Wilhelm Kempff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wilhelm Kempff (1965)

Wilhelm KEMPFF (naskiĝis la 25-an de novembro 1895 en Jüterbog, Germanio, mortis la 23-an de majo 1991 en Positano, Italio) estis germana pianisto kaj komponisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Je la aĝo de kvar jaroj, Wilhelm Kempff instaliĝis kun la tuta familio en Potsdamo, ĉar lia patro havigis al si tie postenon de Reĝa Musikdirektoro en la preĝejo de Sankta Nikolao.

Post unuaj lernadpaŝoj pri violon- kaj pianludo far la patro, li sukcesis ekde 1904 - dank'al Georg Schumann - plibonigi sian lernadon kun Heinrich Barth (piano) kaj Robert Kahn (komponado).

De 1914 ĝis 1917, li studis en Berlino, en la Alta Lernejo pri Muziko (Berliner Musikhochschule) : pro lia elstara kapableco, oni ne devigis lin sin submeti al ekzameno.

En 1918 komencis li ludi en la Berlina Filharmonio la 4-an koncerton de Beethoven sub direkto de Arthur Nikisch. 1926 estis celebrata en la Berlina katedralo lia edziĝo kun lia piano-lernantino Helene Baronidino Hiller von Gaertringen. Dum lia unua vojaĝo tra Turkio, 1927, li donis konsilojn al la ŝtatestro Atatürk por elekto de la muzikludantoj de la nove fondita Alta Lernejo pri Muziko en Ankara.

En 1924 akceptis li la direkton de la Virtemberga Altlernejo pri Muziko en Stuttgart, poste, li vivis ekde 1929 nur kiel libera artisto; dum tiu jaro, li instaliĝis kun sia familio en la Oranĝerio de Sanssouci en Potsdamo, kie li loĝis ĝis 1931. Lia kunlaboro kun Herbert von Karajan komenciĝis 1940, kiam li ludis en Aĥeno la koncerton por piano KV 466 de Mozart.

En 1943 partoprenis li en Parizo Beethoven-festivalon kiel solisto, samkiel Elly Ney, Alfred Cortot kaj Ginette Neveu, sub direkto de Hermann Abendroth. 1945, li estis rekrutigata por servo en la "Volkssturm" kaj ricevis teorian instruadon pri bazukoj. Je la 4-a de februaro 1945, la familio estis evakuata al kastelo Thurnau.

En 1955, la familio forlasis Thurnau por instaliĝi en Ammerland, ĉe la lago "Starnberger See" kaj ekde 1968, Kempff vivis precipe ĝis sia morto en la itala "urbo de la ŝtuparoj", Positano, ĉe la Amalfia marbordo, kie li organizis siajn tre konsideratajn majstrajn kursojn por junaj pianludantoj, eĉ kiam li atingis grandan aĝon. Inter 1920 kaj 1980 registriĝis ĉe "Deutsche Grammophon" multaj sondiskoj. Oni celebris lin mondskale dum koncert-vojaĝoj. Li ĝuis apartan sukceson en Japanio, kie li sursceniĝis sume dekfoje inter 1936 kaj 1979. Por honori lin, insuleto japana estis nomata Kempu-san.

Kiel komponisto, li skribis krom operoj kaj simfonioj, ankaŭ piano-muzikon, kantojn kaj ĉambromuzikon. Multaj inter liaj komponaĵoj estis prezentitaj por la plej unua fojo de Wilhelm Furtwängler. Liaj plej famaj verkoj estas verŝajne liaj sonatoj por piano op. 47, kiujn oni trovas ankaŭ registritaj per KD-oj.