Wilmington (Norda Karolino)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Wilmington estas grandurbo en Usono, en subŝtato Norda Karolino, en Kantono New Hanover. Ĝi estas grava havenurbo kaj administrejo de la kantono. Wilmington estis nomita pri Spencer Compton, grafo de Wilmington.

Situo de Wilmington en Norda Karolino

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Aerfoto de Wilmington

Geografio [redakti]

Wilmington situas sur la marborda ebenaĵo ĉe enfluejo de rivero al Atlantiko en la orienta landparto de Usono, en la suda parto de Norda Karolino.

Historio [redakti]

Wilmington fondiĝis en 1739. Tiutempe sklavoj hakis la arbojn en la ĉirkaŭaĵo. Dum la Usona Enlanda Milito en 1865 la norda armeo okupis la havenon kaj urbon. En 1898 blankuloj atakis redaktejon de afrikanoj, krome aliloke murdis homojn afrikanajn. Dum la 2-a mondmilito en Wilmington produktis armeajn ŝipojn.

Ekonomio [redakti]

En Wilmington oni ĉefe okupiĝas pri elektraj, medicinaj, elektronikaj industrioj, krome estas vestaĵo- kaj nutraĵo-prilaboroj. Ankaŭ la turismo kaj filmoproduktadoj estas menciindaj.

Trafiko [redakti]

Wilmington havas internacian flughavenon. Aŭtoŝoseo kuras al Raleigh, trajno kuras al Charlotte. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Estas ĉiutaga busservo al Raleigh.

Panoramo en Wilmington
Vojo en Wilmington

Edukado [redakti]

Wilmington estas hejmo de Universitato de Norda Karolino kaj Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill.

Klimato [redakti]

Wilmington situas en humida subtropika zono. La temperaturo averaĝe varias inter 12-23 °C. La varmo kulminas en julio ofte kun 32 °C, la malvarmo kulminas en januaro kun rekordo 2 °C (malofte frostas kaj neĝas). Jare pluvas po 1450 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en septembro.

Vidindaĵoj [redakti]

Famuloj [redakti]

Wilmington estas naskiĝurbo de Percy Heath.

Ĝemelurboj [redakti]

Fontoj [redakti]

Mapo pri Norda Karolino, kie estas trovebla Wilmington sude laŭ Atlantiko