Vuhano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Wuhan)
Vuhano
(武汉, wǔ hàn)
subprovinca urbo
Oficiala nomo: 武汉市
Lando Popola Respubliko Ĉinio Ĉinio
Provinco Hubejo
Rivero Jangzio
Situo Vuhano
 - koordinatoj 30° 35′ 21″ N 114° 16′ 45″ O / 30.58917 °N, 114.27917 °O / 30.58917; 114.27917 (mapo)
Areo 8 467,11 km² (846 711 ha)
Loĝantaro 6 660 000 (2007)
Denseco 786,57 loĝ./km²
Estro Ruan Chengfa (阮成发)
Horzono GMT (UTC+8)
Poŝtkodo 430000 – 430400
Telefona antaŭkodo (+86)27
Aŭtokodoj 鄂A
Arbo Metasekvojo
Floro Umeo
Situo de Vuhano enkadre de Ĉinio
Situo de Vuhano enkadre de Ĉinio
Situo de Vuhano enkadre de Ĉinio
Loko de Vuhano en Hubejo, Ĉinio
Loko de Vuhano en Hubejo, Ĉinio
Loko de Vuhano en Hubejo, Ĉinio
Vikimedia Komunejo: Vuhano
Retpaĝo: www.wuhan.gov.cn
Map

Vuhanopinjine Wǔhàn (ĉine 武汉 [ù.xân] Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas ĉefurbo de la provinco Hubejo, unu el la plej grandaj urbegoj de la Ĉina Popola Respubliko. Ĝi servas kiel grava industria kaj teknikscienca bazo, la centro de ekonomio, komerco, kulturo kaj edukado, kaj nodo de tera, akva kaj aera trafiko en centra Ĉinio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo Vuhano konsistas el tri partoj: Wuchang, Hanyang kaj Hankou, en kie la plej granda rivero, la rivero Jangzio kaj ia plej granda branĉo, la rivero Hanshui tratorentas la urbocentron. Ĝi havas areon je 8 467 kvadrataj kilometroj kaj pli ol 8,4 milionojn da loĝantoj (ĉe 2002). Danke al la kruciĝo de la rivero Jangzio kaj la Fervojo de Pekino al Kantono, du grandaj arterioj de Ĉinio trairas la urbon Vuhano, kie estas limo de nordo kaj sudo en Ĉinio. Ĝi ligas sin al pli ol duono de Ĉinio, oriente kun Ŝanhajo, okcidente kun Ĉongĉingo, sude kun Guangzhou, kaj norde kun Pekino. La pontego de Vuhano, kiu estas la unua ponto super la rivero Jangzio longa je pli ol 1 700 metroj kaj aliaj pontegoj, fervojaj kaj ŝoseaj super la riveroj Jangzio kaj Hanshui kunligas la tri partojn de urbo Vuhano.

Vuhano, kiel monda metropolo disvolviĝas la konstruado de la urbobazinstalaĵo tre rapide en la lastaj jaroj, la Ĉinfama Pavilono, "Turo Flava Gruo" sur la Serpenta Monto kaj la Turo de Radia Televido en Vuhano sur la Testuda Monto ĉe ambaŭ bordoj de la rivero Jangzi, rigardas unu la alian. En la komerca kvartalo Hankuo alte staras domegoj ĉie, inter ili, la plej okulfrapa estas la Placa Domego 60-etaĝa de Vuhano, kun alteco je 270 metroj. En la pasintaj 30 jaroj Vuhano konstruis la Fervojojn de Hankou-Danĝjangkoŭ (Danjiangkou), Ĉingdaŭo (Qingdao), Ĝjaŭĝoŭo (Jiaozhou)-Vuhano-Ĝiĉengo (Zhicheng), Ŝjanjango-Vuhano-Ĉongĉingo, Vuhano-Huangŝi, Pekino-Vuhano-Kantono (Jingguang fervojo), Pekino-Vuhano-Jiulong (Honkongo), Vuhano-Hangĝoŭo-Ŝanhajo kaj la altrapidajn vojojn de Vuhano al Pekino, Kantono, Huangŝi-Hangĝoŭo-Ŝanhajo, Jiĉang (Yichang)-Ĝingŝa (Jingsha), Nanĉano, Fuĝoŭo, Ŝjamen, Ĝengĝoŭo-Ŝjiano, kaj Ĉangŝa-Kantono, ktp...

Aliflanke, Vuhano estas la plej ĉefa kaj granda haveno de la navigado tra la rivero Jangzio de Ĉinio, la Pasaĝera Haveno de Vuhano kaj la kajo de Qingshan por marŝipoj de la eksterlanda komerco. La du plej grandaj trajnstacioj kaj tri flughavenoj kun 52 aerlinioj kunligas la tutan Ĉinion de la ĉielo ĝis la tero, per kiuj oni povas facile veturi de Vuhano al diversaj lokoj Ĉinie aŭ fremdlande.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Vuhano, situanta sur la fekunda ebenaĵo Jianghan, kaj en la meza baseno de la rivero Jangzio, kie la rivero Hanshui kuraciĝas torente, estas malsamaj landformaj kategorioj kun monta, monteta areo, teramaso kaj ebenaĵo. En Vuhano la topografio estas alt-okcidenta kaj malalt-orienta la monta areo ĉirkaŭas la monteton en la oriento, nordo kaj okcidento, sudmeze kuŝas la ebenaĵo kaj laga areo. Ĝi estas apartenigita al sudorienta klimatejo de musono, kie estas subtropika zono en Ĉinio. La kvar sezonoj estas dividitaj klare kaj la meznombra temperaturo estas 20 Gradoj Celsiaj dum printempo; somero en Vuhano estas pli varma ol en multaj aliaj urboj de Ĉinio, la tage meznombra temperaturo estas 28 Gradoj Celsiaj, kaj en kelkaj tagoj eĉ la temperaturo atingis 42 gradojn celsiajn; Aŭtuno estas ora sezono de rikolto, la tagoj estas brila kaj la noktoj estas malvarmeta, la meznombra temperaturo estas 23° celsiaj gradoj; Vintre, la temperaturo meznombra tage estas ĉirkaŭ 0° celsia, sed estas speciala malvarmega dum frostiĝas, malaltiĝas la temperaturo ĉirkaŭ 10 Gradoj sub nulo Celsiaj. La periodo de senfrosto estas 230-290 tagoj.

Estas riĉa pluvokvanto en Vuhano, kie atingas 800-1500 milimetrojn jare. Do ĝi havas fruktodonan grundon, el kiu produktas rizon, tritikon, kotonon, tabakon, ramion, sezamon, legumenacojn, aleŭ-ritoleon, krudan lakon, ĉinajn drogherbojn, lekon, tegaĵon de kolbaso, porkajn haregojn, ovojn, k.a. ĉar ĝi abundas je riveroj kaj lagoj, ankaŭ fiŝojn kaj slikokojn produktas.

Industrio[redakti | redakti fonton]

Vuhano, unu el la ĉefgrandaj industriaj bazoj de la ferŝtalo, teksilŝpino, mekanismo, kemio, elektroniko, komputiloj, aŭtomobilo, kostumo kaj ŝipkonstruado. Ili okupas ŝlosilan pozicion en Ĉina ekonomio. Donante grandan atenton al disvolvo de la industrio, la urbo konstruigis ferŝtalajn fabrikojn kaj fabrikojn de la peza kaj malpeza maŝino, kaldronega, ŝipkonstruejo, elektrejo, petrolkemio kaj optika fibro kaj kablo, ktp...

La Uhana Ferŝtala Kompanio estas konata kiel la tria plej granda ŝtalurbo en Ĉinio, kun jara produkto de super 10 milionaj tunoj de fero kaj ŝtalo aparte. La Uhana Peztipa Maŝina Laborila Fabriko, kiu estas la plej granda de sia sama okupo en Ĉinio. La Uhana Kaldronega Fabriko, unu el la ĉefaj fabrikoj kiu faras kaldronon por elektrostacio kaj speciala kaldrono, kaj povas produkti kaldronegon kun la kapacito de 2 milionoj kilovatoj. La Wuchang-a ŝipkonstruejo, kun la jara produkto de 150 mil tunoj de ŝipoj, povas produkti diversajn pasaĝerajn kaj ŝarĝajn ŝipojn sub la tonelaro de 5 mil. La portoseĝa urbeto en Wuhan havas produktan kapaciton de 500 mil portoseĝoj jare. La Uhana Kompanio Ĉangfej de Optikaj Fibroj kaj Kabloj, Ĉin-Nederlanda kunfondusa firmao, en Azio estas la plej grandega kompanio produktanta optikajn fibrojn kaj kablojn.

La pasintan jaron, la grandskala konstruado de la urbobazinstalaĵo jam grandiĝis en la tuta urbo kaj investis multan monon por la grandioza projekto, ekzemple, la dua Wuhan-a Internacia Flughaveno, La Centra Placo de Vuhano, la Tunelo sub la rivero Jangzio, la altrapidaj vojoj pontegoj super la rivero Jangzio, la malpeza traka trajno, kaj la metroo ĉirkaŭas la urbon, ktp.

La servadinstalaĵoj de poŝto kaj telekomunikado jam pliboniĝis, ĉiuj telefonoj en la urbo jam estis kontrolata de programara sistemo, konstruadiĝas en alta rapido multaj loĝejaj kvartaloj de porvivaĵo. Nuntempe, la diversajn aliajn servadinstalaĵojn ekuzas iom post iom; la kapacito de akvo, elektropovo, gasliverado kaj atomosfero-pureco funkcias pli komplete ol la antaŭaj jaroj. Urbo Wuhan bonvenigos vin per sia tuta nova vizaĝo en la 21-a jarcento ĉiutage.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Vuhano estas unu el la ses plej grandaj urboj vitalaj al Ĉina ekonomio, en 1997, la enlanda nacia produkto en Vuhano estis valorita da 91.56 bilionoj da Cn juanoj, 15% kreskis super la jaro de 1996, la totala industria produktovaloro estas 117.5 biliono Cn yuano, 18% kreskis super 1996, la totala produktovaloro de agrikulturo estas 12.13 biliono Cn yuano, 8.5% kreskis. Estante unu de la nacia transporta kaj komunikada nodo, kio estas malmulta kaj grava, konsistas el fervojo, altrapida vojo, akvavojo, aerlinio, poŝto kaj komunikado, ĝiaj jarfrajtaĵaj volumenoj atingis 126.9 milionojn tunojn, kaj la jara volumeno de vojaĝanto-trafiko superis 92.68 milionojn personojn. Nun la urbo havas pli ol 13000 industriajn entreprenojn de 55 ĉefaj kategorioj, disvastigas sian kolonan industrion de fero kaj ŝtalo, aŭtomobilo, maŝino, kaj telekomunikado. La mondfama-entreprenoj investis la tri partojn de urbo Vuhano da 1983 fremdentreprenoj ĝis 1999j. El ili ĉefe estas la kompanio Citroen Sedan el Francio, la kompnio Siemens el Germanio, la kompanioj AST. kaj Esso el Usono, la Ĉin-Britio Negoca Grupo el Britio, la kompanioj Daewoo kaj Hyundai el Koreio, la kompanioj Mitsubishi, NEC, Panasonic kaj Sony el Japanio, la kompanioj Charoen Pokphand el Tajlando, NCH el Nederlando, UDI el Israelo ktp...

Promenante sur stratoj de Vuhano, oni vidas freŝe dekoritajn vendejojn kaj vendistajn budojn kun furoraj kostumoj, fruktojn, manĝaĵojn, Ĵurnalojn, revuojn, kaj etvarojn. ĉiovendejoj estas plenaj je tekstilaĵoj, elektraj aparatoj por hejm-uzo, ktp... En manĝejoj kaj trinkejoj en la urbo ĉiutage svarmis klientoj el malsamaj lokoj.

Vuhano ŝuldas sian prosperon al la ĉinia politiko pri la reformo de ekonomia sistemo kaj pordmalfermo al la eksterlando praktikata de la pasintaj jaroj. Vuhano estas unu el la eksperimentaj urboj pri la sinteza reformo de ekonomia sistemo de Ĉinio. En la lastaj dek jaroj la urbo ellaboris serion da politikoj kaj rimedoj favore al enkonduko de alilandaj kapitaloj, teknikoj, instalaĵoj kaj administrantoj. Tio vekis atenton kaj intereson de alilandaj komercistoj kaj entreprenistoj. Pli kaj pli multaj alilandanoj venis Vuhano por negoco. Ĝis nun Vuhano jam starigis rektan komercan rilaton kun 145 landoj kaj regionoj. La totala sumo de ekstera komerco en 1998 estis pli ol duoble granda ol tiu de la antaǔa jaro.

Vuhano cetere estas la plej granda centro de enlanda cirkulado. En 1997 ĝia totala volumeno de podetala vendito sumiĝis al Cn yuano da 45,65 bilionoj, la totala eksporta volumeno estis 0,94 bilionoj da usonaj dolaroj. Nun en la urbo estas 2257 financaj agentejoj, krom 2 branĉaj bankoj kaj reprezentantaj oficejoj de fremdlandaj financaj agentejoj jam fondiĝis en 1998 jaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vuhano estas nomata "Ĉina Kultur-historia Famurbo" de Ĉina Ŝtata Konsilantaro je la 8-a de decembro 1986. Estis pruvita de Ĉina-arkeologoj subtere troviĝas la antikva Hankou urbo, kiu estis konata "Panlong urbo", ĝis nun ĝi jam 3 500 jarojn ekzistas, kaj la plej malnova urbo en Shang dinastio ĉe la bordo de Jangzio-Rivero. En la antikveco Wuchang estis grava fortrego, frue en la periodo de la Tri Regnoj (p.K. 221 jaroj) Sun Quan, la estro de Wu Regno, konstruigis tie urbeton kaj nomatis ĝin "Wuchang". Hanyang kaj Hankou jam en antikveco origine kunliĝis kun prospera komerco, sed en Ming-dinastio (p.K.13681644) Hanshui-Rivero ŝanĝis sian fluejon kaj apartigis ilin. Frue en la 18-a jarcento la urbo Zhushian de provinco Henano, la urbo Jingde de provinco Jiangŝi, la urbo Foshan de provinco Kontono kaj Hankou estis konataj kiel la kvar famaj prosperaj urboj de Ĉinio.

Post kiam Hankou malfermiĝis al fremdaj lando kiel komerca haveno en la historio, Usona kaj Japana imperistoj starigis tie koncesiitajn kvartalojn. Iliaj ŝipoj arogantis en Ĉinaj riveroj kaj iliaj varoj plenigis la merkaton de la urbo. Tiam ili funkciigis en la urbo 13 bankojn, 117 firmaojn, 55 fabrikojn, hotelojn kaj aliajn entreprenojn. Ili eĉ regis la doganejon de la urbo. Ĉi-ĉio serioze malhelpis la disvolviĝon de la nacia ekonomio de Ĉinio.

Dum la batalo kontraŭ la imperiisma kaj feǔdisma fortoj la Uhana popolo skribis brilan paŝon en la Ĉina moderna historio. Je la 10-a de oktobro 1911 en Uĉano eksplodis revolucio gvidata de D-ro Sun Yixian, la pioniro de la Ĉina demokratia revolucio. Ĝi estas subtenate de la tuta lando kaj renversis la lastan feŭdan dinastion de Ĉinio kaj finfine fondigis la respublikon de Ĉinio.

Je la 7-a de februaro 1923 okazis en Hankuo fama striko de laboristoj de la Pekina-Hankua Fervojo, ili kontraŭas la kruela subpremado de la Nordaj Militaristoj en Ĉinio. En 1925, kiam iris la Unua Enlanda Revolucia Milito, la popolo de Hankuo leviĝis kontraŭiĝi la britiajn kaj japaniajn koloniistojn kaj reprenis la koncesiitajn kvartalojn. Je la 16-a de majo 1949, la Ĉina Popola Liberiga Armeo ekokupis la urbon Vuhano, kaj nur tiam la urbo komenciĝas en la nova paĝo de socialismo.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Vuhano estas belega riverborda urbo kun multaj famaj restaĵoj de historio kaj riĉaj turismaj fonthavaĵoj. De antikveco oni titolas urbon Vuhano kiel la hejmloko kun blankaj nuboj kaj flavaj gruoj. Ankaŭ ĝi estas fama per sia historia kulturo. Li Bai kaj Cui Hao, du bone konataj poetoj en Tang- dinastio laŭdis la belecon alte de Vuhano en iliaj poemoj. La Unua Pontego super Yangzio-Rivero en Vuhano ne nur kunligas la tri partojn, sed tamen pliigis unu scenan lokon al si. En Wuchang sur la Serpenta Monto staras antikva turo nomata"Flava Gruo Turo" alvizaĝanta al Yangzio-Rivero kaj tuta urbo. La Guiyuansi-Templo en Hanyang estas la plej elstara inter sennombraj antikvaj restaĵoj. ĝi estas konata bone de sia konstruo de antikva stilo kaj 500 arhatoj. La Orienta Lago okupas kulminon per sia beleco el multaj ĉarmpejzaĝoj kaj parkoj, kulturaj palacoj kun malsamaj stiloj. Krom, la restaĵoj de la Revolucio de 1911 , la antikva lirteraso en Hanyang, la Pavilono Qingchuan, ankaŭ estas la Mulanshan-Monto kaj Lago, la antikva urbo Panlong kaj la Monto Longquan , ĉiuj ĉi tiuj montras ke Vuhano estas la urbo kun longa historio kaj brilanta kulturo, kiu altiras al si turistojn Ĉinajn kaj fremdlandjn.

