Wegenstetten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wegenstetten
Blazono de Wegenstetten
Wegenstetten
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Rheinfelden
Koordinatoj  47° 30′ 0″ N 7° 56′ 0″ O / 47.50000 °N, 7.93333 °O / 47.50000; 7.93333 (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 0″ N 7° 56′ 0″ O / 47.50000 °N, 7.93333 °O / 47.50000; 7.93333 (mapo)
Areo 7,12 km²
Alteco 441 m super marnivelo
Poŝtkodo 4317
Komunumkodo 4262
Mapo de Wegenstetten
vdr

Wegenstetten estas komunumo en la distrikto Rheinfelden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1094 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Wegenstetten situas meze en la Tavola Ĵuraso en la Möhlin-Valo, kiun trafluas la rivereto Möhlinbach.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 712 km², de kiuj 2,39 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,59 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 718 m s.m. sur la monteto Ruebhalde, dum la plej malalta punkto de la komunumo situas sur alteco de 425 m s.m. ĉe la bordo de Möhlinbach.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Wegenstetten limas en nordokcidento al Hellikon, en nordoriento al Schupfart, en sudoriento al Wittnau, en sudokcidento al Rothenfluh (Kantono Bazelo Kampara), kaj en okcidento al Hemmiken.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo estas konektita al la publika transportreto per tri poŝtaŭtolinioj, kiuj komenciĝas respektive finas en ĝi kaj kiondukas al Gelterkinden, tra Zeiningen al Möhlin, kaj tra Mumpf al Möhlin.

Kvankam la komunumo situas flanke de la ĉefaj trafikvojoj ĝi estas bone atingebla. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 situas nordoriente en Eiken en distanco de proksimume 5 kilometroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Wegenstetten datiĝas el la jaro 1246 kiel Wegosteton.

En mezepoko la Grafoj de Homberg-Thierstein kaj poste iliaj heredantoj la Habsburgoj, regis pri Wegenstetten. Post la Milito de Waldshut en la jaro 1468 la Habsburgoj pandigis la tutan Frick-Valon al Burgonjo, sed post la burgonja malvenko dum la Burgonjaj Militoj kontraŭ la Svisa Ĵurkomunumo, la regiono revenis sub la kontrolon de la Habsburgoj, kiuj pluregis tie ĝis la jaro 1797, kiam la francoj okupis la regionon. Ek de tiam la Frick-Valo formis francan protektoraĵon, kiu en la jaro 1802 estis integrita kiel Kantono Frick-Valo al la Helveta Respubliko kaj en la jaro 1803 fariĝis parto de Kantono Argovio, kaj Wegenstetten estiĝis komunumo de la argovia distrikto Rheinfelden.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]