo kaj racio en Lutero tiom diverĝas ke racio preskaŭ alproksimiĝas al obstaklo en la pritraktado pri Dio.

Okam en la romano “La nomo de la rozo”

Vere en "La nomo de la rozo" Umberto Eco la filozofo Vilhelmo Okam ne figuras, sed aperas lia ombro: franciskana fratulo, Vilhelmo de Baskerville, vera romana protagonisto, preskaŭ de komence sin prezentas kun la maksimo de Okam: Entia non sunt multiplicanda praeter necessitatem.

Bibliografio

  • Beckmann, Jan (ed.). - Ockham-Bibliographie 1900-1990 - Hamburg, Felix Meiner, 1992
  • Gál, Gedeon, 1982. William of Ockham Died Impenitent in April 1347. Franciscan Studies 42, pp. 90-95
  • Ghisalberti, Alessandro. Guglielmo di Ockham. Milano: Vita e Pensiero 1972
  • Spade, Paul Vincent (ed.). The Cambridge Companion to Ockham Cambridge: Cambridge University Press 1999
  • Todisco, Orlando. Guglielmo d'Occam filosofo della contingenza Padova: Messaggero 1998
  • Nicola Abbagnano-Giovanni Fornero, Protagonisti e testi della filosofia, Volume A, Tomo 2, Paravia Bruno Mondadori Editori, Torino, 1999. ISBN 88-395-3311-7
  • Plia bibliografio ĉe paralelaj alilingvaj vikipedioj

Verkoj de Vilhelmo el Okam

Filozofiaj

  • Summa logicae (antaŭ ol 1327).
  • Quaestiones in octo libros physicorum, (antaŭ ol 1327).
  • Summulae in octo libros physicorum, (antaŭ ol 1327).
  • Quodlibeta septem (antaŭ ol 1327).
  • Expositio aurea super totam artem veterem: quaestiones in quattuor libros sententiarum.
  • Major summa logices.
  • Quaestiones in quattuor libros sententiarum.
  • Centilogium theologicum.

Religiaj

  • Questiones earumque decisiones.
  • Quodlibeta septem.
  • Centiloquium.
  • De sacramento altaris e De corpore christi.
  • Tractatus de sacramento allans.

Politikaj

  • Opus nonaginta dierum (1330-1332).
  • Dialogus…XXII.
  • Epístola defensoria.
  • Decisiones octo quæstionum (ekde 1339).
  • Dialogus in tres partes diatinctus (1342-43).
  • De jurisdictione imperatoris in causis matrimonialibus.
  • De dogmatibus papae Johannis XXII.
  • Compendium errorum papae Johannis XXII.
  • Breviloquium de potestate papae.
  • De imperatorum et pontificum potestate.
  • Tractatus contra Benedictum XII
  • De electione Caroli IV (lasta verko).

Notoj

  1. Ockam estas la nomo de de lia naskiĝa vilaĝo en la sudo-okcidento de Londono foje skribita duforme. Esperante nun oni elektas Okam
  2. En 1329 iuj teologiaj tezoj de Majstro Ekhart ricevis kondamnon kvankam postmortan
  3. E. Amann, p. 869
  4. Vidu Giorgio Agamben, Une biopolitique mineure, Vacarme n°10, hiver 2000.
  5. Claude Panaccio, Les Mots, les concepts et les choses. La sémantique de Guillaume d'Occam et le nominalisme aujourd'hui, Montréal, Bellarmin, et Paris, Vrin, 1991, pri alproksimiĝo inter Fodor kaj Ockham.
  6. 6,0 6,1 6,2 Somme de logique, Ire partie, 1.
  7. La problemo, tamen, kuŝas en la determinado de tio kio superfluas.
  8. Vidu Quine, « On what there is », in From a Logical Point of View, Cambridge, Harvard University Press, 2e ed. 1980, p.1-9.
  9. Kie, ekzemple, estis sentencite: Frustra fit per plura quod potest fieri per pauciora »(Senutilas malfrui fari per multa elspezoj tion kion eblas fari per malmultaj)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj