Wolfram von Eschenbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wolfram von Eschenbach, aŭtorbildo en la Manesse-kodekso

Wolfram von Eschenbach (vivdatoj baziĝas sur supozoj) naskiĝis inter 1160 kaj 1180 kaj mortis ĉirkaŭ en la jaro 1220. Li estis germana poeto kaj verkisto. Li skribis plurajn epopeojn de la mezepoka germana literaturo. Kiel amkantisto li ankaŭ kreis lirikajn verkojn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kion ni kredas vivi el la vivo de Wolfram oni deduktis de lia propra verko kaj de eldiroj de samepokaj verkistoj. El lia propra nomo oni povas konkludi, ke li devenas el loko kun la nomo Eschenbach, nomo tamen sufiĉe ofta. Pro geografiaj alludoj el lia verko oni supozas, ke temas pri Obereschenbach en la hodiaŭa distrikto Ansbach, kiu nuntempe nomiĝas Wolframs-Eschenbach. Oni scias, ke Wolfram dum sia vivo servis ĉe diversaj nobelaj kortoj. Supozeble li dumtempe laboris por la Grafoj de Wertheim kaj la Sinjoroj von Dürn, al kiu apartenis la burgo Wildenberg en Kirchzell (5 kilometrojn sudokcidente de Amorbach) en la mezalta montaro Odenwald, kie Wolfram skribis parton de sia versa romano Parzival. Ankoraŭ perlaborante tiun-ĉi verkon li supozeble ekservis por la kampara grafo Hermann la 1-a de Turingio, kiu estis unu el la plej signifaj mecenoj de la germana literaturo de sia epoko.

Verko[redakti | redakti fonton]

La plej fama verko de Wolfram von Eschenbach estas sendube Parzival, kiun oni konsideras kiel la plej grava epopeo de la tiama epoko. En Parzival Wolfram rakontas la vivon de naiva kavaliro, kiu fariĝis membro de la kavalira rondo de Reĝo Arturo kaj maturiĝis dum la serĉado de la Sankta Gralo.

En la rimpara rakonto Willehalm Wolfram rakontas la historion de la kristana sanktulo Vilhelmo de Akvitanio.

En la fragmento pri Titurel, kiu estas flanka historio de Parzival, li rakontas la amhistorion de Sigune kaj Schionatulander.

Krome verkis Wolfram naŭ amkantojn, al kiuj apartenas la kivn tagkantoj, kiuj reprezentas la kulminon de la literaturspeco de la amkanto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La informoj baziĝas sur tradukoj de la artikolo en la germana vikipedio kaj la germana literaturhistorio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]