Varmia-Mazuria Provinco
El Vikipedio
(Alidirektita el Warmińsko-Mazurskie)
| Varmia-Mazuria Provinco | |||||
|
|||||
| ĉefurbo | Olsztyn | ||||
| areo | 24 173,17 km² | ||||
| nombro de enloĝantoj (laŭ stato 31-an de decembro 2007) | 1 426 155 | ||||
| distriktoj: |
|||||
Varmia-Mazuria Provinco (pole:Województwo warmińsko-mazurskie) aŭ mallonge Varmio-Mazurio estas unu el la 16 provincoj de Pollando.
Ĝi situas norde kaj havas pecon de marbordo ĉe la Balta maro. Grandan parton de la provinco konsistigas la Lagoregiono Mazurio.
La provinco konsistas el 19 distriktoj kaj du eksterdistriktaj urboj. Ĝia ĉefurbo estas Olsztyn. Estas iom malpli ol 1,5 milionoj da loĝantoj.
Ĝis la Dua mondmilito la provinco estis parto de la germana provinco Orienta Prusio.
|
||||||
