Mumpf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mumpf
Blazono de Mumpf
Kantono Argovio
Distrikto Rheinfelden
Koordinatoj  47°32′50″N 7°55′10″O  /  47.54722°N, 7.91944°O / 47.54722; 7.91944 (Mumpf)Koordinatoj: 47°32′50″N 7°55′10″O  /  47.54722°N, 7.91944°O / 47.54722; 7.91944 (Mumpf)
Nombro de enloĝantoj 1308
Areo 3,13 km²
Alteco 287 m super marnivelo
Poŝtkodo 4322
Komunumkodo 4255
Mapo de Mumpf

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Mumpf estas komunumo en la distrikto Rheinfelden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1308 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo Mumpf situas ĉe la suda bordo de la rivero Rejno ĉe la piedo de la Argovia Tavolĵuraso. La orientan limon de la komunumo formas la rivereto Fischingerbach, kiu alfluas al Rejno. La areo de la komunumo mezuras 3,13 km², de kiuj 1,39 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,68 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 500 m s.m. ĉe la marĝeno de la altebenaĵo Chriesiberg, la plej malalta punkto je 280 m s.m. ĉe la bordo de la Rejno.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mumpf limas en nordo aliflanke de la rivero Rejno al la germana urbo Bad Säckingen, en oriento al Stein, en sudoriento al Obermumpf, en sudokcidento al Zuzgen, en okcidento al Zeiningen, kaj en nordokcidento al Wallbach.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Mumpf disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bazelo al Frick kaj Zuriko respektive al Laufenburg, kiu estas servata de la regiona trajnliono S1 de la bazela regiontrafikreto.

La komunumo disponas ankaŭ pri aliro al la nacia aŭtoŝoseo A3 de Bazelo tra Zuriko al Koiro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Mumpf datiĝas el la jaro 1218 kiel Mumpher.

En la jaro 1991 en Mumpf estis elfolsita la restaĵoj de fortikita setlejo el la neolitiko. Sub la hotelo Anker estis trovitaj la muroj de romia etkastelo.

La vilaĝo, kiu nomiĝis ĝis la jaro 1803 Niedermumpf en mezepoko estis homburga servuto kaj poste habsburga kiel parto de la voktdistrikto Bad Säckingen. En la jaro 1797 la regiono estis konkerita de francaj trupoj. Post mallonga franca regado, ghi kun la tuta Frick-Valo fariĝis en 1802 parto de la Helveta Respubliko kaj en 1803 de la nova Kantono Argovio.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Mumpf