Kun la rapida progresanto de turismo,multaj specialaj vojaĝ-linioj radiiĝis de Wuhan ĝis la Tri Gorĝoj de Jangzio-Rivero [长江 Cháng Jiāng], ĝis la restaĵo de antikva Tri Reĝ-landoj, ĝis la Wudangshan Monto kaj Shenlongjia Primitiva Arbaro, ĝis la Lushan Monto kaj aliaj vizitindaĵoj, pitoreskejoj ĉirkaŭ Wuhan en Hubei provinco. Ĉi tiuj linioj povus kontentigi diversajn bezonojn de la malsamaj turistoj.

Klerigado[redakti | redakti fonton]

Vuhano havas altlernejojn da 35 kun pli ol 110 mil studentoj. El la altlernejoj estas la ĉefaj kaj gravaj altlernejoj de Ĉinio; Uhana Universitato; la Centra Ĉina Politeknika Universitato; la Centra Ĉina Agronomia Universitato; la Centra Ĉina Instruista Universitato; la Ĉina Geologia Universitato; la Ĉina Akvomastruma kaj Elektra Instituto; la Uhana Industria Universitato; la Uhana Teksŝpina Instituto; la Uhana Konstruurba kaj Projekta Instituto...

En Vuhano ankaŭ estas 736 sciencaj kaj desegnaj institutoj kun 10 ŝtat-nivelaj ĉeflaboratorioj, ĝuante ĝian ĉefpozicion en Ĉinio en la kampoj de komunikado, biologia projekto, lasero, mikroelektrona tekniko kaj nova-tipaj materialoj. Krom, ĝi havas 96 teknika-duagrada-lernejojn; 113 profesiajn lernejojn; 576 normalajn mezlernejojn kaj 2220 elementajn lernejojn. Oni povas troviĝi ke en la urbo estas diversaj universitatoj kaj lernejoj de entreprenulo aŭ privatulo en lastaj jaroj. Do la urbo Vuhano tre famas pro ĝia altkvalito de edukado en Ĉinio, speciale en la centra Ĉinio. Alie neniu ne scias ke nur en la areo de Vuhano kreskadigas verajn talentulojn kaj multegajn saĝeculojn de la antikveco ĝis la hodiaŭ.

Sanservo[redakti | redakti fonton]

En decembro 2019 strata bazaro en Vuhano iĝis devenloko de epidemio de netipa pneŭmonio, temas pri Epidemio de 2019-nCoV, kiu jam meze de februaro 2020 trafis kelkcent homojn, el kiuj kelkaj mortis.

La komenco de la epidemio de COVID-19[redakti | redakti fonton]

Aktualigita stato en la mondo de la malsano kaŭzita de la nova kronviruso COVID-19 komence klasigitaj kiel netipa pneŭmonio, aperinta unue en Vuhano, iom post iom disvastiĝis al pluraj provincoj en la tuta lando (kun miloj da mortintoj kaj dekmiloj da malsanaj homoj) kaj disvastiĝis al multaj landoj de la tuta mondo.

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Inter la lokaj esperantistoj aparte elstarigindas Dai Shengqiao, Huang Ming-zhong, Mo Zhi-xiong, Peng Zhengming kaj Xu Jianhua.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]