Rheinfelden (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Rheinfelden)
Rheinfelden
Blazono de Rheinfelden
Akvoelektrejo apud Rheinfelden
Mapo de la distrikto Rheinfelden
Distriktoj de Kantono Argovio
Kantono Argovio
Ĉefloko Rheinfelden
Koordinatoj  47° 33′ N 7° 47′ O / 47.550 °N, 7.783 °O / 47.550; 7.783 (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ N 7° 47′ O / 47.550 °N, 7.783 °O / 47.550; 7.783 (mapo)
Nombro de loĝantoj 41487(2007-12-31)
Areo 112,09 km²
Loĝantardenseco 370,12 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 1909
vdr


La distrikto Rheinfelden estas administra unuo de Kantono Argovio. Ĝi havis 41487 loĝantojn la 31-an de decembro 2007. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Rheinfelden.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto Rheinfelden situas en nordokcidento de la kantono ĉe la suda bordo de la rivero Rejno norde de la Argovia Ĵuraso kaj formas la nordokcidentan parto de la tiel nomita Frick-Valo. La distrikto apartenas plejparte al la aglomeraĵo de la urbo Bazelo.

Najbaraj distriktoj[redakti | redakti fonton]

La distrikto Rheinfelden limas en nordo al la distriktoj Lörrach kaj Waldshut (ambaŭ en Germanio), en oriento al la distrikto Laufenburg, kaj en sudo al la distriktoj Sissach kaj Liestal (ambaŭ en Kantono Bazelo Kampara).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Rheinfelden pasas la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bazelo tra Rheinfelden al Frick, Brugg, Baden al Zuriko kaj la regiona trajnlinio de Bazelo alLaufenburg. Por la fajna disdono zorgas diversaj poŝtaŭtolinioj.

Tra la distrikto pasas ankaŭ la nacia aŭtoŝoseo A3 de Bazelo tra Zuriko al Koiro.

Historio[redakti | redakti fonton]

En mezepoko ĝis 1797 la regiono apartenis al la Habsburgoj. Tiam ĝi estis okupita de la trupoj de Napoleono. En la jaro 1802 ĝi estis integrita al la Helveta Respubliko kaj fariĝis en la jaro 1803 distrikto de la tiam fondita Kantono Argovio.

Komunumoj de la distrikto Rheinfelden[redakti | redakti fonton]

La distrikto Rheinfelden konsistas el 14 komunumoj (stato en 2009). Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantaro
(2007-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Hellikon Hellikon 782 7.04 4251
Kaiseraugst Kaiseraugst 4980 4.91 4252
Magden Magden 3437 11.04 4253
Moehlin Möhlin 9355 18.79 4254
Mumpf Mumpf 1270 3.13 4255
Obermumpf Obermumpf 1030 5.06 4256
Olsberg Olsberg 360 4.68 4257
Rheinfelden Rheinfelden 11'004 16.12 4258
Schupfart Schupfart 751 7.05 4259
Stein Stein 2747 2.83 4260
Wallbach Wallbach 1714 4.55 4261
Wegenstetten Wegenstetten 1071 7.12 4262
Zeiningen Zeiningen 2172 11.37 4263
Zuzgen Zuzgen 814 8.40 4264
Totale (14) 41'487 112.09 1909

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]